El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Novtipa Urbanizo>

Vojaĝo en Tianshui

| 2014-07-14
Bookmark and Share

de BING CHUAN

 

 

    La Silka Vojo ne estis absolute fiksita. Ĝi ŝanĝiĝis plurfoje en kelkaj partoj pro diversaj kaŭzoj, kiaj sezona alterno kaj milita tumulto. Inter Xi'an kaj Lanzhou iam estis 3 linioj, unu el kiuj trapasis Baoji, mezgrandan industrian urbon de Shaanxi, kaj Tianshui. De la 1-a ĝis la 12-a jarcento ĝi estis la plej mallonga vojo inter la provincoj Shaanxi kaj Gansu. Siatempe la eminenta bonzo Xuanzang de Tang-dinastio prenis tiun ĉi linion por pilgrimi al Hindio. Ĉi-foje ankaŭ mi vojaĝis lau tiu vojo.

 

    Fervojo, ŝoseo kaj moderna aŭtovojo

 

    Ĉe la limo inter la provincoj Shaanxi kaj Gansu kuŝas Longshan-monto. Pro tio la loko estas dividita en la partojn Longxi (okcidente de Longshan-monto), Longdong (oriente de ghi), Longzhong (meze de ĝi) kaj Longnan (sude de ĝi). forlasinte Baoji, nia trajno suriris Longxi-altebenaĵon. La monotona flavo de la altebenaĵo impresis min per grava histora ŝanĝiĝo. Ĉe la montopiedo la zigzaga Flava Rivero fluas orienten. Sur la montodeklivoj teras-kampoj etendiĝis de la montopiedo al la montosupro. Sur la kampoj kreskis maizo.

 

    En la vagonaro oni konigis al mi pri la vojo kaj la urbo Tianshui. Ili diris al mi, ke Tianshui situas inter la Leŭsa Altebenaĵo en Longzhong kaj la montregiono en Longnan. Tie ondas montoj kaj abundas riveroj. Longshan-monto estas tre malfacile transirebla. Antikvuloj diris, ke la montovojoj estas zigzagaj kaj oni bezonas 7 tagojn por transiri la monton.

 

    Pro kompleksa topografio voj-konstruado estas ekstreme malfacila. Jam en la 40-aj jaroj en Tianshui funkciis fervojo 52 km longa kaj ŝoseo malbonkvalita. Tiam en multaj gubernioj ne estis aŭtovojoj kaj oni devis uzi flosojn por transiri riveron. La malfacila trafiko multe ĝenis Tianshui-anojn dum jarmiloj. Tiam oni bezonis dekojn da tagoj por vojaĝi de Xi'an al Tianshui.

 

    La trajno malrapide rampis sur Longshan-monto. La pasaĝeroj ĝoje babilis aŭ dormis sur lito. Ili ne povis imagi al si la suferojn elportitajn de la vojaĝantoj en la pasinteco. Nur la multaj trapasitaj tuneloj serpentumaj kaj ĉeval-hufaj rememorigis pri malfaciloj de voj-konstruado en profundaj montoj. Post 8 horoj nia trajno finis la vojon, kiun la antikvuloj devis iri dekojn da tago. Ĝi atingis la Tianshui-an Stacidomon ĉe vespera krepusko kaj mi maltrankviliĝis pri tio, kiamaniere iri al la urboparto, kiu distancas de la stacio je pli ol 20 km. Post momento mi trovis nenecesa mian maltrankvilon: La aŭto portis min sur moderna aŭtovojo kaj post 20 minutoj mi jam sidis en hotelo de la urbo.

 

    Legendo pri Tianshui

 

    Tianshui kun longa historio estas fama industria urbo de la provinco Gansu. Restante en ĝi, mi informiĝis pri la deveno de ĝia nomo.

 

    En la ĉina lingvo Tianshui signifas "ĉielan akvon". Legendo diras, ke iutage en la unua jarcento a.K. sude de la nuna Tianshui subite ekbrilis ruĝa lumo sur la tero, kiun sekvis fulmo- tondroj kaj tertremoj. La tero fendiĝis kaj akvo el la ĉielo verŝiĝis en la fendon kaj formiĝis lago. Ĉar la akvo estis pura kaj dolĉa, oni do diris, ke ĝi estas ligita kun tiu de la ĉielo kaj donis al ĝi la nomon Chiela Akvo. Poste, oni nomas Tianshui (ĉiela akvo) la urbon konstruitan ĉe la lago. Sciencistoj analizis, ke la lago formiĝis de tertremo kaj la akvo en ĝi venis el fontoj.

 

    Kvankam la lago sekiĝis antaŭ tre longe, tamen en Tianshui ankoraŭ videblas multaj fontoj kun bonkvalita akvo. Oni diris, ke pro longatempa trinkado de tia akvo Tianshui-anoj havas haŭton tre delikatan. Tie estas ankaŭ multaj termofontoj, kies akvo estas utila por kuraci kronikajn malsanojn kaj dermatozon. Banado en termofonto estas bona ripozo por Tianshui-anoj. Dum mia restado en la urbo oni plurfoje proponis, ke mi banu min en termofonto, tamen pro hasteco mi ne havis tempon por la ĝuo.

 

    Rakonto pri silka poshtuko

 

    La Silka Vojo naskiĝis kaj disvolviĝis pro silkaĵa komercado, tial ĉio, kio koncernas silkaĵojn, multe interesis min. En Tianshui oni rakontis al mi pri silka poŝtuko.

 

    La rakonto temas pri bela kaj kortuŝa amafero: En la 4-a jarcento en Tianshui vivis paro da junaj geedzoj. Ili estis Su Hui kaj ŝia edzo Dou Tao, honesta ŝtatoficisto, kiu tamen estis kalumniita de insidemulo kaj ekzilita aliloken por fari pezan servutadon. La 23-jara Su Hui devis vivteni sin per brodado. Pasis kelkaj jaroj kaj ŝi neniun informon ricevis de sia edzo. Ŝi ege sopiris al li kaj verkis poemon por esprimi sian malĝojon. Ŝi faris brodaĵon kun la versoj sur silka poŝtuko. Tamen neniu komprenis la poemon, ĉar ĝi estis palindromo el 112 ideogramoj.

 

    Dank' al la klopodado de Su Hui, fine estis reĝustigita la verdikto pro Duo Tao. Li denove ŝtatoficistiĝis. Memore al la bonkora kaj kuraĝa Su Hui, oni konstruis altan arkaĵon.

 

    Mi iris tien por rigardi la arkaĵon, sed, bedaŭrinde, kun tempopaso la arkaĵo jam ne videblas kaj mi vidis nur kelkajn rompitajn steleojn pri ĝi.

 

    Ĝojindas por mi, ke la kortuŝa rakonto jam gravuriĝis en la memoro de la popolo.

 

    Ceramikaj figuroj de homo kaj kamelo

 

    La Silka Vojo multe faciligis la kulturan interŝanĝon inter Oriento kaj Okcidento. En 1965, en Qin'an-gubernio, Tianshui, oni elterigis aron da trikoloraj ceramikaj figuroj de homo kaj kamelo. Ili estas la plej belformaj kaj plej grandnombraj historiaj objektoj de Tang-dinastio elterigitaj ĝis nun en Gansu-provinco. Inter la ceramikaj figuroj ne mankas tiuj de ĉinaj nacimalplimultanoj kaj okcidentaziaj komercistoj, kameloj kaj ĉevaloj.

 

    En la Provinca Muzeo de Gansu kaj Gubernia Muzeo de Qin'an mi vidis tiajn figurojn. Iu el ili bildigas homon altan 78.8 cm kaj tirantan kamelon 94 cm. La tiranto estas tre eleganta, kun nigra ĉapo sur la kapo, botoj sur la piedoj kaj flav-verda robo kun neĝblanka kolumo turnita eksteren. Li, kun grandaj okuloj en profundaj orbitoj, alta nazo, larĝaj nazloboj, nigraj-flavaj haroj kaj barbo, aspektas kiel tipa okcident-azia komercisto. Apud li staras kamelo henanta kun alte levita kolo. Krome, en la gubernia muzeo estas ankaŭ ceramikaj figuroj de okcident-azianoj tirantaj ĉevalon aŭ rajdantaj sur ĝi, trikoloraj ceramikaj figuroj de kamelo, persaj moneroj kaj aliaj historiaj objektoj rilataj al la okcident-azia kulturo. Ili montras la amikan kontakton inter la popoloj ĉina kaj okcident-azia en la antikveco.

 

    La elterigitaj hisoriaj objektoj montras ankaŭ, ke preskaŭ samtempe kun la naskiĝo de la kameltirantaj homfiguroj enkondukiĝis en Tianshui okcident-aziaj muzikiloj, kiaj konghou-o, bivo kaj fluto, kaj belaj muzikaĵoj de Qiuci, Yutian kaj Shule. Tie furoris ankaŭ okcident-aziaj dancoj ne nur inter aristokratoj, sed ankaŭ inter popolanoj.

 

    Komercado sur la Silka Vojo multe prosperigis la ekonomion de Tianshui. Tie vendiĝis produktaĵoj de okcidenta Azio kaj kreskis ĝiaj fruktarboj. Kompreneble, ankaŭ produtaĵoj de Tianshui, kiaj lakaĵoj, silkaj tapiŝoj kaj drogherboj, eksportiĝis al okcident-aziaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+