El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

Plej okcidentaj pasejoj

| 2014-07-11
Bookmark and Share

de PANG NAIYING

 


Antikva Yumenguan-pasejo

 

    Por prosperiĝo de la Silka Vojo imperiestro Liu Che (140--88 a.K. sur la trono) de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K--25p.K) starigis la prefektujojn Wuwei, Zhangye, Jiuquan kaj Dunhuang en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero. Samtempe, li konstruigis po unu pasejon en la lokoj je 80 km sudokcidente kaj nordokcidente de Dunhuang. Ambaŭ pasejoj, gardataj de grandaj garnizonoj, interligiĝis per la Granda Muro kun alarmturoj. Siatempe ili servis kiel gardantoj de Dunhuang kaj tra ili oni veturis al centra kaj okcidenta Azio kaj Eŭropo.

 

    Yangguan-pasejo en kvieteco

 

    En kvieta vesperkrepusko ni vizitis la lokon, kie majestis Yangguan-pasejo antaŭe. Ĝi jam malaperis kaj eĉ ĝia murbazo estis englutita de la dezerto Taklimkan. La termaso antaŭ ni estis ruino de alarmturo de la pasejo. Ni iris okcidenten kun la celo rigardi la "maron de morto", sed la fora monto baris al ni la vidkampon. Iu paŝtisto diris al ni: "En proksima valo kuŝas fonto, apud kiu estas pli-ol-2000-jaraj tomboj. Kiuj ripozas en ili, oni ne scias. "

 

    La mortintoj en ili, mi pensis, ne estis loĝantoj de urboj fore, sed, probable, garnizonantoj de la pasejo siatempe. Pro kio ili mortis? Ĉu por protekti la akvofonton kontraŭ subfoso far malamikoj? Je 2.5 km sudoriente de la pasejo kuŝas la lageto Wowa el akvo de degelinta neĝo sur Qilian-montaro. Antikvuloj konstruis tie la pasejon ĝuste surbaze de la ideo: Kun la akvofontoj oni povas firme defendi la pasejon kaj sen akvo la malamikoj tute ne povas fari invadadon. Kaj por komercistoj la pasejo estis doganejo kaj ankaŭ ripozejo.

 

    Sen tintado de kamelaj sonoriloj kaj sonorado de signakornoj, ni nur povis imagi tre malproksiman pasintecon, starante sur Gudongtan antaŭ la pasejo. Oni diris, ke tie prosperis bazaro. Foje, hunoj surprize atakis ĝin kaj la loko fariĝis batalejo. Hodiaŭ oni povas trovi tie bronzajn sagpintojn kaj difektitajn spadojn. Tie estas elterigitaj ankaŭ fajenca agatbido, kupra braceleto kaj porkudra fingringo postlasitaj verŝajne de edzinoj de garnizonantoj.

 

    Yumenguan-pasejo

 

    La nomita pasejo situas je 70 km norde de Yangguan-pasejo. Forlasinte la lastan, ni ekiris en la dezerton, sur kiu kreskis neniu herbo kaj super kiu flugis neniu birdo. Ni laŭiris neklaran "linion" jen aperantan, jen malaperantan. Ĝi estas ruino de la Granda Muro inter Yangguan- kaj Yumenguan-pasejoj, konstruita antaŭ 2000 jaroj el sabloŝtonaj kaj fragmitaj tavoloj, ramitaj unu sur alia. Kun tempopaso, efloreskis sabloŝtona tavolo kaj elstariĝis la fragmita. Tie ni vidis ankaŭ ruinon de alarmturo kaj amasojn da fragmitoj uzataj siatempe por bruligi fajron. Ŝajnis al mi, ke la framitaroj fosiliecaj similas al malfermitaj libroj sufiĉe dikaj. Sur nefora duno estas ruino de Yumenguan-pasejo, antikva kvadrata fortikaĵo kun rompitaj muroj, larĝaj fendoj kaj fragmitoj en ramitaj tavoloj. Ĉirkaŭ ĝi etendiĝas alkala tero, sur kiu kreskas fragmitoj kaj estas postlasitaj hufspuroj.

 

    Laŭdire, Yumenguan-pasejo ricevis la nomon pro tio, ke karavanoj el la regno Yutian, Xinjiang, devis trapasi ĝin por vendi jadpecojn en Ĉinio. Antikva turisto-bonzo notis, ke en Yutian fluas la riveroj Blanka Jado, Verda Jado kaj Nigra Jado. Ĉiun aŭtunon, kiam sekiĝas la riveroj, la regnestroj kolektas jadpecojn el la riveroj unue, kaj iliaj popolanoj poste. Antikva poemo tekstas, ke tiam persaj komercistoj aĉetis jadpecojn ĉe la riveroj kaj, trairinte la dezerton en la oriento, ricevis kontrolon de iliaj identigiloj ĉe la pasejo Yumenguan, antaŭ ol ŝanĝi ilin kontraŭ silko de Ĉinio.

 

    Por amikeco kun la landoj de centra kaj okcidenta Azio la ĉina imperiestro Liu Che edzinigis du princinojn al estroj de Wusun-regno. Ambaŭ princinoj, trairinte la pasejon, veturis al la regno. La unua princino, malsana kaj malforta, neniel alkutimiĝis al la tiea nomadismo kaj mortis kvin jarojn poste. La dua princino Xieyou alportis al la regno teknikojn de terkulturado kaj teksado de centra Ĉinio kaj ekspedis palacan virinon Feng Liao, kiu bone konis historion, viziti landojn de centra kaj okcidenta Azio kiel sendito. Kaj tiamaniere Feng Liao fariĝis la unua diplomatino de antikva Ĉinio.

 

    Por rezisti kontraŭ hunoj kaj pliprosperigi la Silkan Vojon. Ban Chao, sendito de la Orienta Han-dinastio (25--220), funkciis kiel diplomato dum 30 jaroj en la supre diritaj landoj. Li rigardis Yumengguan-pasejon kiel simbolon de la patrolando. En 102 li estis 71-jara kaj grave malsaniĝis. Pensante, ke li mortos baldaŭ, li leteris al la kortego: "Mi, kiel subulo, ne aŭdacas havi la deziron reveni al Jiuquan, sed mi volus reveni viva al Yumenguan." Unu monaton post sia reveno, li mortis.

 

    Oni ne scias, kiom da antikvaj ĉinoj oferis sian junecon kaj eĉ vivon por defendi la pasejon kaj la Silka Vojon. Hodiaŭ, la ruinon de la pasejo gardas 16-jara knabo. Li loĝas en malgranda domo je centoj da metroj for de la antikva fortikaĵo, en akompano de kato kaj hundeto, kiu ludas aliloke antaŭtagmeze kaj revenas posttagmeze. En la dezerto ne eblas televidi, kaj la knabo legas multajn novelojn. Li diris al mi, ke lia patro estas gardisto de tiu ruino. Antaŭ kelkaj tagoj li iris al la urbo por aĉeti legomojn kaj dum lia foresto li servis kiel gardanto anstataŭ sia patro.

 

    Adiaŭinte la knabon, ni venis al la ruino de la kastelo destinita por konservi grenon. Ĝi konstruiĝis borde de rivero, kaj ĉe ĝiaj ambaŭflankoj etendiĝis marĉo. La rivero senakviĝis antaŭ longe kaj tie restis pecoj de muroj kun ventotruoj. Supre de muro staris aglo senmove kvazaŭ muldita el bronzo.

 

    Sur la revenvojo ni rimarkis, ke la tiea eroziita tersurfaco tre similas al ruino de antikva vilaĝo kaj tie kuŝas leŭsa dometo sur deklivo, kun duono subtere. Apud ĝi lokiĝas vaka ŝafstalo konstruita el terpecoj. Antaŭ la stalo hundeto salutis nin per svingado de la vosto.

 

    Petrollaboristoj de Yumen

 

    Estas konate, ke Yumen-anoj ekspluatis la plej fruan petrolkampon de Ĉinio.

 

    Ĝi situas sude de la urbo Yumen, najbare de la urbo Jiayuguan. Jam en la 3-a jc, kiam Yumen estis gubernio dependanta de la prefektujo Jiuquan, oni plurfoje faris notojn: "En suda gubernio kuŝas ŝtona monto, el kiu defluas fajrofonto. La fluo sulkas la tersurfacon kaj la akvo, netrinkebla, estas grasa kiel buljono. Ĝi forte eklumas tuj ĉe bruligo kaj la lokanoj nomas ĝin minerala lako..."

 

    Lokanoj ofte elprenis nigran grason por lumigi ĉambron, lubriki ĉaron, mortigi insektaĉojn, kuraci furunkon kaj eĉ defendi la Silkan Vojon. En 578 tuĝjue-oj, kiuj nomadis ĉe Altajo, surprize atakis Jiuquan. Yumen-anoj do bruligis per nigra graso la eskalojn, per kiuj la malamikoj pretis supreniri la ĉirkaŭmuron de la urbo. La malamikoj verŝis akvon sur la fajron por estingi ĝin, sed male, la fajro ekbrulis pli forte kaj, rezulte de tio, la urbo estis savita. Laŭdire, la Yumen-anoj uzis fajron en milito 100 jarojn pli frue ol bizancanoj, kiuj petrole bruligis la urbosieĝan floton de araboj.

 

    Promenante laŭ la rivero, nia akompananto rakontis al ni pri historio de la tiea petrol-ekspluato. Montrante dissemitajn grotojn sur la monto trans la rivero, li diris, ke ili estas ĉ. 100-jara loĝejo de antaŭaj petrolkolektantoj, konstruita de loĝantoj de la proksima Ora Vilaĝo, antaŭa kazerno por garnizonantoj de la Silka Vojo. Poste ĝi ne plu servis kiel kazerno kaj en ĝi enloĝiĝis lokanoj, kiuj vivis de oroserĉado. Fine de la 19-a jc oni fosis kaldron-similajn kavojn ĉe la riverbordoj. Kiam el ili aperis nafto, oni ĝin vendis al komercistoj. En la okuloj de la lokanoj, la nafto estis donacita de dio. Por kulti lin ili konstruis templon ĉe la rivero.

 

    La supre dirita ĉerpado de nafto estis finita post funkcio de la petrol-kampo ekspluatita en 1939. Tiam en Ĉinio iris la milito kontraŭ la japanaj invadantoj kaj petrolo estis urĝe bezonata. Kelkaj geologoj surkamele rajdis tra la dezerto al Qilian-montaro. Nelonge poste, ili fosis tie la unuan oleputon per moderna tekniko. Sub la tero abundegis nafto. Kiam okzais nafto-ŝpruco, la putoboristoj lasis ŝpruci nafton kiel eble, kun la celo kontentigi la urĝan bezonon de la ŝtato. Ne havante tempon masoni cisternon el brikoj, ili konstruis digon ĉe la puto por konservi la elŝprucintan nafton. Poste, ili trovis nekonvena senbride ĉerpi nafton, ĉar la oleo elĉerpiĝos post elŝpruco de pli ol 50000 tunoj da nafto; la nafto, konservata sub libera ĉielo, entenas multe da sablo kaj estas facile tralasebla, vaporiĝema kaj brulema. Dum ekspluatado de nafto ili senĉese perfektigis la teknikojn. De la ekfunkciiĝo de la petrol-kampo ĝis la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, la produktokvanto de petrolo en Yumen-petrol-kampo konsistigis pli ol 90% de tiu de Ĉinio. Nun la tiea rezervokvanto de nafto fariĝis malgranda. Oni do uzas novajn teknikojn kiel ekzemple plilarĝigi ole-tralasivajn truojn de la malnovaj oleputoj per biomikroba tekniko por plialtigi la produktokvanton.

 

    Aĉa medio kaj malfacilaj vivkondiĉoj kulturis en Yumen-anoj optimismon kaj neflekseblan spiriton. Kvankam veninte el diversaj partoj de Ĉinio, ili ĝoje pretendis, ke ili estas Yumen-aj indiĝenoj, dirante kun fiero: "Por akiri nafton de la naturo ni volonte laboros dumvive en la dezerto kaj neniam bedaŭros nian decidon."

 

    Tiutage 33-jara taĉmentestro Jiang Weiping kaj liaj kolegoj boris oleputon sur ŝaktoskafaldo. Mi informiĝis de li, ke ili boris jam 20 tagojn kaj la borado finiĝos post unu semajno. Ilia laborvesto estis plena de koto, tamen ili diris ŝerce: "Koto estas bona objekto, ni aŭdis, ke oni beligas sin per ĝi!" Por sekureco ili varmigis tagmanĝon en ferlada domo. Intertempe ili infuzis teon kaj fumis cigaredon, ŝercante unu kun alia.

 

    Sur la konstruejo de nova petrol-rafinejo la direktoro diris al ni, montrante elektroveldiston Xiao Zhao: "Jen, nia junulo brava! La specialaj kupraj tuboj velditaj de li estas bonkvalitaj." Xiao Zhao klarigis al mi: "En veldloko absolute ne estas veziko granda kiel kudriltruo, nek skorio granda kiel grajno, nek ege malgranda fendo, alie la oletuboj eksplodos sub altaj temperaturoj kaj premo.

 

    En la kazino de la petrolkampo mi konatiĝis kun petrollaboristinoj. Ili gaje babilis kun mi: "Ni jam aĝas 30 jarojn kaj havas ĉiu infanon. Ni uzas plej bonan paston por ŝirmi la haŭton kontraŭ furioza vento. Tage ni laboras sub libera ĉielo kaj vespere ni dancas en la kazino. Niajn infanojn flegas iliaj geavoj. Ni dancas verpere kaj la gemaljunuloj matene..."

 

    Denove aŭdiĝis muziko. Ili adiaŭis nin rapidis tien, kie oni dancis.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+