El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

Profundaj sentoj al la Silka Vojo

| 2014-07-16
Bookmark and Share

de BING CHUAN

 

 

    Partoprenantoj de la 71-a UK en Pekino en 1986 eble ankoraŭ memoras la danc-dramon "Silka Vojo" ludatan de ĉinaj artistoj. La flirtaj danc-movoj, pimpaj kostumoj, ekzotikaj muzikoj kaj grandiozaj scenoj bone impresis ĉiujn spektantojn.

 

    De tiam forpasis 10 jaroj. Kiam mi renkontis artistojn de la danc-dramo en Lanzhou, mi estis refoje kortuŝita ne nur de ilia profunda amo al la Silka Vojo.

 

    La dramo sursceniganta la antikvan vojon

 

    Leviĝis la kurteno. Aperis sur la scenejo movoplena strato de Dunhuang. Sur la strato iris ĉinoj kaj okcident-aziaj komercistoj. La dramo kondukis la spektantojn el modernaj urboj al la senlima Gobio kaj antikva Silka Vojo, sur kiu sonadis kamelaj tintiloj, al la Granda Muro kaj ŝtonkavernaroj de Dunhuang. Jen okazintaĵo en la prospera Tang-dinastio. La travivaĵo de maljuna pentristo Zhang kaj lia filino Yingniang kaj la intima amikeco inter ili kaj persa komercisto konigas la amikecon inter la popoloj ĉina kaj okcident-azia. Ili konigas ankaŭ, ke la Silka Vojo ne nur taŭgis por komercado, sed ankaŭ funkciis kiel kultura ponto, ĉar dank' al ĝi, Ĉinio sorbis sukojn de la okcidentaj artoj, kiaj muziko, danco kaj pikturo. Parolante pri la kultura trezoro de Ĉinio, oni ne povas ne mencii la historian rolon de la Silka Vojo kaj la influon de la artoj de okcidentaziaj landoj.

 

    Iasence oni povas diri, ke la danc-dramo "Silka Vojo" revivigis la artajn figurojn sur freskoj de Mogao-ŝtonkavernaro en Dunhuang kaj la antikvan muzikon de Tang-dinastio, kristaliĝon de la kultura interŝanĝo inter la Oriento kaj Okcidento kaj samtempe dotis ilin per orientaj trajtoj. Ni prenu la pimpajn kostumojn kiel ekzemplon. Iu eksterlandano diris: "La kostumoj de cento da dancistoj vidigas ĉiujn plej belajn kolorojn de la mondo." El tiuj belaj kostumoj oni konas la koncepton de Tang-dinastio pri beleco de la homa korpo. La tiamaj homoj ŝatis diversajn dekoltaĵojn kaj en la danc-dramo, oni povas vidi, kiaj estis la bodisatvaj kostumoj en danc-dramo kaj kiaj estis la bodisatvaj kostumoj en Hindio siatempe. La danc-movoj estis multe influitaj de tiuj en freskoj de la ŝtonkavernaro, kiaj danc-movoj de hindoj kaj nacimalplimultanoj en okcidenta Ĉinio. Estas ja okulfrapa la danc-movo pluki bivon post la dorso. Heroino Yingniang staris sur piedpinto kaj ĉe pirueto ŝi levis la manojn post la dorson kaj ekplukis bivon. Tiu pozo klare videblas en la fresko de la ŝtonkavernaro.

 

    Komponaĵo deĉifrita en la tuta vivo

 

    S-ino Xu Qi, vicestrino de la Dunhuang-a Arta Teatro de Gansu-provinco, diris, ke por verki la danc-dramon la koregrafoj vojaĝis laŭ la antikva Silka Vojo kaj konsultis amason da materialoj. Ili vivis en Dunhuang pli ol 400 kavernojn kaj kopiis multe da freskoj.

 

    Post la sukceso en la dancdramo "Silka Vojo" la teatro prezentis ankaŭ " Rakonto pri Harpo", "Muziko kaj Danco de Dunhuang", "Antikva Muziko de Dunhuang" kaj aliaj dramojn. Ili ĉiuj temas pri la Silka Vojo. Interalie, la dramo "Antikva Muziko de Dunhuang" estas opero kreita surbaze de "Komponaĵo de Dunhuang". Por deĉifri "Komponaĵo de Dunhuang" ĉinaj artistoj de pluraj generacioj dediĉis sian energion.

 

    "Komponaĵo de Dunhuang" estis manuskripto de la akompanaĵo por bivo-ludado de laika ĉina kantodanco en la 9-a jc. Ĝi, verkita en la muzika lingvo plej frue uzata en la mondo ĝis nun trovita, konsistas el 25 pecoj.

 

    Dum jardekoj la ĉinaj kaj alilandaj fakuloj penadis deĉifri la komponaĵon. Nur en 1982 ĝin sukcesis deĉifri profesoro Ye Dong de la Ŝanhaja Konservatorio, sed pro neĝusta deĉifrado de iuj signoj la muziko fariĝis malfacile komprenebla, melodio stranga kaj takto anormala. Kaj kiam oni atendis lian perfektigon de la deĉifrado, li mortis. Sekve de tio, la peza tasko denove deĉifri la komponaĵon falis sur aliajn artistojn.

 

    En la efektiveco, antaŭ prof. Ye oni jam studis pri la komponaĵo kaj studis pri la komponaĵo kaj publikigis disertaĵon kaj post li iuj esplorintoj ŝanĝis iujn notojn kaj faris ĝin orelplaĉa, kaj eĉ kun trajtoj de nacimalmulta muziko, tamen por tiu ŝanĝo malfacile troveblas historia bazo. Nun, kiam oni havas tute fidindan deĉifritan komponaĵon kaj surscenigis ĝin, oni kun granda malĝojo funebris alian artiston s-ro Xi Zhenguan.

 

    En 1982 s-ro Xi Zhenguan veturis al Francio. En la Pariza Biblioteko li vidis "Komponaĵo de Dunhuang" kaj aliajn historiajn materialojn. Kvankam oni diris al li, ke estas senditaj la fotokopiaĵoj de tiu komponaĵo al Ĉinio, li transskribis la komponaĵon kun granda ĝojo. De tiam li dediĉis sian tutan energion al ĝia esploro. Finfine li sukcesis fari novan deĉifradon al la komponaĵo, ke ĝi fariĝis fidinda kaj belsona. Kaj pli grave estis, ke li fundamente solvis la problemon pri taktoj komunaj al muziko kaj danco el al vidpunkto pri kunigo de poezio, muziko kaj danco. En 1994, kiam solene sursceniĝis "Antikva Muziko de Dunhuang", grave malsana s-ro Xi Zhenguan venis al la teatro en rulseĝo. La muziko kortuŝis lin ĝis larmoj. Post unu monato s-ro Xi adiaŭis la homan mondon kun profunda amo al la Silka Vojo.

 

    Skulptistino sur la Silka Vojo

 

    Se la Lanzhou-aj dancistoj montras la morojn sur la Silka Vojo per danc-movoj, do skulptistino He E manifestis la longahistorian ĉinan civilizacion per skulpturo.

 

    Koncerne s-inon He E, ni ne povas ne mencii ŝian skulptaĵon "Patrino la Flava Rivero" el blanka granito, kiu staras ĉe la Flava Rivero en Lanzhou. Kiam mi vizitis ŝin, mi kvazaŭ reknabiĝis kaj reiris en la sinon de la patrino. Ŝi, forta kaj sana, havas harojn longajn ĝis la ŝultroj kaj amplenajn kaj saĝajn okulojn sur la tenera vizaĝo. En ŝia sino petolas naiva infano... Ĝuste ŝi, amata kaj estimata patrino, entenas la ĉinan teritorion en sia sino, per sia dolĉa lakto nutras la diligentan kaj bonkoran ĉinan popolon kaj per sia saĝo kreis la brilan ĉinan kulturon. Ŝi estas simbolo de la Flava Rivero, lulilo de la ĉina nacio. Ŝi ja estas la patrino de Ĉinio.

 

    Kun estimo al "Patrino la Flava Rivero" kaj respekto al la skulptistino mi iris al s-ino He E. Kiam ŝi, maldika kaj malalta, aperis antaŭ miaj okuloj, mi simple ne povis asocii ŝin kun la impona skulptaĵo. Ĝuste en la momento, kiam mi manpremis ŝin, mi kredis, ke ĉio ĉi tio estas vera, ĉar ŝiaj mamoj estis krudaj kaj fortaj pro longtempa prilaborado de ŝtonoj.

 

    La malkaŝema s-ino He E diris al mi, ke ŝi devas atribui sian sukceson al Dunhuang, kie ŝi loĝis 12 jarojn. En tiuj jaroj ŝi faris multe da kopioj de freskoj, dank' al kio ŝi metis firman bazon por sia laboro en la estonteco. Por projekti la statuon "patrino la Flava Rivero" ŝi laboris en budo tri monatojn en somero. Jen el ŝia kapo naskiĝis la ideo de la projekto: La patrino simbolas la Flavan Riveron kaj la infano -- Ĉinion. En verkado ŝi intence troigis la fortojn de la Flava Rivero kaj faris la vestojn de la patrino ondantaj, kio simbolas la torentantan riveron.

 

    Ŝi diris al mi, ke nun ŝi faras ĉion eblan por realigi sian plej grandan deziron - establi skulpturan instituton kaj fari pli da skulptaĵoj el diversaj ŝtonoj.

 

    Opero tre ŝatata de la popolo

 

    Kiam mi estis en Xi'an, ĉe la piedo de la antikva urbomuro mi spektis Shaanxi-operon. Ĝi estas populara en la provincoj Shaanxi, Gansu kaj aliaj lokoj de nordokcidenta Ĉinio. Survoje al Lanzhou mi spektis plurfoje tiun operon. Ĝi estas la tiea popola arto nutrata de la Flava Rivero, kvankam ne delikata nek orelplaĉa, kiel la muziko de la danc-dramo "Silka Vojo" kaj "Antikva Muziko de Dunhuang".

 

    Shaanxi-opero havas ian rilaton kun la loko, kie ĝi naskiĝis. Imagu al vi, kia spektaklo estas, kiam sur la malmulte loĝatan Leŭsan Altebenaĵon venas teatra trupo. La opero estas alloga, akompanate de laŭta muziko.

 

    Fakte, la historio de Shaanxi-poero estas tre longa kaj ĝia teksto zorgeme polurita. Ĝi naskiĝis en la 14-a jc. Ĉinaj dramaturgoj diris, ke eĉ Pekin-opero, trezoro de la ĉina arto, estis iam influita de Shaanxi-poero. Estas nun pli ol 2600 tradiciaj dramoj de Shaanxi-opero, kiuj konigas la riĉan kulturon kaj la morojn de la loĝantoj sur la antikva Silka Vojo.

 

    La popolo ŝatas Shaanxi-operon, ĉar ĝiaj vortoj estas facile kanteblaj. La plej fruaj dramoj de Shaanxi-opero naskiĝis surbaze de popolkantoj popularaj en Shaanxi kaj Gansu. Ĝuste pro tio, la vortoj apartenas al ĉeloka parola lingvo. La ordinara opero iam estas trista por esprimi malĝojan intrigon. Jen tekstas la disiĝo de geedzoj.

 

Geedza disiĝo korŝiras,

 

Monaton malĝojo min pikas.

 

Griznokte sur dezerta tombejo,

 

Mi por la edzino lamentas.

 

    Ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj Shaanxi-opero ne estis tiel ŝatata de la urbanoj kiel antaŭe. Iuj diris, ke ĝi temas ĉefe pri antikveco, kaj krome, la tekstoj iagrade arkaikiĝis, aliaj diris, ke ĝi ne estas orelplaĉa, triaj diris, ke nun oni povas rigardi televidon kaj filmon, do por kio oni ŝatu Shaanxi-operon. Malgraŭ tio, la loĝantoj sur la Leŭsa Altebenaĵo ja neniam perdas sian amon al ĝi. Akompanate de la torenta Flava Rivero kaj vento sur la Silka Vojo, la melodio de Shaanxi-opero ja estas tre altira. Eble ĝuste en tio kuŝas la ĉarmo de arto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+