de PANG NAIYING
Malrapide degelis neĝo sur Qilian-montaro. La akvo fluis malsupren. Ĉie verdiĝis herbejoj, flavis kolz-floroj... Dum jarmiloj Qilian-montaro nutris la Silkan Vojon per sia akvo. En la antikveco, kiam oni sentis fortan soifon, trapasante la vastegan Gobion, ili tre facile trovis vivoplenan oazon kaj sur ĝi restis iliaj misteraj spuroj, kortuŝaj legendoj, riĉaj produktajhoj kaj nacioj kun apartaj moroj.
Granda budho-statuo en Zhangye
la urbo Zhangye, en la meza parto de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero, ĉiam ĝuas la nomon loko abunda je fiŝo kaj greno sur la altebenajho. Ĝi estis ne nur grava staplejo por komercistoj sur la Silka Vojo, sed ankaǔ grava budhisma loko. Menciante la urbon, oni antaǔ ĉio rememoras la argilan budho-statuon 35 m longan kaj 7.5 m larĝan. Ĝi estas la plej granda el la kuŝantaj budho-statuoj en Ĉinio. La budho-statuo kviete kuŝas en antikva templo kun delikate fermitaj okuloj.
La templo konstruiĝis en 1098. Legendo diras, ke siatempe iu nobla bonzo faris meditadon tie kaj subite aǔdis sonon sub la planko. Li faris foson kaj trovis antikvan statuon de kuŝanta budho inter flavaj brikoj kaj verdaj tegoloj. Pro tio la bonzo decidis konstruigi la Templon de Kuŝanta Budho-statuo... Post pli ol 100 jaroj iu mongola virino pia je budhismo tranoktis en la templo kaj naskis bebon, kiu poste fariĝis la unua imperiestro Kublajo (1215--1294) de Yuan-dinastio (1271--1368).
Kiam Kublajo regis Ĉinion, la Silka Vojo estis movoplena. La giganta budho-statuo de Zhangye altiris al si multajn vojaĝantojn, inter kiuj estis fama itala vojaĝisto Marco Polo. En liaj vojaĝnotoj legiĝas: "En Zhangye arbare staras temploj kun budho-statuoj ene... La plej granda el ili estas kuŝanta budho-statuo longa je dekoj da paŝoj. Ĉirkaǔ la budho-statuo staras multaj malgrandaj budho-statuoj ĝin salutantaj."
En la aĝo de 17 jaroj Marco Polo ekveturis orienten kune kun siaj patro kaj onklo kaj venis al Ĉinio post tri jaroj. Li rapide ellernis la ĉinan kaj mongolan lingvojn. Kublajo-Ĥano ŝatis tiun saĝan junan italon kaj komisiis al li gravajn taskojn. Marco Polo faris inspekton aliloke de Ĉinio. Li oficvojaĝis preskaǔ al ĉiuj famaj urboj de Ĉinio kaj iafoje funkciis kiel sendito de Ĉinio en aliaj landoj. Post 17 jaroj li revenis Italion kaj konigis sian vojaĝon al iu verkisto, kiu komponis "Vojaĝo de Marco Polo". Kaj multaj europanoj sciiĝis pri pres-arto, kompaso, pulvo kaj bruligeblaj "nigraj ŝtonoj" sub la tero de Ĉinio. Poste iuj geografoj faris mapon laǔ priskribo en la libro. Itala navigisto Kolumbo, leginte la verkon, volis malkovri maran naviglinion al la Oriento. En 1492 li komencis sian ekspediciadon, komandante ŝiparon kaj kunportante leteron de la hispana reĝo al la ĉina imperiestro, kaj fine li malkovris la novan kontinenton Ameriko.
Jiuquan, vino kaj jada pokalo
Nia aǔto forlasis la urbon Zhangye, veturis okcidenten ses horojn sur Gobio kaj eniris la antikvan urbon Jiuquan.
Jiuquan estis unu el la kvar prefektujoj en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero. Legendo diras, ke antaǔ 2000 jaroj, en Han-dinastio generalo Huo Qubing, komandante pli ol 10000 rajdistojn, atakis la hunojn kaj akiris grandan venkon. La ĉina imperiestro Wudi estis tre ĝoja kaj donacis al Huo urnon da vino. Tamen la brava generalo Huo ne volis drinki sola kaj verŝis la vinon en fonton, por ke la tuta armeo kune ĝuu ĝin. Jen pro tio la urbo ricevis sian nomon (en la ĉina lingvo Jiuquan signifas vinan fonton).
La fama fonto kuŝas oriente de la urbo je 0.5 km. Kvankam la klara fonto ne odoras vine, tamen tie estas forta bonodoro, ĉar sur la fonto flosas multege da palflavaj oleastraj floroj... Antikvaj libroj notas, ke tiu ĉi fonto ne glaciiĝas, sur ĝi ĉiam estas densa nebulo kaj la akvo estas dolĉa kaj ideala por fari vinon.
Vino akompanis la komandantojn kaj batalantojn en la Koridora Reginono Okcidente de la Flava Rivero ne nur en la celebraj tagoj por la venko, sed ankaǔ en la ordinaraj tagoj. Ili, drinkante, ludis bivon en la kazerno. Jen batala korno eksonis kaj la drinko ludis rolon por soleni la komencon de ekspediciado. Drinkinte, ili do komencis la militmarŝon en alta batalspirito, defiantaj la morton. Tia militista vivo speguliĝis ankaǔ en poemo de Tang-dinastio (618--907). En tiu poemo la unua verso estas "Vinbera vino, jadpokalo".
Ĉinoj komencis fari alkoholajhon antaǔ 5000 jaroj, tamen ne el vinberoj, sed el greno. Vinberoj origine kreskis en Europo. En helenaj legendoj la dio de vino estis ankaǔ protektanto de vinberkulturantoj. El tio ni scias, ke okcidentantoj faris alkoholajhon el vinberojn en la komenco. Antaǔ pli ol 2000 jaroj Zhang Qian, sendito de ĉina imperiestro, kunportis en Ĉinion vinberojn post sia vojaĝo al okcident-aziaj landoj. Imperiestro Wudi rigardis tiun frukton kiel kuriozajhon kaj ordonis planti vinberujojn en la imperiestra ĝardeno kaj sur fekundaj kampoj. Kaj en la koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero aperis vinber-ĝardenoj. La alkoholajho el vinbersuko estas dolĉa, bongusta. Oni lernis fari ĝin en la regno Dayuan, kie aktivadis Ĉielaj Ĉevaloj. Historiaj libroj notas, ke la loĝantoj de Dayuan, drinkemaj, estis lertaj en farado de vino, kaj tie multaj riĉaj familioj havis dekmilon da urnoj da vino, kiu bonodoris eĉ post dekoj da jaroj.
La jada pokalo, bone konata pro la fama poemo de Tang-dinastio, estas farita el jado en Qilian-montaro. Tiaj pokaloj plejparte estas bluverdaj. Kun vino ene ili brilas sub la luno. Oni diras, ke la antikvaj ĉinoj preferis preni bongustajn manĝajhojn per luksaj manĝiloj. Bona vino en luksa pokalo faras la plej bonan medion por drinkado. La jado produktita en Qilian-montaro, delikata kaj diafana, estas taǔga por fari pokalojn.
Gaja valo
En la granda Tigra Valo de Qilian-montaro estis kviete, aǔdiĝis nur lirlado kaj birda kantado. Ne troviĝis vojoj kaj ĉie kreskis antikvaj arboj. La vepro kvazaǔ giganta erinaco kaǔris sub maljunaj arboj. Sur la pendantaj pontoj super la rivereto ripozis grizaj kolomboj. Sur la herbejo belaj fazanoj instruis siajn idojn kapti insektojn... Je la momento nia aǔto estis haltigita de aro da gruntbovoj. La bestoj kuŝis sur la tero. Malgraǔ ke la ŝoforo kornis foje refoje, ili neniom moviĝis. Tio daǔris plurajn minutojn. Fine la plej forta gruntbovo stariĝis, mallevis sian kapon, per sia korno ektuŝis la tegmenton de nia aǔto kaj malrapide foriris, gvidante siajn kunulojn.
Tie vivas ankaǔ cervoj kun blankaj gluteoj, dorlotataj de la tieaj juguroj. Vidinte nin, la cervoj tuj ĉirkaǔis nin. Sed post nelonge ili foriris eble kun bedaǔro, ke ni ne kunportis al ili manĝajhojn.
Qilian-montaro estas paradizo de sovaĝaj bestoj. Tie vivas sovaĝaj bestoj de proks. 60 specoj, tamen la cervoj kun blankaj gluteoj estas bredataj. Ĉiujare, fine de junio, venas reprodukta sezono de sovaĝaj vervoj. Juguraj paŝtistoj iafoje vidas forlasitan cervidon, portas ĝin hejmen kaj nutras ĝin per lakto de gruntbovo. La cervidoj akompanas paŝtiston kaj ne volas forlasi la mastron eĉ post sia plenkreskado. Paŝtisto diris al mi, ke por ke la cervidoj ne estu izolitaj, oni iam lasas aliajn cervidojn ilin akompani.
Kun la kornoj la vircervoj aspektas tre bele. Kun alte levita kapo, ili staras sur montodeklivo kaj majeste rigardas ĉirkaǔen. Kiam ili iras tra arbaro, ili atenteme tenas la kornojn sur sia dorso, por ke la branĉoj ne vundu ilin. Atakate, ili preferas rompi siajn kornojn ol ke la malamikoj ilin akiru.
Kiam la cervinoj atingas sian adoleskantecon, sovaĝaj cervoj iras al ili por pariĝo, sed ili iras for post nelonge, ĉar ili alkutimiĝas al distrema vivo.
Juguroj
Mi kaj mia akompananto iris en la tendon de paŝtisto An Limin, kiam tiu faris feran fornon. La fumtubo kondukas al terlito 0.3 m alta. Oni ne malkonstruas la terliton, kiam ili migras aliloken. An kaj liaj familianoj revenis hejmen antaǔ nelonge de la vintra paŝtejo. Li diris al mi, ke nun la migrado estas tre facila, ĉar oni povas transporti grenon kaj tendon per aǔto. Sed li devas konduki siajn 200 ŝafojn por tio dum du tagoj.
La tendo estas farita de An mem. En libera tempo li faris ŝnuron kaj teksis ŝtofon el gruntbovaj haroj kaj fine el ĝi preparis tendon. Por fari ĝin estis bezonataj tri jaroj. Tia tendo estas taǔga por tralasi aeron, tial en somero en ĝi ne estas sufoke, kaj en pluva tago la ŝtofo kuntiriĝas kaj fariĝas likimuna.
Tiam revenis la edzino de An. Shi surdorse portis sekan bovfekajhon kolektitan sur la monto kaj ŝutis ĝin en kavon. Proksime de ĝi estis alia terkavo, kie kuŝis ŝafhundo. Shi diris al mi, ke ŝi volas fosi alian kavon, por ke la kokinoj demetu ovon en ĝi.
Revenis hejmen ankaǔ la filo de An. Tiu 21-jara junulo paŝtis motorcikle. Tiam li volis munti vento-energian generatoron por lumigo kaj telvidado. Lia fratino preparis buter-teron en fera poto sur tri ŝtonoj por regali nin.
"Maljuna An, ĉu vi ne volas esti laboristo kaj loĝi en etaĝdomo?" mi demandis.
"Mi preferas vivi nomadan vivon," li respondis.
"Kaj vi, juna An?" mi turnis min al lia filo.
"Mi volas, sed ne havas tian ŝancon. Kompreneble, mi ŝatas ankaǔ paŝtadon, ĉar tio estas heredita de miaj prapatroj."
La prapatroj de la juguroj kultis la ĉielan dion. En la unua monato de ĉiu jaro laǔ lunkalendaro kaj post la komenciĝo de aǔtuno ili invitis sorĉiston buĉi bruton kaj kulti la dion, ĉar ili opiniis, ke tio estas utila al favora klimato por paŝtado kaj sekureco de la homoj kaj brutoj. La emblemo de la ĉiela dio estas maldika ŝnuro el gruntbovaj haroj kun diversaj kvastoj kaj koloraj tolrubandoj kaj pendanta tolsako plena de diversaj cerealoj. La sorĉistoj havis ĉe la okcipito maldikan harligon ĉirkaǔvolvitan per kolora rubando. Nun oni ne plu kultas la dion, tamen multaj maljunuloj daǔre petas konsilon de sorĈistoj, perdinte ŝafon aǔ renkontinte aliajn malfacilajhojn.
La jugura etno havas historion de jarmiloj, tamen ĝi ne havis skriban lingvon. La juguroj memoris aferon per nodado de ŝnuro kaj nombris per faboj, sed nun la juguroj havas siajn profesorojn kaj fakulojn. La juna generacio ne volas daǔrigi la antikvan vivmanieron. En la gubernia urbo ni vizitis iun novgeedzan hejmon. Kvankam la bopatrino preparis belajn kap-ornamajhon kaj veston por la novedzino laǔ la etna regulo, tamen la juna paro portis europstilan veston kaj blank-gazan robon respektive kaj faris memorigan foton.
La juguroj estas nomada etno, kiu plurfoje migris laǔ la Silka Vojo kaj kunfandiĝis kun aliaj etnoj. La jugura etno nun nombras nur 12000 membrojn, kiuj plejparte vivas ĉe Qilian-montaro.
Antaǔ 10 jaroj du hungaraj antropologoj-folkloristoj venis al la suda Gansu-provinco kaj faris tie esploradon. Ili hazarde renkontis iun juguron kun alta nazalo kaj profundaj okulkavoj, fiksis la rigardon al li kaj kun miro diris: "Se vi estus en Hungario, neniu kredus, ke vi estas ĉino." Vere, juguroj havas multon similan al tiu de hungaroj. La prapatroj de ambaǔ flankoj kredis je saman-religio, faris aǔguradon per ŝafosto kaj kultis la ĉielan dion. Ili kantis popolkantojn kun similaj melodioj kaj tekstoj. En multaj popolrakontoj kun similaj intrigoj estas diablo malutila al la popolo. La du supre menciitaj fakuloj kredis, ke ili havas sangrilaton kun la juguroj.
Tamen la evoluo de la sangrilato ne estas klara. Legendo diras, ke la prapatroj de la hungaroj, kiuj vivas ĉe Danubo, iam nomadis en la Oriento. Legendo diras ankaǔ, ke la juguroj havis plurajn branĉojn. Iu el ili migris okcidenten, dum aliaj fiksloĝiĝis ĉe Qilian-montaro. En iu distrikto de Yongchang-gubernio, en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero, vivas multaj homoj kun bluaj okuloj kaj blondaj haroj. Oni supozis, ke iliaj prapatroj estis membroj de romania ekspedicio, kies plejparto malsperis en Gobio. Nur kelkaj el ili atingis la regionon okcidente de la Flava Rivero. Ili edz(in)iĝis al lokanoj kaj iliaj posteuloj fariĝis mikssanguloj.
Redaktoro: Chen Ji