de PANG NAIYING
Veturinte de la pasejo Jiayuguan okcidenten 360 km sur la dezerto, nia aǔtobuso atingis la urbon Dunhuang en la okcidenta ekstremo de la Koridoro Okcidente de la Flavas Rivero. En la buso estis alilandaj geedzoj. Ili montris sian notlibron, en kiu legiĝas ĉinlingvaj ideogramoj, al ĉina virino por konsulti. Ŝi legis "Ni veturas al ..." La ĉinino ankoraǔ ne finis la legadon, kiam la geedzoj konkure laǔte diris la vorton "Dunhuang", starigante la dikfingron. Je tio eksplodis rido en la aǔto.
Ĉiuj, ĉu ĉinoj ĉu alilandanoj, prenas Dunhuang kiel sian komunan cellokon, se ili vojaĝas laǔ la Silka Vojo.
Eterna fascino
Dunhuang, vestita verde kaj ĉirkaǔita de dezerto, prosperis en historio. En 111 a. K. estis starigita la prefektujo Dunhuang, okcidente de kiu estis Xinjiang kaj mezaziaj landoj, tiel ke Dunhuang fariĝis trafika centro siatempe inter Ĉinio kaj Okcidento. En Tang-dinastio (618--907) la Silka Vojo atingis plenan prosperon de komercado kaj tiam en la prefektujo kolektiĝis multaj komercistoj. En la urbo funkciis specialaj instancoj por akcepti kaj fiksloĝigi ilin. Viglis bazaroj de la mateno ĝis la vespero. Ĉinaj komercistoj vendis silkaĵojn, porcelanaĵojn kaj teon, dum la alilandaj agaton, jadaĵojn kaj pelton. Ofte vidiĝis la scenoj, ke hindaj artistoj prezentis programerojn kune kun dresitaj elefantoj kaj leonoj kaj prestidigitis surloke, Dunhuang-anoj vendis etmanĝaĵojn, ĉinaj rakontistoj rakontis historiojn kaj alilandaj misiistoj predikis religiojn.
La antikva urbo Dunhuang allogas pli kaj pli multajn ĉinajn kaj alilandajn turistojn per siaj vidindaĵoj, kiaj Wowaĉi-lago, el kiu trinkis laǔlegende "ĉielaj ĉevaloj" 2000 jarojn antaǔe, Bruanta Sablomonto, Lunarka Fonto kaj Mogao-ŝtonkavernaro. Laǔ statistiko, la nombro de ĉinaj kaj alilandaj turistoj, kiujn akceptis Dunhuang, kreskis je 30% ĉiujare ekde 1990.
Fonto de la vivo
Dunhuang situas en profundo de dezerto. Tie, ĉirkaǔ vilaĝoj kaj kampoj, apud kanaloj kaj vojoj, kreskas poploj en du vicoj. Dikaj trunkoj formas muron kaj branĉoj kaj arbedoj sub la poploj verdan kurtenon. Lokano diris, ke antaǔe en Dunhuang ventis tutjare, sed nun, dank' al forstoj, la rapido de vento malkreskis de 2.4 m/sek.al 1.9 m/sek. kaj sabloŝtormo atakis ĉ.ok tagojn jare, duone malpli multe ol en la pasinteco.
En la urbo ĉie estas budoj de fruktoj. La tieaj vinberoj kaj melonoj estas tre ŝatataj, precipe la tieaj retmelonoj estas bonodoraj kaj sukeroriĉaj. Tial la loko estas honorita kiel melona urbo.
Danĝe-rivero, kiu fontas el Qilian-montaro, nutras la urbon. Por malebligi dezertiĝon de la trafika centro la antikvuloj faris ĉion eblan. Historia materialo diras, ke en Tang-dinastio estis konstruitaj tie 37 kanaloj, en la prefektujo laboris ŝtatoficisto pri akvoutiligo kaj estis ellaborita kompleto da leĝoj pri akvoutiligo. Dank' al plena utiligo de la rivero, plialtiĝis la grena produkto-kvanto, kiu ne nur kontentigis la bezonon de la prefektujo, sed ankaǔ transportiĝis al aliaj lokoj de Ĉinio.
Ni atingis Nanhu-distrikton kaj tuj rapidis al Wowaĉi-lago, kiu ricevas akvon el degelinta neĝo de Qilian-montaro. Per la akvo lokanoj irigacias vastan vinber-ĝardenon. Ili diris, ke la irigacia kanalo estis konstruita de antikvaj ĉinoj.
Bruanta sablomonto kaj lunarka fonto
La Bruantaj Sablomonto majestas pro siaj ondantaj pintoj, kio donas pitoreskan pejzaĝon.
Estis tre malfacile surgrimpi la krutan sablomonton. Tamen turistoj ĉiamaniere klopodis por grimpi sur ĝin kun la celo aǔskulti bruon de sablo. Tiu scivolemo aperis jam en la antikveco: La 5-an de 5-a monato laǔ la ĉina lunkalendaro, Dunhuang-anoj surgrimpis la monton kaj iom poste kune malsupren glitis, kio donis tondran bruon aǔdeblan malproksime. El historiaj materialoj estas konate, ke iam okazis, ke la sablomonto muĝis somere, kaj ke nokte sur la monto videblis buntaj fajreroj. Bedaǔrinde, nun ne plu vidiĝas tiaj fenomenoj.
La loĝantoj de Ŝaŝan-vilaĝo proksime de la Bruanta Sablomonto vivtenas sin per turisma afero kaj ĉiuj familioj bredas kamelojn ja dispono por turistoj. Tagmeze la C sur la monto atingas 40 C kaj multaj reumatismuloj tiam venas sur la monton por fari sabloterapion.
La Lunarka Fonto kviete ripozas en la sino de la Bruanta Sablomonto. Kiam brilas sur la ĉielo la lunarko, en la fonto ĉiam speguliĝas ĝia bela bildo. La fiŝo kaj herboj en la fonto estas oficinale uzataj kaj pro tio ĝi portas la alian nomon Farmacia Fonto.
Ĉe la fonto staris antikva templo, el kiu aǔdiĝis sonorado matene kaj tamburado vespere. Poste, ĝi estis englutita de flusablo. Okcidente de la fonto maljuna monahhino loĝas en kaduka domo. Dekojn da jaroj antaǔe, kiel oni diris, ŝi edziniĝis kaj havis infanon, sed ne estas sciate, kial ŝi monahhinĝis. Mi kun scivolemo iris viziti ŝin. Kvankam ŝi jam estas kaduka, tamen beleco ankoraǔ videblas sur ŝia vizaĝo. Ŝi diris al mi, ke antaǔ kelkaj jaroj ŝin trafis kancero kaj ŝi tamen ne mortis, ĉar ŝi ankoraǔ ne finplenumis la voton pri riparado de la templo. Ĉiutage post sutro-recitado ŝi descendas la monton por forpreni forĵetaĵon ĉe la fonto. Ŝi proponis al mi tason da teo, dirante: "Ĝi estas infuzita en la font-akvo." La bongusta teo pensigis min, ke tiu ĉi maljunulino transvivis la malsanon eble dank' al la akvo.
Plej mirindas, ke la Lunarka Fonto, kvankam ĉirkaǔita de flusablo, estas neniam englutita de ĝi. Historia materialo konigas, ke en Dunhuang kvankam ofte ventis kaj la sablomonto moviĝis, tamen la sablo neniam atakis la fonton. Kaj plie, en la dezerto, kie la vaporokvanto estas 60-oble pli granda ol la pluvokvanto, la fonto neniam sekiĝas. Kiam mi forlasis la Bruantan Sablomonton en vespera krepusko, ekleviĝis sablo-vento de la montvalo al la montsupro. Mirinde, sableroj ne falis en la fonton!
En vespera foiro
La nomita foiro estas fenestro por koni Dunhuang.
Ĝi lokiĝas ĝuste sur sidejo de antikva bazaro. Por ree prezenti la antaǔan imponecon Dunhuang-anoj konstruis tie elegantan arkadon imite al tiu de Tang-dinastio. Ambaǔflanke de ĝi staras po unu grandioza ceramikaĵa fresko, kun la titoloj "Komercado en Tang-dinastio" kaj "Sur la Silka Vojo". Ŝajnis, ke la antikva komerco daǔras sur la budoj de gemoj kaj juveloj antaǔ la freskoj. Sub fluoreskaj lampoj brilis diversaj komercaĵoj: kristalaj okulvitroj de Dunhuang, jadaj kapkusenoj de Xinjiang, arĝentaj pokaloj de la Interna Mongolio, lakto-kruĉoj de Tibeto, kolĉenoj de Birmo, tali-tranĉiloj de Nepalo kaj juvelujoj de Hindio. Plej plaĉis al mi paro da delikataj tintiletoj. Je tuŝeto ili eksonis agrable kun orelplaĉa ehho. Mi kun plezuro aĉetis ilin kiel memoraĵon.
La 18-jara Ma, ĉiujare transportas buteron el sia loko al Tibeto kaj vendas ĝin por aĉeti tie religiajn muzikilojn, kiaj korno, sonorilo kaj preĝrado, kuprajn akvokruĉojn kaj arĝentajn braceletojn, tre ŝatatajn de alilandaj turistoj. Butero estas facile vendebla en Tibeto, ĉar la tieaj temploj uzas buterajn lampojn kaj kultas budhostatuojn per buteraj floroj. En Lhasa li bone rilatas kun tibetaj paŝtistoj kaj bonzoj kaj kun komercistoj en Hindio kaj Nepalo. Ne timante longan vojon, li komercas ĉefe por aĉeti nepalajn peltojn en Tibeto, el kiuj li faras vestojn kaj vendas ilin en Dunhuang. Kompreneble, nun nemalmultaj, kia Ma, vojaĝas laǔ la Silka Vojo por fari komercadon.
Preskaǔ ĉiuj sidlokoj en tetrinkejo estis okupitaj. Vespere urbanoj post taga laboro kaj turistoj, laciĝintaj de la grimpo de Bruanta Sablomonto, vizitis la tetrinkejon. Apud la fontano kun buntaj akvo-radioj ili sidas en apogseĝo, manĝante bakitajn melonosemojn kaj ĝuante muzikon.
De iu manĝaĵ-budo aǔdiĝis bruoj de drinkantoj en fingr-divena ludo. Drinkemaj Dunhuanganoj sin amuzas per tia ludo. En la gubernia kroniko tekstas: "Pro ekonomia prospero la Dunhuang-anoj vivis kompare luksan vivon. Bele vestitaj, ili ofte festenis kun multaj drinkaĵoj..."
La budoj proponas manĝaĵojn kun diverslokaj gustoj de Ĉinio. Tie oni povas ĝui la sukon de la ĉina dieta kulturo.
La tieaj budoj plejparte estas entreprenataj de geedza paro. Mezaĝa Li Zhi kaj lia edzino proponas ekskluzive viandon preparitan en fajenca poto. La negranda fortika poto similas al antikva fajencaĵo. Ĉiuj potoj metiĝas sur milda fajro. Kiam bone stufiĝas la viando, la mastro tenajle portas la poton al kliento.
Li Zhi diris: "Alilandanoj, precipe japanoj, ofte vizitas mian budon. Kiam ili venas, mi balbute alparolas ilin japane, tio povas allogi al mi pli da klientoj."
Samkiel aliaj pli ol 600 budoj en la urbo, ankaǔ tiu de Li Zhi estas multe vizitata. Ĉiutage, kiam ili finas sian laboron, regas jam profunda nokto. Hejmen reveninte, ili devas prepari sin por la morgaǔa laboro. Je la tria aǔ kvara matene ili enlitiĝas kaj je la naǔa matene ili komencas labori en la budo. Li Zhi diris: "El laco venas plezuro por ni. Ni tre ĝojas, se nia servo kontentigas la klientojn." Montrante fingre al la blanka ĉapo sur sia kapo, li daǔrigis: "Ĝi, farita de mi mem, estas atesto de duaklasa kuiristo."
Fakte, Mogao-ŝtonkavernaro allogas pli ol la urbo Dunhuang mem. Ĝi estas arta paradizo, kiun mi vizitos dum mia sekva vojaĝo.