El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Antikvaj Trapasejoj>

Jiayuguan-pasejo

| 2014-07-14
Bookmark and Share

-- la fino de la Granda Muro

 

de PANG NAIYING

 

 

    Kosmonaǔto, kiu iam estis sur la luno, diris, ke kiam li rigardis al la tero de la kosmoŝipo fluganta en la spaco, li vidis du konstruaĵojn sur ĝi: la Ĉemara Digo de Nederlando kaj Granda Muro de Ĉinio.

 

    La konstruado de la Granda Muro komenciĝis antaǔ 2200 jaroj, en la periodoj Printempo kaj Aǔtuno kaj Militantaj Regnoj (770--221 a.K.). Komence diversaj regnoj konstruis altajn urbomurojn por sin defendi. Post kiam la Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis tiujn urbomurojn por rezisti kontraǔ atako de la nordaj hunoj. Tio estas la Granda Muro 5000 km longa de Qin-dinastio, komenciĝanta de Lintao (la nuna Minxian-gubernio de Gansu-provinco) en okcidento kaj finiĝanta en Liaoning en oriento.

 

    Por protekti la Silkan Vojon imperiestro Wudi(140--88 a.K. sur trono) de la Okcidenta Han-dinastio plene utiligis la Grandan Muron. Li konstruigis alian parton de la Granda Muro, kiu komenciĝis de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero kaj, transirante Wuŝaoling-monton, etendiĝis ĝis la dezerto en Xinjiang. Tio estas la Granda Muro de Han-dinastio. Post la 2000-jara natura erozio la grandioza Granda Muro plejparte detruiĝis.

 

    Post Qin kaj Han ĉiuj dinastioj plilongigis kaj riparis la Grandan Muron. La plej impona estas la Granda Muro plilongigita de Ming-dinastio antaǔ 400 jaroj. Ghi, 7000 km longa, startas de Yalu-rivero en oriento, etendiĝas okcidenten kaj, kunligiĝinte kun tiu konstruita en Han-dinastio, finiĝas ĉe Jiayuguan-pasejo, je 25 km okcidente de Jiuquan.

 

    SERURO DE LA SILKA VOJO

 

    Gobio ruĝis ĉe la sunsubiro kaj la impona Jiayuguan-pasejo kvazaǔ brulis. Ankaǔ la Granda Muro ambaǔflanke de la pasejo estis ore garnita. Ghi etendiĝas ambaǔflanken: Sude ĝi preteriras neĝakvan riveron ĉe la piedo de Qilian-montaro kaj norde ĝi sin kroĉas al la krutaĵo de Heiŝan-monto kaj formas pendantan muron. La Granda Mur ambaǔflanke de la pasejo, kiel giganta seruro, defendas ĝin sur la Silka Vojo 15 km larĝan de sude norden.

 

    Tie , kie staras la kastelo Jiayuguan, antaǔe sterniĝis dezerto. Post malfermo de la Silka Vojo la kortego de Han-dinastio metis garnizonon tien kaj ne starigis kastelon. La kastelo Jiayuguan kun areo de 34000 kvadrataj metroj aperis en 1372, kiam regis Ming-dinastio. Ghi estis bone aranĝita. Ĉe la kvar anguloj de la altaj ĉirkaǔ-muroj staras gardoturoj. Generala oficejo, muciciejo kaj grenejo troviĝis en la interna parto ĉirkaǔita de meza kaj ekstera partoj. En la interna parto ĉeval-irejo kondukas al la muroj de la kastelo. La muroj estas 10 m altaj kun larĝa supro por ĉevaloj kaj veturiloj. Oni diris, ke la tiama arkitekto kalkulis la konstrumaterialojn ekzakte. Post finkonstruiĝo de la muroj restis nur unu briko.

 

    Fakte, la kastelo Jiayuguan estas ankaǔ majstroverko akustike. Se oni frapis ŝtonon ĉe murangulo interne de ĝi, oni do aǔdas kvivitadon. Legendo diras, ke interne de la pordego iam vivis paro da hirundoj. Foje, ili disiĝis pro forta vento en vojaĝo. Kiam la virbirdo reflugis, la pordego de la kastelo jam fermiĝis. Ghi, forte sopirante al siaj nesto kaj kunulino, frapis sin kontraǔ la pordegon kaj mortis. La birdino, ege malĝoja pro tio, sonĝis, ke la virbirdo diris: "Iru frapi ŝtonon ĉe murangulo! Mi volas diri ion al vi." La legendo aludas la sopiron de la malproksimaj garnizonantoj al la familia kunvivado, tial antaǔ ĉiu militiro ili venis tien por frapi ŝtonon ĉe mur-angulo kaj fari aǔguradon. Ili opiniis, ke estas bonaǔguro aǔdi hirundan kvivitadon.

 

    Rigora gardo-sistemo

 

    La gardo-sistemo por la pasejo Jiayuguan estis rigora. Tie mi vidis kupran tali-insignon kun numero kaj la ĉinaj ideogramoj signifantaj defendadon. Sur ĝia dorso estas mulditaj vortoj: "Ĉiuj garnizonantoj senescepte devas porti tiun ĉi atestilon. La malobservanto estos punata. La pruntedoninto kaj pruntepreninto estos same punataj." Loka Kroniko notas, ke siatempe la ŝlosilo de la pordego estis tenata de oficiro. Ĉiutage antaǔ la fermiĝo kaj malfermiĝo de la pordego oni devis hisi flagon kaj kanoni por montri la majestecon. Ĉiuj enirantoj devis montri sian ateston kaj rajtis eniri nur post kiam civila oficisto faris kontrolon.

 

    Tiuj reguloj estis faritaj ĝuste por sekureco de la Silka Vojo. Same statis la Granda Muro, kiu estis obstaklo por la hunoj, sed helpilo por la komercistoj. En la senlima dezerto alarm-turo funkciis kiel vojmontrilo kaj tranoktejo. Dank' al la garnizonantoj, la homoj kaj varoj estis ekster danĝero.

 

    Jiayuguan-pasejo rigardas okcidenten kun tri ideogramoj Cheng Yuan Men sur la tabulo de la turo, kiuj signifas "bonvenon al malproksimaj gastoj". En Ming-dinastio la registaro difinis, ke por alilandaj diplomatoj manĝado kaj noktado en Ĉinio estis senpagaj. Kaj oficistoj de diversaj postiljonaj stacioj devis akompani ilin ĝis la ĉefurbo. La registaro rekompencis tiujn diplomatojn per objektoj multe pli valoraj ol ties donaco. Tial alilandaj komercistoj ŝajnigis sin diplomatoj tributantaj al ĉina suvereno. En Ĉinio ili aĉetis multe da silkaĵoj, teo kaj porcelanaĵoj kaj transportis ilin al sia patrio por negoco.

 

    La Granda Muro estis konstruita en la tempo, kiam oni uzis pikarmilojn en la milito, tamen kiam finkonstruiĝis Jiayuguan-pasejo, en Ĉinio oni jam uzis pluvon. Ĉiufoje, kiam malamikoj sin direktis al la pasejo, la garnizonantoj batalis kontraǔ ili per blun-derbuzonj.

 

    Alarma reto

 

    La lignaj slipoj elterigitaj en Juyan notas, ke sur la Granda Muro po 2.5 km estas malgranda alarm-turo, po 5 km granda alarm-turo, po 15 km fortikaĵo kaj po 50 km kastelo. Tio estas reto por milita defendo, en kiu oni komunikis militinformojn per fumo kaj fajro. Jiayuguan-pasejo kiel kastelo estis la lasta alarm-turo en la reto.

 

    La grandaj kaj malgrandaj alarm-turoj estis faritaj el leuso, kun mallarĝa supro kaj larĝa bazo. Interne de granda alarm-turo estas terdomo, kiu povas enteni 20-30 homojn. Ĉe la alproksimiĝo de malamikoj oni faris fajron nokte kaj bruligis lupan fekaĵon por doni fumon tage. La alarm-turoj devis stafete komuniki informojn kaj neniel prokrasti tion. Tiu metodo aperis unue en la Okcidenta Zhou-dinastio ( la 11-a jc--771 a. K.). Kompreneble, la komunikado estis multe pli rapida ol tiu farita ĉevalrajde. Imperiestro Wudi siatempe fondis komandan centron sur Gangquan-monto, nordokcidente de Xi'an, de kiu komenciĝis la Silka Vojo, por rigardi fumon kaj fajron, doni ordonojn kaj fari komandadon. Dum mia vizito mi vidis sennombrajn alarm-turojn. Sur la monto Wuŝaoling multaj alarm-turoj konstruitaj en Han-dinastio jam ruiniĝis.

 

    Fortikaĵo kun kompletigitaj militekipaĵoj estas malpli granda ol kastelo. De ĝi dependas la proksimaj alarm-turoj grandaj kaj malgrandaj. En strategie gravaj lokoj ĉe la Granda Muro proksime de Jiayuguan-pasejo estas multaj fortikaĵoj kun loĝejoj, tenejoj kaj staloj kaj ekster ili estas kampoj, kanonejoj, soldato-trejnejoj kaj temploj. Je 20 km okcidente de la pasejo troviĝas la fortikaĵo Ŝuangjingzi, kiu estas destinita por defendi la pasejon. Tuj ĉe leviĝo de fumo kaj fajro la garnizonantoj ekagis al batalo. Oni diris, ke en la fortikaĵo jam estis dekoj da putoj, kiuj lokiĝis unu kontraǔ alia. En unu puto estis akvo kaj en la alia ne. La tieaj garnizonantoj ĉerpis akvon el la veraj putoj. Kiam ili retiriĝis de la loko, ili do kamuflis ilin kaj lasis malkovritaj nur la falsajn. Tiammaniere ili senigis la malamikojn je akvoprovizo. En la komenco de la 20-a jc transloĝiĝis tien 60 familioj. Poste la loko fariĝis tranoktejo de komercistoj. En 1918 preterpasanto trovis, ke tie estas nur du kabanoj kaj unu malmobilizita militisto. Li vivtenis sin per vendado de teakvo. Nun tie verdas kvietaj kampoj, sur kiuj dissemiĝas vilaĝoj.

 

    Terkulturantoj-garnizonantoj

 

    En la militaj tagoj la garnizonantoj batalis kaj en la pacaj ili terkulturis. Lasi la garnizonantojn terkulturi en la pacaj tagoj estis unu el la strategie gravaj politikoj difinitaj de imperiestro Wudi por protekti la Silkan Vojon kaj tiun politikon praktikis ĉiuj postaj dinastioj. Oni nomis la garnizonantojn en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero terkulturantoj-garnizonantoj.

 

    Kaj tiuj terkulturantoj garnizonantoj faris patroladon, terkulturadon kaj bataladon en rotacio.

 

    En Han-dinastio oni sternis tavolon da subtila sablo sur tero interne de la muro kaj en tranĉeo, por ke oni trovu spurojn de tiuj, kiuj sekrete transiris la landlimon. Patrolado estis tasko farenda ĉiutage por la garnizonantoj. Kiam la garnizonantoj de najbaraj alarmturoj renkontiĝis ĉe la komuna limo, ili devis fari detalan noton respektive sur la atesto de la najbaraj kolegoj, por ke ĉi tiuj transdonu ĝin al sia superulo. Tamen, kelkaim okazis neeviteble io neatendita. Mi legis sur ligna slipo de Han-dinastio: Pro ŝirmo de arboj generalo de iu garnizono ne klare vidis la signalon de la kontraǔa alarm-turo. Li sendis oficiron informiĝi pri la afero. Kaj la oficiro falis en malamikan embuskon kaj estis kaptita de la hunoj post akra batalo.

 

    Krom terkulturado, la garnizonantoj faris ankaǔ fiŝkaptadon, paŝtadon, konstruadon de tranĉeoj, arbohakdon kaj kolektadon de lupa fekaĵo. Hodiaǔ tie ankoraǔ videblas kelke da fosiliaj arbobranĉoj.

 

    En la ĉiutaga vivo helpis lote elektitaj edzinoj de iuj terkulturantoj-garnizonantoj. Ili preparis manĝaĵojn por la garnizonantoj, flikis kaj lavis iliajn vestojn. En iuj ruiniĝintaj alarm-turoj ĉinaj arkeologoj trovis ne nur terliton kaj stovon, sed ankaǔ virinajn kapornamaĵojn kaj infanajn ludilojn.

 

    Sur ligna slipo elterigita en fortikaĵo legiĝas teksto pri takso de oficiro pri soldatoj: "Je la 6-a de la kvara monato laǔ la ĉina lunkalendaro tifo atakis Meng Qing soldaton de la unua alarm-turo." Fakuloj opiniis, ke tio estis eble registro pri laboro de la soldatoj. Alia slipo tekstas pri nombro de postiljonaj ĉevaloj. La ok inversigitaj literoj T markas ok postiljonajn ĉevalojn.

 

    La garnizonado en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero garantiis sekurecon de la Silka Vojo kaj ankaǔ akcelis la prosperon de la tiea ekonomio.

 

    Elterigitaj freskoj

 

    Nordoriente de Jiayuguan-pasejo kuŝas pli ol 1400 tomboj, konstruitaj inter 220--420, kun buntaj kaj enhavoriĉaj freskoj en tombaj ĉambroj, kiuj spegulas la socian vivon de la loĝantoj en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero en la antikveco. Ili temas pri terkulturado, ĉasado, paŝtado, kuirado, festeno, vinfarado, tualetado, vojaĝo ktp. Tie estas pluraj freskoj pri kulturado de morusarboj kaj bredado de silkraǔpoj. En la freskoj virinoj plukas morusfoliojn, knaboj forpelas birdojn por protekti la morusarbojn, amikoj ludas muzikilojn kaj dancas en morusarbaro. Sur suda muro de grandioza tombo estas freskoj pri silkraǔpaj kokonoj, silko kaj silkaĵoj. Krome, estis elterigitaj ankaǔ silkaĵoj kun diversformaj bildoj, pasamentoj, mamzonoj, jup-zonoj kaj ruĝaj atlasaj ŝuoj. Analizinte tion, ĉinaj arkeologoj konkludis, ke en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero oni komercis entrepreni bredadon de silkraǔpoj almenaǔ en la 3-5-a jc, kiam ĉina silko senĉese transportiĝis okcidenten. Antaǔ la unua jarcento europanojn, kiuj neniam vidis silkan produktadon, tiklis interesaj rakontoj pri silka produktado. Iuj diris: "Silko kreskas sur arboj. Oni prenas ĝin de sur la arboj, trempas ĝin en akvo, antaǔ ol fari silkaĵon." Aliaj diris, ke la silkraǔpoj similas al araneoj, kiuj ŝpinas reton sub arboj. Araneoj havas ok krurojn, kaj ankaǔ la silkraǔpoj tiom da kruroj. Estis ankaǔ aserto, ke silko kreskas el la tero... Poste europanoj veturis al Ĉinio kaj de ĝi transportis silkon al Europo. Eble ĝuste tio akcelis la disvolviĝon de la silka produktado en la regiono. Tamen pro klimata ŝanĝiĝo la tiea silkraǔpa produktado ne daǔris plue.

 

    En la vilaĝo Huangcaoying sub Jiayuguan-distrikto ni vidis tri maljunajn morusarbojn. Vilaĝanoj diris: "Ĉe ni restas nur tiuj tri maljunaj arboj. Ili vivis jam plurajn jarcentojn. Ni ne estas certaj, en kiu dinastio ili estis plantitaj. Junie kaj julie ili donas abundajn fruktojn..."

 

    Antaǔe la vilaĝo estis garnizonejo kaj multaj vilaĝanoj estas posteuloj de la terkulturantoj-garnizonantoj.

 

Redaktoro: Ĉen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+