El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova hejmo de infana sudĉinia tigro

| 2014-07-11
Bookmark and Share


Duoduo al nova hejmo

 

    La 9an de julio sudĉinia tigro Duoduo, cent tagojn post sia naskiĝo en la Chongqing-a Zoologia Ĝardeno, finis sian vivon en vartejo kaj venis al sia nova hejmo -- tigromonto najbare de la gepatroj. Vartistoj reduktos al ŝi lakton por ke ŝi kutimiĝu al viando kaj estu reĝo de bestoj.

 

    Sudĉinia tigro nomata ankaŭ ĉina tigro vivas en meza kaj suda Ĉinio. Ĝi havas la kapon rondan, la orelojn mallongajn, la membrojn fortajn kaj la voston longan. Laktoblanka hararo troviĝas ĉe brusto kaj abdomeno, kaj la resta parto de la korpo estas kovrita de oranĝa hararo kun nigraj strioj. La tigro havas la korpon malgrandan. Ĝi estas unu el la dek endanĝerigitaj bestoj en Ĉinio kaj sub la unua-klasa protekto de Ĉinio. Tiu ĉi speco preskaŭ malaperis, kaj restas nur pli ol cent per artefarita reproduktado en kelkaj bestoĝardenoj kaj reproduktbazoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments