El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

Budhismaj historioj ĉe la Silka Vojo

| 2014-07-15
Bookmark and Share

de ZHENG Zhenjie

 

 

    Post la malfermiĝo de la Silka Vojo budhismo, kultata en Hindio kaj aliaj landoj en centra Azio, enkondukiĝis en Ĉinio laŭ tiu ĉi vojo. Post tio en Ĉinio aperis sennombraj temploj, pagodoj, budhaj statuoj, skulptaĵoj kaj freskoj. Vizitante budhismajn lokojn de Ĉinio, oni nature karmemoras la eminentajn bonzojn, kiuj penadis sur la vojo por enkonduki budhismon orienten.

 

    Famen-templo kaj budhisma prosperiĝo

 

    Laŭ historiaj notoj budhismo enkonduktiĝis en Ĉinion en la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-23 p.K.). Poste, dank' al longtempa disvastiĝo, ĝi iom post iom eliris el la imperiestraj palacoj kaj aristokrataj domoj kaj fariĝis religio kredata de grandnombraj ordinaraj popolanoj. En la dinastioj Sui kaj Tang (581-907) budhismo atingis la kulminon de sia disvolviĝo en Ĉinio. Tiam sole en la urbo Chang'an estis 153 budhismaj temploj.

 

    Inter la templo en Xi'an Famen okupis gravan lokon en la budhisma historio de Ĉinio. Famen estas fama pro tio, ke en ĝi konserviĝas fingrostoj de Ŝakjamunio. Legendo diras, ke post la nirvano de la Budho, Asoka, reĝo de la antikva Hindio, ordonis demonojn kaj diablojn konstrui 84 000 budhismajn pagodojn en la tuta mondo por teni la budhajn relikvojn. La pagodo de Famen-templo estas unu el ili. Kvankam tio estas mito, tamen la templo Famen estis grandioza jam en Tang-dinastio. En 1987 oni malkovris kvar fingrostojn de la Budho en la subtera palaco de la templo. Unu el ili estis fingrosto de Ŝakjamunio. La malkovro faris la templon mondfama budhisma sanktejo.

 

    En Tang-dinastio oni naŭfoje bonvenigis solene budhajn relikvojn en la palacon. Tiam sur la 100- km-longa vojo de Chang'an ĝis Famen-templo kuris sennombraj veturiloj kaj ĉevaloj, miloj kaj miloj da budhistoj atendis ĉe la vojo. La muzikiloj tondris, flagoj flirtis, honora eskorto marŝis...

 

    Enkondukiĝinte en Ĉinion, budhismo strikte ligiĝis kun la ĉina kulturo kaj fariĝis religio de la vasta popolamaso de Ĉinio.

 

    Dayan-pagodo kaj bonzo Xuanzang

 

    Dayan-pagodo situas en la templo Ci'en, en la suda parto de la antikva urbo Xi'an. Multaj opinias, ke la pagodo estas simbolo de la urbo. Ĝi estis konstruita por teni la sutrojn kaj budhajn statuojn alportitajn de bonzo Xuanzang el Hindio. Xuanzang persone transportis brikojn kaj ŝtonojn dum ĝia konstruado.

 

    La pagodo el grizaj brikoj majestas sur la fono de verdaj arboj kaj ruĝaj floroj sub la lazura ĉielo. Tiu sep-etaĝa pagodo altas 64 m. Ĝi kun konusa pinto estas kvintesenco de la ĉinaj budhismaj pagodoj kaj ankaŭ trezoro de la antikva ĉina arkitekturo.

 

    Mi ĉirkaŭiris la pagodon kaj antaŭ mi kvazaŭ aperis la sceno, ke la juna bonzo Xuanzang pene iras sur la senlima dezerto por pilgrimado al Hindio.

 

    Xuanzang origine nomiĝis Chen Hui. Li naskiĝis en 602 en budhista familio. Li bonziĝis en la aĝo de 13 jaroj. Li diligente studis budhismon kaj fariĝis budhisma erudiciulo kaj fama bonzo jam en la aĝo de 20 jaroj. Li lernis de multaj budhismaj majstroj. Por solvi malfacilojn en studado de sutroj kaj kapti la esencon de la budhisma doktrino li decidis iri al Hindio, la naskiĝloko de budhismo.

 

    Pilgrimado al la Okcidento estas mita romano tre fama en Ĉinio. Ĝi estis verkita surbaze de la historio pri pilgrimado de Xuanzang al Hindio. Sun Wukong, heroo de la romano, estis superhoma simio, kiu protektis sian majstron Xuanzang en la pilgrimado kaj venkis multajn malfacilojn sur la vojo. La romano kaj heroo estas ŝatataj de ĉinoj, sed fakte en la historio Xuanzang iris sola al Hindio, protektate de neniu.

 

    En 627 Xuanzang komencis sian vojaĝon de Chang'an. Laŭ la Silka Vojo li trairis Wuwei, Dunhuang, Gaochang (la nuna Turpan de Xinjiang) kaj multajn regnojn en centra Azio kaj venkis sennombrajn malfacilojn. Kiam li iris sur la 400-kilometra Gobio, li perdis la vojon, tute ne trinkis dum kvin tagoj kaj preskaŭ perdis sian vivon. Feliĉe, ke nokte malvarma vento vekis lin kaj lia ĉevalo portis lin al oazo, tiel ke li eldanĝeriĝis. Xuanzang fine atingis nordan Hindion kaj lernis kvin jarojn de budhisma majstro Silabhadra en la supera budhisma seminario Nalanda. Tie li estis elektita kiel unu el la dek famaj erudiciaj bonzoj pri budhismaj sutroj. Li vojaĝis en dekoj da regnoj en Hindio. Lia vojaĝlinio longis 25 000 km kaj liaj spuroj troviĝis en 110 regnoj en centra Azio kaj antikva Hindio.

 

    En 645 li revenis en Chang'an, kunportante 657 budhismajn sutrojn.

 

    Reveninte Ĉinion, Xuanzang longtempe okupiĝis pri tradukado de sutroj ĝis sia morto. Li tradukis entute 1 335 volumojn da sutroj. Li estis favorita de iu budhisma majstro de la hinda budhismo. Krom tradukado, li ankaŭ notis siajn travivaĵojn pri la vojaĝo, inkl. de pejzaĝoj, urboj, produktoj kaj moroj de la 110 regnoj, kiujn li vizitis. Lia verko "Vojaĝo al la Okcidento Far Tang-dinastia Bonzo" estas grava por studi historion kaj geografion de la Hinda Subkontinento kaj centra Azio.

 

    Famaj bonzoj sur la Silka Vojo

 

    Post la malfermiĝo de la Silka Vojo multaj famaj bonzoj venis al Ĉinio por disvastigi budhismon, spite longan vojon kaj danĝerojn sur la dezerto.

 

    Plej frue venis al Ĉinio la hindaj bonzoj Kasyapamatanga kaj Dharmaratna.

 

    En historiaj libroj legiĝas, ke en la jaro 64 imperiestro Liu Zhuang de la Orienta Han-dinastio (24-220 p.K.) sonĝis oran homon, kiu en sun-luna vesto flugis super la palaco kaj ne volis foriri. En la sekvinta tago li diris la sonĝon al la korteganoj. Iu el ili diris al li, ke tio estas magia faro de la hinda budho. Aŭdinte tion, Liu Zhuang ege ĝojiĝis kaj decidis sendi 18 diplomatoj atingi la regnon Dajhoughi en la nuna Afganio, ili vidis la famajn bonzojn Kasyapamatanga kaj Dharmaratna iri orienten kun statuo de Ŝakjamunio kaj 42 volumoj da budhismaj sutroj portataj per blanka ĉevalo. La diplomatoj kaj hindaj bonzoj kune venis al Luoyang, la tiama ĉefurbo de Ĉinio. Vidinte la sutrojn, la ĉina suvereno ege ĝojiĝis kaj ordonis konstruigi la templon Baima en la antaŭurbo de Luoyang (Baima signifas blankan ĉevalon en la ĉina lingvo). Tiu templo estis la unua budhisma templo konstruita post la enkondukiĝo de budhismo en Ĉinion. De tiam multaj famaj bonzoj ĉinaj kaj alilandaj venis tien por traduki sutrojn, prediki kaj labori super verkado. La templo Baima estis honorita kiel la unua budhisma loko kaj fonto de sutrotraduko en Ĉinio. Nun ĝi restas unu el la plej gravaj budhismaj monaĥejoj de Ĉinio.

 

    La templo Caotang estas malpli fama ol Baima, tamen ĝi, sudokcidente de Xi'an je 30 km, estis loko, kie la fama hinda bonzo Kumaralabdha predikis kaj tradukis sutrojn.

 

    Kumaralabdha naskiĝis en la regno Qiuzi (Chiuzi) en la nuna Kuche de Xinjiang. Li bonziĝis en la aĝo de sep jaroj. Li estis ekstreme saĝa, bone konis la klasikajn verkojn de budhismo kaj ĝuis reputacion en la socio. En 401 li venis al Chang'an laŭ invito kaj respondecis pri tradukado de sutroj en templo en la orienta parto de la urbo. Oni diris, ke pli ol 3 000 homoj partoprenis la tradukadon kaj ili tradukis 427 volumojn de 97 sutroj el la sanskrito. Tio estis la unua fojo, ke oni grandskale tradukis sutrojn en la ĉinan lingvon. Post la morto de Kumaralabdha oni kremaciis lin kaj enterigis la cindron en la templo Caotang.

 

    En bela mateno mi veturis per aŭto al Caotang. En la ĉefa halo de la templo estis kultata la statuo de Ŝakjamunio kaj antaŭ la statuo estas 1.9 m alta statuo de Kumaralabdha el nanmu-o (bonkvalita ligno). La statuo kun alta nazo kaj profundaj orbitoj sidas sur lotusa trono, kun okuloj rigardantaj malproksimen.

 

    En la templo staras la Relikva Pagodo de Kumaralabdha. Oni diris, ke la pagodo estis konstruita en la jaro, kiam Kumaralabdha nirvanis. Por konstrui la pagodon oni transportis ŝtonojn el okcidento. Iuj el ili estis kvin- aŭ ok-koloraj. La ŝtona pagodo estas jadbrila eĉ hodiaŭ, eble pro longtempa frotado de vizitantoj. Memore al li, oni konstruis alian pagodon en la urbo Wuwei ĉe la Silka Vojo. El tio videblas, ke grava estas tiu ĉi bonzo en la okuloj de la ĉina popolo, same kiel bonzo Xuanzang de Tang-dinastio.

 

    Forlasinte la pagodon, mi iris nordokcidenten laŭ prospera bambuaro kaj post nelonge venis al "Nebula Puto". La aperturo de la puto estas negranda. La akvosurfaco troviĝas je du metroj sub la aperturo. Oni diris, ke en la antikveco, matene de aŭtuno kaj vintro ofte leviĝis nebulo el ĝi. La nebulo ŝvebis super la templo kvazaŭ longa drako kaj poste direktis sin nordorienten al la ĉefurbo Chang'an. Ĝi estis unu el la ok famaj vidindaĵoj de Chang'an.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+