El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Novtipa Urbanizo>

La grava urbo Lanzhou

| 2014-07-14
Bookmark and Share

de BING CHUAN

 

 

    Forlasinte Tianshui, mi daŭrigis mian vojaĝon nordokcidenten. Mi veturis 350 km kaj atingis Lanzhou, ĉefurbon de Gansu-provinco.

 

    En la antikveco Lanzhou nomiĝis Jincheng. Ĝi estis grava loko sur la Silka Vojo. La fama antikva Jincheng-pramejo situis proksime de Lanzhou. Favorate de la pramejo, Lanzhou fariĝis grava staplejo de komercaĵoj en nordokcidenta Ĉinio antaŭ 2000 jaroj. Okcident-aziaj nacimalplimultanoj tie ŝanĝis siajn ĉevalojn kontraŭ teo kaj aliaj vivbezonaĵoj. Eĉ en la 19-a jc tie ankoraŭ prosperis komercado per teo. Grandkvanta teo de la loko vendiĝis en Xinjiang, Tibeto kaj Interna Mongolio.

 

    Tamen pro geografia situo Lanzhou ĉiam ligiĝis kun dezerteco kaj izoliteco en la homa imago. Eĉ antaŭ la ĉi-foja vizito mi ne sciis, kiom prosperas Lanzhou. Atinginte ĝin, mi ekkonis ĝian pozicion en la fervoja kaj ŝosea retoj kaj ĝian novan fizionomion de grava industria urbo en nordokcidenta Ĉinio.

 

    Nova fizionomio de la antikva urbo

 

    Lanzhou, ĉirkaŭita de montoj, sidas en longa valo kaj ĝin trafluas la Flava Rivero. Ĝiaj ĉefaj stratoj estas larĝaj. Ambaŭflanke de la stratoj aromas florbedoj, kies balustradoj surhavas ferajn kamelojn, elefantojn, ĉevalojn k.a.

 

    Surstrate de Lanzhou mi vidis multe da altaj domoj starantaj unu apud alia. La bele dekoraciitaj magazenoj forte impresis per vigleco de tiu urbo en la okcidenta parto de Ĉinio. Ambaŭflanke de la stratoj estas novaj loĝdomoj. Ili distingiĝas per tio, ke ili plejparte estas tegitaj per kaheloj. La alia pejzaĝo de la urbo estas strat-telefonbudoj bele ornamitaj. En ĝi estas tre facila komunikado, ĉu kun aliaj lokoj de Ĉinio, ĉu kun aliaj landoj.

 

    En Lanzhou kreskas multe da arboj ombroriĉaj kaj prosperas soforoj, emblemo de la urbo. Lokanoj diris al mi, ke antaŭe la tieaj montoj estis kalvaj. En la pasintaj 30 jaroj la tieaj loĝantoj arbarizis 800 hektarojn da kalvaj montoj, kulturis 80 hektarojn da gazonoj kaj verdigis pli ol 300 km da stratoj. Vespere oni senĝene pasumas en promenejoj aŭ ludas ŝakon en ĝardenoj.

 

    Bonodoraj melonoj kaj aliaj fruktoj

 

    Aŭtune ĉie en Lanzhou bonodoras melonoj kaj aliaj fruktoj. Preskaŭ sur ĉiu strato vidiĝas provizoraj budoj de vinberoj, pomoj, piroj, granatoj, melonoj k.a.

 

    Iutage, post vespermanĝo mi kaj mia amiko promenis surstrate kaj haltis antaŭ budo de fruktoj. Sub la brilaj gaslampoj vidiĝis multe da melon-tranĉaĵoj. Mia amiko diris al mi, ke en Lanzhou antaŭ ol aĉeti melonon, estas permesate gustumi ĝin kaj tiuj melonaj pecoj estas por gustumado far klientoj. Mi do sidiĝis por gustumi. la melono estis tre dolĉa kaj la vendanto ege afabla. Pro tio mi ne povis ne aĉeti. Momenton poste, mi ekbabilis kun li, manĝante melonon. De li mi informiĝis multe pri Lanzhou-aj melonoj kaj aliaj fruktoj.

 

    Lanzhou situas malproksime de maro. Tie regas musona kontinenta klimato. La jara pluvokvanto estas malgranda kaj sunbrilaj tagoj multaj. La temperatura diferenco inter tago kaj nokto estas granda. Ĉio ĉi tio tre utilas al la sukera akumuliĝo en melonoj kaj aliaj fruktoj. Kaj plie, la tieaj kamparanoj estas spertaj en kultivado. Sekve, la melonoj kaj aliaj fruktoj de Lanzhou famiĝas en- kaj eksterlande. Ĉiujare, de frua somero oni vendas abrikotojn, prunojn kaj akvomelonojn. En septembro vendiĝas pomoj, piroj, vinberoj, granatoj, jujuboj, Lanzhou-aj melonoj kaj aliaj. En Lanzhou estas pli ol 20 specioj da piroj. Eĉ en frosta vintro tie vendiĝas diversaj fruktoj.

 

    Kial Lanzhou abundas je fruktoj? Tio havas ian rilaton kun la Silka Vojo. Vinberoj, granatoj kaj akvomelonoj enkondukiĝis en Lanzhou per la vojo el la Centra Azio kaj Okcidenta Azio. Ne nur en la antikveco, sed ankaŭ en la nuna tempo en Lanzhou troviĝas novaj specioj de fruktoj enkonduktiaj de eksterlande kaj fruktarboj kulturitaj per alilandaj metodoj. Oni diris, ke la Lanzhou-a melono ja devenis de Usono. En 1944, kiam la usona vicprezidanto Wallace vizitis Ĉinion, li postlasis en Lanzhou semojn de dolĉa melono. Poste dolĉaj melonoj enradikiĝis en Lanzhou kaj transformiĝis en novan specion, t.e., Lanzhou-an melonon.

 

    Nova industria urbo

 

    Lanzhou havas historion de pli ol 2000 jaroj, tamen ĝi estas nur pli-ol-40-jara, kiel nova industria urbo.

 

    Petrol-kemia industrio en Lanzhou estas plej forta. La Lanzhou-a rafinejo, Lanzhou-a Kemiindustria Kompanio kaj aliaj grandaj entreprenoj troviĝas en Xigu-distrikto de la urbo. Tial Xigu fariĝis industria distrikto de la urbo.

 

    Xigu-distrikto distancas de la urbocentro je 25 km. Sur la larĝaj stratoj cirkulas multaj veturiloj, kies granda parto estas kamionoj. Mi vizitis la Lanzhou-an Rafinejon. Tie mi vidis diversajn tubojn, per kiuj interkomunikiĝas ĉiuj laborejoj kaj rafin-turoj. Tie gigantaj cisternoj staras en bona ordo. Inter la turoj kaj cisternoj estas gazonoj kaj florbedoj.

 

    La Lanzhou-a Rafinejo estas la plej frua nafto-prilaborejo de Ĉinio. En 1958, kiam ĝi komencis produktadon, ĝi estis simpla entrepreno pri rafinado, sed nu ĝi estas sinteza entrepreno pri kemiindustrio, mekanikaj instrumentoj, premujoj, projektado kaj muntado. Ĝia jara prilabor-povo estas 5 milionoj da tunoj da nafto. Ĝi estas la plej granda rafinejo en okcidenta Ĉinio.

 

    La Lanzhou-a Kemi-industria Kompanio, proksime de la Lanzhou-a Rafinejo, estas granda entrepreno konstruita en la 50-aj jaroj. Komence ĝi enkondukis el Sovetunio ekipaĵojn por kemisterka kaj kaŭĉuka fabrikoj kaj poste havis ekipaĵojn por butadiena stirena kaŭĉuko kaj pro tio Ĉinio ekhavis sian propran sintezan kaŭĉukon. Post tio ĝi starigis novajn instalaĵojn kaj efektivigis transiron de gren-olea kemi-industrio al la petrola. Surbaze de tio, post la 80-aj jaroj ĝi starigis nafto-distilan instalaĵon por pli ol 600000 tunoj da nafto en la jaro kaj etilenan instalaĵon de la internacia nivelo de la 80-aj jaroj. Dank' al tio, ĝia jara produktopovo de etileno atingis 80000 tunojn.

 

    La supre menciitaj 2 grandaj entreprenoj kaj iliaj najbaraj fabrikoj grandaj kaj malgranda vidigas la brilan perspektivon kaj latentajn fortajn de industrio en la okcidenta parto de Ĉinio.

 

    Por plibeligi Lanzhou

 

    Moderna industrio disvolvis Lanzhou kaj samtempe kaŭzis al ĝi seriozan polucion.

 

    En 1977 la polucio en la centro de Lanzhou fariĝis tre serioza kaj lanzhou-anoj do metis mediprotekton en la tagordon.

 

    S-ro Yu Xionghou, estro de la urba mediprotekta buroo, konigis min pri la kaŭzoj de la plucio. "Ambaŭflanke de la urbo estas montoj, kaj Lanzhou estas tipa ruband-forma urbo. Limigite de la topografio, la tiea malpura aero tre malfacile disfluas, kaj plie, pluvokvanto estas malgranda, vaporiĝa kvanto granda kaj la loĝantaro kreskas rapide. Precipe en vintro karbobruligo pligravigas la polucion."

 

    Kontraŭ tio la magistrato alprenis serion da rimedoj, kiaj trans formado de fornoj por la popola vivo kaj industrio, kolektiva hajtado, malfunkciigo kaj translokado de grave poluantaj fabrikoj kaj sinteza traktado de ellasitaj substancoj de iuj grandaj entreprenoj. Tiuj rimedoj donis bonan efikon. En la lastaj dek jaroj la industria produktovaloro de la urbo kreskis jaro post jaro kaj la loka ekonomio disvolviĝis kontinue, dum la media kvalito ne malboniĝis kaj la akva kvalito de la parto de la Flava Rivero en Lanzhou atingis la normojn difinitajn de la ŝtato.

 

    S-ro Yu diris al mi ankaŭ, ke por akceli pliboniĝon de la urba medio kaj sinteze trakti la median polucion oni efektivigas nun la "Ĉiel-bluigan planon" kun arbarizado kaj livero de gaso, sunenergio kaj karboj kiel la ĉefa enhavo. Por tio la urbo investis 1.45 miliardojn da juanoj al gas-tuba sistemo, unuigita hejtado k.a.

 

    Samtempe kun tio, ankaŭ la grandaj entreprenoj rapidigas siajn paŝojn por plibonigo de la medio. Proksime de la Lanzhou-a Rafinejo estas bela surakva parko kun naĝejo de 10000 kvadrataj metroj kaj artefarita lago de 35000 kvadrataj metroj. Sur la lago remas boatoj Kioskoj, pavilonoj, koridoroj kaj pagodoj dissemiĝas en la arbaro, floroj aromas en la tuta parko. Sed sciu, ke la klara akvo de la lago estas traktita akvo ellasita de la Lanzhou-a Rafinejo.

 

    Dank' al pliboniĝo de la medio, sovaĝaj anseroj kaj aliaj birdoj, ne viditaj de multaj jaroj en la urbo, reflugis al la Flava Rivero. Tie vidiĝis ankaŭ mevoj, viditaj neniam antaŭe sur la rivero. Kvankam oni ankoraŭ devas fari multon por la media protektado, tamen en Lanzhou la media polucio estas fundamente bremsita. Lanzhou fariĝos pli bela kaj pli pura urbo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+