de SUN AIJUN
Ĉarma paŝtejo ĉe Tianshan-montaro |
La montaro Tianshan imponas meze de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Region, kiu areas 1.6 milionojn da kvadrataj km. Ĝi dividas la regionon en 2 partojn--la sudan kaj nordan, ĉe la montaro ĉarmas vastaj paŝtejoj. Dank'al ili Xinjiang fariĝis loko kun bruto-bredado plej prospera en Ĉinio. Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang, estis bona paŝtejo en la floranta periodo de la Silka Vojo en Tang-dinastio. Nun ujguroj kaj aliaj nacimalplimultoj tie vivas ankoraŭ ĉefe de brutobredado.
La ĉiela lago
100 km oriente de Urumĉio staras la glacia monto Bogda, la plej alta en la orienta parto de Tianshan-montaro. La fama Ĉiela Lago sin kaŝas en valo inter tiuj montoj.
Antikve, glaciriveroj kaj kotŝtonaj fluoj baris rivervojon sur alta monto kaj formis la nomitan lagon, kies akvo venas el Bogda. La lago profundas meznombre je 40 m kaj areas 2.8 kvadratajn km. Legendo diras, ke la Ĉiela Lago estas kvieta sanktejo--Regno de la Diino Xiwangmu. Antaŭ 1700 jaroj iu bela reĝo el regno en la centra Ĉinio vojaĝis tien kaj la Diino regalis lin ĉe la Ĉiela Lago per riĉa bankedo kun agrabla muziko,. La reĝo donacis al ŝi delikatajn silkaĵojn kaj multajn aliajn produktaĵojn de sia regno. Kaj la Diino reciprokis lian afablecon per neĝlotuso el Tianŝan-montaro kaj lokaj valoraĵoj. Ŝi ankaŭ invitis lin viziti famajn vidindejojn de sia regno. De pli ol 1000 jaroj oni rakontas pri la Ĉiela Lago ĉiam lige kun la Diino Xiwangmu, eĉ priskribas la Ĉielan Lagon kiel ŝian arĝentan spegulon.
Lastasomere mi ĝuis apartan agrablecon ĉe la Ĉiela Lago, kun freŝa aero kaj milda vento. Malproksime de la lago staras la monto Bogda, kovrita de neĝo. Sur la lago sin movis kelkaj plezurboatoj. Laŭdire, la pejzaĝoj de la lago varias en la 4 sezonoj. La vojaĝantoj en Xinjiang, ĉu turistoj ĉu komercistoj, certe vizitos la lagon. Probable, ĝuste ĝia ĉarmo altiris komercistojn vojaĝantajn laŭ la Silka Vojo antaŭ 1000 jaroj.
Venis kazahha paŝtisto tiranta sian blankan ĉevalon kirasitan. Li demandis min, ĉu mi volas ricevi fotadon, rajdante sur lia ĉevalo. Li sin proponis akompani min por fari promenadon sur ĉevalo en profundo de montoj. Mi scias, ke tieaj pejzaĝĝoj estas eksterordinaraj kaj en aŭtuno tie floras neĝlotusoj, kiuj portas ankaŭ alian nomon "rozo sur alta monto". Ili simbolas firmecon, ĉar ili floras sur glacia kaj neĝkovrita monto. Sed informiĝinte, ke por la promenado necesas 3-4 tagoj kaj sufiĉe da vestoj kontraŭ malvarmo, mi fordankis lian proponon. Ĉe la adiaŭo, mi aĉetis de li kelkajn sekajn neĝlotusojn.
Sur paŝtejo
Ĉirkaŭ la Ĉiela Lago etendiĝas verda paŝtejo. La tieaj kazahhaj paŝtistoj ellernis lukri de turistoj, tamen kutimas ankoraŭ fari paŝtadon kiel siaj prapatroj. Sur la montdeklivo ĉe la lago ofte vidiĝas aroj da ĉevaloj kaj ŝafoj paŝtataj.
En Xinjiang montoj kaj basenoj najbaras. Malproksime de maroj, Xinjiang kuŝas en la sino de Eŭrazio. Pro tio ĝi abundas je vento kaj neĝo en frosta vintro kaj al ĝi mankas pluvo en varma somero. Dank' al tiaj topagrafio kaj klimato, ĝiaj naturaj stepoj estas ne nur vastaj, sed ankaŭ multspecaj. Nun en Xinjiang estas stepoj de 57 milionoj da hektaroj, el kiuj 48 milionoj da hektaroj estas utiligataj, kaj ili konsistigas 20.4% de tiuj utiligataj en Ĉinio kaj okupas la 2-an lokon en la lando nur post la Interna Mongolio.
Historie, la brutobredado de Xinjiang dependis de la naturo. Paŝtistoj vivis nomadisme dum la tuta jaro. Al turistoj blankaj feltaj tendoj sub la lazura ĉielo ŝajnas pentraĵo kaj aroj da ŝafoj sur verda stepo similas al nuboj. Sed paŝtistoj ne havis fiksan loĝejon, nek fruktojn kaj legomojn, nek elektran lampon, por ne paroli pri televidilo. Nun ili faras ankoraŭ paŝtadon, tamen 82000 el la 120000 paŝtistaj familioj de la regiono havas loĝejon fiksan aŭ duonfiksan. Krome, kreskis la procentaĵo de vivaj brutoj reproduktitaj kaj multiĝis la nombro de venditaj brutoj. Dum sinsekvaj 19 jaroj ĝis 1996 la brutobredado prosperis kaj la enspezo de la paŝtistoj multe kreskis.
Brutobreda fakulo diris, ke en Xinjiang vivas landfamaj bonrasaj Ili-ĉevaloj, Xinjiang-aj brunaj bovoj, ĉinaj merinoj kaj Xingjiang-a delikat-lanaj ŝafoj, precipe la lastaj, post pliboniĝo de sia raso en 1937, dum la 60 jaroj ĉiam okupis la unuan lokon en la lando ĉu per sia nombro ĉu per la kvalito de sia lano.
La Nanshan-a Ŝafo-reproduktejo, speciala por esplorado de ŝafoj, situas ĉe la norda piedo de Tianshan-montaro. Laborantoj de la ŝafo-reproduktejo rakontis al mi, ke dum la pasintaj pli ol 40 jaroj ili jam liveris pli ol 31000 bonrasajn reproduktantajn ŝafojn al 14 ĉinaj provincoj kaj regionoj. Nun la ŝaforeproduktejo dungis lokajn paŝtistojn por prizorgi siajn pli ol 8000 ŝafojn. Akompanate de ĝiaj laborantoj, mi rigardis, kiel delikat-lanaj ŝafoj centope sin banis en drog-akvo. En Xinjiang estas 7 tiaj ŝafo-reproduktejoj.
"Floro en Tianshan-montaro"
Menciante la evoluintan brutobredadon de Xinjiang, oni nature pensis pri ĝia tekstila industrio. Antaŭe Xinjiang havis neniun bonan tekstilan en treprenon. En 1952 tie konstruiĝis la unua monderna tekstila entrepreno kaj en la 90-aj jaroj tie estas kompleta tekstila industrio, ampleksanta pres-tinkturon, trikadon, konfekcion k.a, kun 120000 laborantoj kiel unu el la 3 ĉefaj industrioj de la regiono.
Dank'al sia seka klimato kaj longa sunbrilado, Xinjiang taŭgas por kulturado de kotonujoj kaj morusarboj kaj bredado de silkraŭpoj. Xinjiang abundas je ŝafa lano, kies produktokvanto okupas la 2-an lokon en Ĉinio. Ĝia jara produktokvanto de ŝafa lano atingis 50000 tunojn, el kiuj 80% estas bonkvalita delikata lano. Do, ĝia tekstila industrio ĝuas apartajn avantaĝojn.
Lanaĵoj kun marko Tianŝan estas honorita kiel "Floro en Tianŝan-montaro". Ili estas vaste ŝatataj en Ĉinio kaj 60% de ili eksportiĝas al aliaj landoj.
En la norda antaŭurbo de Urumĉio mi vizitis tiun fabrikon. La unua etaĝo de ĝia ĉefa domego servas kiel eksponejo de ĝiaj produktoj. Tie estas mondo de trikitaj vestoj el lano en stilo de Xinjiang aŭ en fremdlandaj stiloj. Ili allogas klientojn, pli grave, per siaj supleco kaj varmokonserveco.
En la unua etaĝo de la flanka domo estas lan-kombejo, kies maŝinoj plejparte estas importitaj el aliaj landoj. En la 4-5-aj etaĝoj estas trikejo, kudrejo kaj gladejo, kie energie laboras pli ol 300 junaj laboristinoj. La fabriko posedas 2800 oficistojn kaj laboristojn, el kiuj 12% estas nacimalplimutanoj.
Iu junulo, kiu iris kaj reiris inter la maŝinoj, altiris mian atenton. Li nomiĝas Ayupu kaj estas ujgura mekanikisto de la fabriko. Li estis sendita iam al Japanio por lerni maŝin-riparadon. Li diris al mi: "Mi lernis mekantikon en altlernejo. Tamen mi devas senĉese lerni por ne esti postiĝinta, ĉar pli kaj pli moderniĝas ekipaĵoj de la fabriko." Li estas posteŭlo de paŝtisto. Liaj prapatroj ne atendis, ke ilia posteŭlo laboras hodiaŭ kiel kvalifikita teknikisto en moderna tekstila entrepreno.
Redaktoro: Xie Ruifeng