El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina homporta batiskafo Jiaolong plenumis sian unuan taskon en nordokcidenta Pacifiko

| 2014-07-18
Bookmark and Share


Jiaolong revenas el la maro post plenumo de siaj taskoj  

 


Marstelo fotita de Jiaolong  

 

    La 16-an de julio la ĉina homporta batiskafo Jiaolong sukcese plenumis sian unuan taskon de la ĉi-jara prova subakviĝo en la nordokcidenta parto de Pacifiko.

 

    Laŭ la konigo donita de la surloka komandanto, Jiaolong estis enmetita en akvo je la 7-a horo kaj 28 minutoj de la 16-a de julio laŭ la loka tempo, oni reprenis ĝin je la 17-a horo kaj 8 minutoj. Dum la 9-hora kaj 34 minuta enakviĝo, ĝi atingis sian plej grandan profundecon je 2 424 metroj. En la plenumado oni ankaŭ rekontrolis la sisteman funkcion de Jiaolong kaj provis la drate regitan enbatiskafan roboton ROV kiu donis al ili atenditajn rezultojn.

 

    Sub la maro, Jiaolong proksime observadis grandajn vivaĵojn kreskantajn sur marfendo, kobalto-riĉajn krustojn kaj ŝtonojn laŭ la submara montodorso kun la alteco de 900 metroj. Krome ĝi kolektis speciojn de sedimentoj kaj akvo, kaj mezuris mikroskopan teren-formon per sonaro, tiel ĝi finis sian taskon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments