El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

La pagodo Xiaoyan

| 2014-07-17
Bookmark and Share


La pagodo Xiaoyan  

 


La pagodo en printempa verdo 

 


Enirejo de la pagodo 

 


Densaj tegmentorandoj de la pagodo 

 

    La pagodo Xiaoyan estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kiel monda kultura heredaĵo.

 

    La pagodo situas ekster la suda pordo de Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi, okcidenta Ĉinio. Ĝi estis ekkonstruita en la jaro 707 kaj bone staras eĉ nun. Pro tio ke ĝi estas en la templo Jianfu, oni nomas ĝin ankaŭ Pagodo de la Templo Jianfu. Antikvaj homoj konstruis ĝin por konservi la sturojn kaj budhajn statuojn alportitajn de budho Yijing (635~713) el antikva Hindio laŭ la Silka Vojo. La ekstera formo de la pagodo estas tre bela, antaŭe ĝi estis 15-etaĝa, sed bedaŭrinde nun restas nur 13 etaĝoj kun la alteco 43.4 metroj.

 

    La templo Jianfu estis unu el la 3 plej grandaj tradukejoj de sutroj en Chang'an de la dinastio Tang (618~907), ĝi estas atesto de la historio pri la orientiĝo de budhismo el antikva Hindio kaj tiama furoro de budhismo dum la dinastio. La densaj tegmentorandoj kaj brika materialo estas valora atestaĵo de la komenca stilo de budhismaj konstruaĵoj ĵus aperintaj en Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+