El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

40 prelegantoj decidis partopreni la Orientan Esperanto-Seminarion

| 2014-07-15
Bookmark and Share

 

    De la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto en la ĉina urbo Xi'an (Siano) okazos la Orienta Esperanto-Seminario, kiu estas parto de AMO (Aktivula MaturigO)-Seminario de UEA. En ĝi estos E-prelegoj pri: Esperanto en Orientaj landoj; Esperanto-Movado; Konsciigo kaj Kapabligo; Demontra instruado; Esperanto kaj Religio; kurso en lernejoj kaj Reta Kurso; Esperanto-organizoj; Traduko kaj Literaturo; Esperanto kaj Fakoj; Retejo, Radio; Eldonaĵo en Esperanto; Esperanto kaj Lernejo; Mi kaj Esperanto. Krome estos ekskurso en Xi'an. Ĝis nun LKK ricevis 40 prelegojn, kies verkantoj vevis el Koreio, Japanio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Brazilo kaj Ĉinio. Huang Yinbao, konsiliano de UEA kaj vicprezidanto de Gansu-a E-Asocio, diris, ke LKK varme bonvenas partoprenon de e-istoj, kiuj ricevos rabaton en kotizo, se ilia prelego estos akceptita de la seminario.

 

    Ĝis la vespero de la 13-a de julio, la prelegaj temoj ricevitaj de la seminario atingis preskaŭ 40, interalie 80% estas proponitaj de ĉinaj esperantistoj:

 

    Konsciigo kaj movado

 

    1.Agado de KAEM kaj ĝia pluaj farendaĵoj

 

    2.Pripenso pri Ĉina Esperanto-Movado

 

    3.La Strategia Laborplano de UEA

 

    3.Esperanto-Movado en Shaanxi-provinco

 

    4.Esperanto, Esperantisto kaj Esperanta Movado

 

    5.Raporto pri Esperanto en Pakistano

 

    8.Pri la evoluo kaj reformigo de Ĉina Esperanta Movado

 

    9.Interlingvistika provo: ŝanĝi la publikan bildon pri Esperanto - Provo en Japanio

 

    10.Kiel organizi/gvidi lokajn E-asociojn?

 

    Kapabligo kaj Edukado

 

    1.Esperanto, Turismo kaj Kulturo — Sperto el Prelegvojaĝo en Francio (kun PPT)

 

    2.Kredado de novaj fakaj vortoj en internacia komerco

 

    3.Raporto pri la nordamerika AMO-seminario.

 

    4.Kiel efike altigi kapablon de E-instruantoj?

 

    5.Mi kaj Esperanto

 

    6.Kiel levi parolan kapablon

 

    Praktiko de Esperanto

 

    1.Esperanto, Turismo kaj Kulturo — Sperto el Prelegvojaĝo en Francio (kun PPT)

 

    2.Kredado de novaj fakaj vortoj en internacia komerco

 

    3.Esperanto kaj Antropologio

 

    4.Esperanto kaj budhismo

 

    5.Esperanto kaj radia elsendo: Ĉina Radio Internacia (kun PPT),

 

    6.Esperanto kaj radia elsendo: Budhisma radio en Esperanto

 

    7. Esperanto, Elektebla Vivmaniero

 

    8.Esperanto kaj Agrikulturo

 

    Literaturo kaj Historio

 

    1.Eroshenko kaj liaj ĉinaj amikoj

 

    2.William Auld, "la poeto de la esperanta popolo" kaj liaj poemoj

 

    3.Imitinda Rezonado, temas pri la argumentoj pri neologismoj inter T.S kaj Laŭlum.

 

    4.Historio de Esperanto-Movado en Brazilo

 

    5.Historio de Esperanto Movado en Nepalo

 

    6.Fundamenta Krestomatio kiel ĉefa gvidilo

 

    Sciigo: la seminario akceptas nur esperantajn prelegojn (temojn kaj enhavojn). La prelegantoj devas unue sendi la enhavon/skizon al la organizanto ĉe orientaesperanto@163.com, la tuta teksto de la prelego povas esti sendita post la kunveno. Retpoŝto: orientaesperanto@163.com; QQ: 552319856; telefono: 18893316800. (kotizo kaj aliaj koncernaj informoj troviĝas en http://www.esperanto.cn/amo/)

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments