de ZHANG Shuang
La Silka Vojo estas grava koridoro malfermita en la 2a jarcento antaŭ Kristo por interŝanĝoj de ekonomio, politiko kaj kulturo inter Ĉinio kaj la Okcidento. Ĝin la unua travojaĝis Zhang Qian, kiam li estis sendita kiel diplomatia misio al la okcidenta regiono de la imperiestro Wudi (156 a. K. - 87 p. K.) de la dinastio Han.
Mapo de la antikva Silka Vojo |
|
Zhang Qian -- sendito al la Okcidento |
La nomo Silka Vojo devenas de la libro Ĉinio eldonita de la germana geografo Ferdinand von Richthofen en la jaro 1877, ĉar silkaĵoj, ĉefaj varoj transportitaj okcidenten havis grandan influon, tiel oni nomas ĝin la Silka Vojo ĝis nun.
La antika Silka Vojo
La antikva Silka Vojo aludas la komercan koridoron en la norda Eŭrazio. La itinero komenciĝis de la urbo Chang'an (Xi'an hodiaŭ), transiris Gansu kaj Xinjiang, kaj atingis Centr-Azion kaj Okcident-Azion, kaj fine sin ligis kun diversaj landoj ĉe mediteraneo. Fakuloj en la 21a jarcento asertis, ke la ĉefa itinero de la Silka Vojo estas koridoro al la Okcidento remalfermita de Ban Chao en la jaro 73 post la 58-jara interrompo, ĉar Ban Chao unuafoje etendis la Silkan Vojon malfermitan de Zhang Qian ĝis la Roma Imperio. En la jaro 166 sendito el Romio atingis la ĉinan urbon Luoyang, kaj tio estis la unua kontakto inter eŭropa lando kaj Ĉinio. Poste multaj eŭropaj landoj komencis striktan komercon kun Ĉinio, kaj multaj eŭropaj komercistoj navedis sur tiu ĉi komerca vojo por transportado de silkaĵoj, teo, aromaĵoj, juveloj ktp.
Portreto de Ban Chao |
En Ĉinio estas la proverbo: ĉiuj vojoj kondukas al Romo. Tamen antaŭ la 17a jarcento nur la Silka Vojo kondukis al Romo. Komercado sur la vojo estis dividita en tri partojn kaj regata de komercistoj el diversaj etnaj grupoj. La orienta parto inter Chang'an kaj Luobupo aŭ Dunhuang estis sub la regado de ĉinaj komercistoj; la meza parto estis regata de persaj komercistoj aŭ komercistoj el Imperio de Kushan; kaj la okcidenta -- sub la regado de grekoj, sirianoj kaj judoj. Dum la periodo inter la fino de la 1-a jarcento kaj la 3a la longa komerca itinero kunligis kvar grandajn imperiojn: Ĉinio, Kushan, Persio kaj Romio, kaj poste aldoniĝis Bizancio.
La dinastioj Sui kaj Tang (581-907) spertis la plej prosperan periodon de la Silka Vojo. Por vigligi la vojon la registaro starigis kvar guberniojn sur sia okcidenta teritorio, konstruigis la pasejon Yumen kaj denove malfermis ĉiujn trapasejojn laŭlonge de la vojo. Branĉ-itineroj kuŝantaj laŭlonge de la norda piedo de la montaro Tianshan kondukis al Centr-Azio. En la 8a jarcento japana sendito al la dinastio Tang kunportis multe da kuriozaĵoj el la Okcidento al Nara, Japanio. Nun la antikvaĵoj estas konservataj en Shosoin, Nara. Pro tio Shosoin estas nomata "fino de la Silka Vojo".
Mara itinero de la Silka Vojo
Fakuloj en la 21a jarcento diras, ke la antikva Silka Vojo estis araneaĵo konsistanta el la kontinenta kaj mara itineroj. La itiner-retoj kunligas la teran kaj maran komercon de Azio, Afriko kaj Eŭropo en la antikvaj tempoj.
Sekve de la disvolvo de ŝipkonstruado rapide prosperiĝis la mara itinero de la Silka Vojo en la dinastio Song (960-1279), kaj male la kontinenta itinero iom post iom dekadencis. Dum la regado de imperiestro Yongle (1402-1424) de la dinastio Ming, Zheng He sep fojojn kondukis ŝiparon al la okcidenta Pacifiko kaj al la Hindia Oceano por viziti fremdajn landojn, kaj lia ŝiparo estis tiel grandioza kiel moviĝanta urbo sur la maro. Ĝis la dinastio Qing (17a jarcento) la mara itinero etendiĝis okcidenten ĝis Francio, Nederlando, Italio kaj Egiptio, kaj fariĝis la amikeca vojo por la ekonomiaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter landoj de Azio, Eŭropo kaj Afriko.
Mapo pri la vojaĝo de Zheng He |
Nuntempe aerlinio, fervojo kaj ŝoseo povas atingi nekompareble altan rapidecon, kaj la kontinenta itinero de la Silka Vojo denove estas senbara kaj vigla.
Mapo pri la internaciaj fluglinioj ligitaj kun Urumĉio |
En septembro de 2013 ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis la ideon de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, kaj tio ricevis fortajn subtenojn de rilataj landoj laŭ la longo de la Silka Vojo.
En la 22a de junio de 2014 Unesko akceptis la komunan peticion prezentitan de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kaj enlistigis "la komencan parton kaj koridoron de la montaro Tianshan sur la Silka Vojo" kiel Mondan Heredaĵon. Pro tio la antikva Silka Vojo fariĝos kultura ligilo de ĉi tiuj rilataj landoj, kaj aldonos animforton al la ideo pri konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo.
Kulturaj kaj komercaj interŝanĝoj
Senditoj Zhang Qian kaj Ban Chao, vojaĝo de ĉina bonzo Xuanzang al Barato por akiro de budhistaj sutroj, kaj itala vojaĝisto kaj komercisto Marco Polo en la 13a jarcento povas esti animoj de la Silka Vojo.
Skulptaĵo de bonzo Xuanzang |
|
Portreto de Marco Polo |
Sur la 7 000-kilometra Silka Vojo ĉinaj silkaĵoj kaj porcelanaĵoj fariĝis simboloj de la orient-azia civilizacio. Romiaj papoj, regantoj kaj aristokratoj de eŭropaj landoj konsideris vestadon per ĉinaj fenici-ruĝaj silkaĵoj kiel la simbolon de gloro kaj povo. Krom silko komercistaj grupoj transportis el Ĉinio ankaŭ porcelanaĵojn, metalaĵojn, oraĵojn, arĝentaĵojn, spegulojn kaj aliajn objektojn.
Multaj kleruloj opinias, ke budhismo, zoroastrismo, nestorianismo estis enkondukitaj en Ĉinion tra la Silka Vojo. La periodo inter la 7a kaj la 14a jarcento estas konsiderata kiel la plej flora tempo de la religia interŝanĝo inter Ĉinio kaj la Okcidento. La plej malnova presaĵo -- "Diamant-sutro" de la dinastio Tang (nun konservata en la Brita Muzeo) estis malkovrita en Biblioteko-kaverno de Dunhuang.
Kuŝanta Budho en Mogao-groto en Dunhuang |
Multaj homoj pensas, ke la arto de paperfarado, disvastigita okcidenten laŭ la Silka Vojo, alportis grandan ŝanĝon al Eŭropo kaj Centr-Azio. En la jaro 1466 la unua presejo en la mondo aperis en Italio, kaj tiu tekniko kiu faciligas kulturo-diskonigon rapide disvastiĝis tra Eŭropo.
Diamanto-sutro de la dinastio Tang |
Unu el la plej valoraj trezoroj antaŭ miloj da jaroj -- lazurŝtono de Mezopotamio -- estis transportita de karavanoj laŭ la Silka Vojo al Eŭropo kaj al aliaj aziaj landoj. La rara blua ŝtono fariĝis unu el la sep budhismaj trezoroj en Barato.
Krome vinbero, juglando, karoto, pipro, spinaco (ankaŭ konata kiel legomo el Persio), kukumo kaj granato aldonis al la orient-azianoj pli da elektoj de ĉiutagaj manĝaĵoj. Vino produktita unue en la Okcidento fandiĝis en la tradician ĉinan vinokulturon post longa evoluo. Tial por ĉinoj la Silka Vojo estas ankaŭ la vina vojo.
Dezerto sur la Silka Vojo |
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)