El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

Ĉe Sayram-lago

| 2014-07-11
Bookmark and Share

de SUN AIJUN

 


Kazahha paŝtisto

 

    Laŭ la norda branĉo de la Silka Vojo norde de Tianshan-montaro ŝoseo etendiĝis de Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, al la doganejo Korgas najbare al Kazahhstano. Ĉe la fino de la ŝoseo kuŝas Sayram-lago, kies bordoj estas de antikve paŝtejo, kaj trapasejo por surkamelaj karavanoj vojaĝontaj al la valo de Ili-rivero.

 

    Legendo pri Sayram-lago

 

    Mi atingis Sayram-lagon en tagmezo. Tiam la suno brilis kaj la koloro de la lago senĉese ŝanĝiĝis. La ĉielo kaj la lago kunfandiĝis sur la horizonto. La zefiro de sur la vasta lago milde karesis min, ke mi sentis min kvazaŭ sur maro.

 

    Sayram-lago, kun alto de 2073 m super la marnivelo, longo de 30 km, larĝo de 20 km kaj profundo de 90 m, estas altmonta lago plej granda kaj alta en Xinjiang. Ĝi naskiĝis pro sinkado de terkrusto dum formiĝo de Himalajo antaŭ 70 milionoj da jaroj. Pri ĝia naskiĝo cirkulas bela legendo inter la lokanoj.

 

    Antaŭ tre tre longe tie sterniĝis fekunda stepo. Sur ĝi paŝtis bonkora kaj laborema knabino Qietan kun honesta kaj forta junulo Sidek. Ili enamiĝis unu al la alia. Sed la tirano sur la stepo intencis fari Qietan sia kromedzino. Rifuzinte tion, ŝi forkuris, persekutate de gardistoj de la tirano. Ŝi trovis profundan lagon kaj ensaltis en ĝin. Informiĝinte pri tio. Sidek hastis al la lago, mortigis la gardistojn kaj sin ĵetis en la lagon, vokante la nomon de sia amatino. Tuj la lago ekondegis kaj dronigis la tiranon kaj lian palacon, kaj la vasta stepo fariĝis akvovastaĵo. La legendo montras prikantadon kaj benon de la popolo sur la stepo al la amo.

 

    Mi staris antaŭ la lago kaj ege sentis la brulon de la suno. Sed momenton poste, grandegaj nigraj nuboj elpuŝiĝis el la montpasejo okcidenta kaj rapide kovris la ĉielon. Tra inter nuboj sunradioj tralikiĝis kiel lumaj kolonoj. Ekpluvetis kaj en palpebruma daŭro aperis ĉielarko kun unu ekstremo en montvalo kaj la alia-- sur la lago. Min kortuŝis tio, ke mi ĝuis la ĉarmon de la naturo.

 

    Kazahha familio ĉe Sayram-lago

 

    La stepo belis en matena suno. Ĉe Sayram-lago staris blanka tendo el felto. Apud ĝi knabo ludis kun hundo. La mastrino preparis manĝaĵojn ĉe la kuirforno. Mi ekbabilis kun ŝi, sed pro lingvobaro ŝi ne komprenis min.

 

    Puriginte ŝafaĵon en granda kuvo, ŝi metis ĝin en feran kaldronon, ŝi metis ĝin en feran kaldronon. Post tio ŝi, gestante, invitis min trinki teon kun lakto en la tendo. Kiam mi sidiĝis, eniris pli-ol-40-jara viro. Li salutis min han-lingve. Li nomiĝis Tursbek Habayi. Mi informiĝis de li, ke tiu tendo apartenas al la patro, kaj la virino, kiu preparas manĝaĵojn, estas lia edzino. Tiun tagon, ili devis transloki la tendon, kaj ili buĉis ŝafon por festi tion.

 

    Liaj pli-ol-60-jaraj gepatroj paŝtadas dum la tuta vivo. Ĉiun junion ili venas en tiun paŝtejon por grasigi siajn brutojn kaj translĝiĝas en alian paŝtejon antaŭ la fino de septembro. En la pasinta jaro la maljunaj geedzoj brdis 500 ŝafojn, 70 ĉevalojn, 10 bovojn kaj 3 kamelojn. Ilia neta enspezo en la jaro superis 20000 juanojn (pli ol 3200 usonaj dolaroj).

 

    De 1991 la tieaj paŝtistoj laŭkontrakte paŝtas brutojn. Dank'al ilia zorgema bredado, multe reduktiĝis la mortokvanto de brutoj. Nun, la loka registaro konstruigis por paŝtistoj domojn inter montoj sude de Sayram-lago. Vintre oni bredas brutojn en stalo kaj somere ankaŭ sin okupas pri terkulturado. La paŝtistoj vivas pli bone jaron post jaro. "Ke ni havas tiom da mono, ni eĉ ne kuraĝis imagi tion antaŭ 5 jaroj," diris Habayi kun rideto.

 

    La maljuna Habayi revenis rajdante sur ĉevalo. Li ekzamene rigardis siajn ĉevalojn unu post alia kaj lia edzino melkis ĉevalinojn. Ili havas 5 filojn, el kiuj 4 jam edziĝis kaj paŝtas borde de la lago. Tiun tagon, ĉiuj filoj kaj bofilinoj de Habayi helpis lin en malkonstruado de la tendo, ŝarĝado de ĉaro kaj kondukado de brutoj. Antaŭ la translokiĝo de brutoj. Ankaŭ la translokiĝo la tuta familio el dekkelkaj anoj kune manĝis kuiritan ŝafaĵon kaj trinkis kumison. La maljuna Habayi gaje ludis muzikilon kaj liaj 4 filoj kantis kazahhan popolkanton.

 

    Ĉe Sayram-lago vivas pli ol 300 paŝtistaj familioj, kia tiu de la maljuna Habayi. Ĉiusomere ili starigas tendojn sur la stepo, paŝtas kaj ĝuas ĝojplenan vivon.

 

    En Guozi-valo

 

    "Oni ne povas apreci la ĉarmon de Tianshan-montaro, se ne en Guozi-valo," ofte diras Xinjiang-anoj.

 

    Guozi-valo sin kaŝas en Taleqi-monto sude de Sayram-lago. Ĝi, kun longo de pli ol 70 km, direktas sin de norde suden. Antaŭe troviĝis neniu vojo en ĝi. Ĉie en la loko prosperis piceoj, betuloj, sovaĝaj fruktarboj, kaj tie vivis aproj, ursoj kaj leopardoj. Laŭdire, en la 12-a jc. oni konstruis tie sufiĉe larĝan vojon por transporti armean provianton. Kaj poste ĝi fariĝis la plej mallonga vojo de Tianshan-montaro okcidenten.

 

    Kiam ni venis al Guozi-valo, la vojo estis en riparado kaj oni faris eksplodon en ĝi. Por sekureco la veturiloj estis permesataj trapasi ĝin nur nokte. Sub la preteksto, ke mi intervjuos pri la konstruado, ni eniris en la valon en kamiono.

 

    La kamiono iris tre malrapide sur la vojo tre malglata. De la ŝoforo mi informiĝis, ke la vojo estas pli malfacile irebla en somero pro inundo, kaj oftas trafika akcidento. Aprile de 1996, la regiona registaro decidis konstrui tiun vojon en la unuaklasan en 2 jaroj.

 

    Ĉie en Guozi-valo prosperas piceoj, unu el la plej valoraj arbospecioj en Tianŝan-montaro. Laŭdire, la plej aĝa el la piceoj estas 300-400-jara, kun diametro de pli ol unu m kaj alto de pli ol 40 m. En la arbaroj kaj ĉe la riveretoj sporade kuŝas paŝtistaj tendoj.

 

    Bedaŭrinde ni ne havis la panoraman vidon de Guozi-valo, ĉar la kamiono ne povis plu veturi antaŭen en la meza parto de la valo. Antaŭe mi informiĝis el legado, ke en la antaŭa parto la monto prezentas pejzaĝojn de 4 sezonoj. Sur la montpinto kovrita de neĝo regas frosta vintro; sur la talio de la monto pompas arbaroj; sur la malsupra montodeklivo disvolviĝas floroj kiel en somero; kaj sur la fundo de la valo pulsas pritempo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+