El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

Hejmoloko de ĉielaj ĉevaloj

| 2014-07-09
Bookmark and Share

de PANG NAIYING

 

 

    Transirinte la monton Wushaoling, nia aǔto eniris kvazaǔ en galerion de montoj: Sude ondas Qilian-montaro kaj norde etendiĝas montaroj okcidenten. Tie estas la fama Koridoro Okcidente de la Flava Rivero, kiu longas pli ol 1000 km kaj larĝas de kelkaj ĝis cent km. Ĝi kondukas rekte al la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono.

 

    Antaǔ 2000 jaroj la koridora regiono estis okupita de hunoj. Ili ofte prirabis ordinarajn loĝantojn kaj mortigis komercistojn. Ili arestis Zhang Qian, senditon de la ĉina imperiestro Wudi de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-- 24 p.K.) kaj sklavigis lin por dekkelkaj jaroj. En la jaro 121 a.K. la imperiestro dufoje lanĉis militon kontraǔ la hunoj kaj la ĉina armeo forpelis ilin el la koridora regiono. La imperiestro starigis tie garnizonon kaj la prefektujojn Wuwei, Zhangye, Jiuquan kaj Dunhuang. Fakte, la nomadismaj hunoj ĉiuj estis lertaj rajdistoj kaj por ilin venki nepre necesis elstaraj ĉevaloj en la batalo, krom alta batalspirito de la soldatoj. Por tio imperiestro Wudi decidis transloĝigi popolanojn de aliaj lokoj de Ĉinio al la koridora regiono, por ke tiuj ĉi bredu tie militajn ĉevalojn. Tial la regiono fariĝis fama ĉevalpaŝtejo de Ĉinio.

 

    Ĉielaj ĉevaloj en Ĉinion

 

    Post la malfermo de la Silka Vojo por imperiestro Wudi la plej urĝa afero estis enkonduki bonrasajn ĉevalojn.

 

    Kiam Zhang Qian unuafoje vojaĝis al okcident-aziaj landoj, li vidis bonrasajn ĉevalojn, kiuj ŝvitis kiel sangado, en Dayuan-regno, kaj poste li raportis tion al la imperiestro. Historiaj libroj notas, ke tiuj sang-ŝvitaj ĉevaloj sur altaj montoj de Dayuan estis malfacile kapteblaj. La tieaj loĝantoj do lasis siajn kvinkolorajn ĉevalinojn paŝtiĝi sur la montoj, Post kiam tiuj ĉevalinoj gravediĝis, ili kondukis la ĉevalinojn hejmen kaj tiamaniere ili havigis al si sang-ŝvitajn ĉevalidojn, kiujn oni nomis siatempe ĉielaj ĉevalidoj.

 

    Post la duafoja vojaĝo en la menciitaj landoj Zhang Qian kunportis la donacon de la reĝo de Wusun-regno al imperiestro Wudi, t.e., 10 altajn kaj fortikajn ĉevalojn. La imperiestro tre ĝojis kaj nomis ilin ĉielaj ĉevaloj. Poste la reĝo de Wusun-regno donacis al la ĉina surereno 1000 bonrasajn ĉevalojn por svati sin al lia filino. Ĉi lasta kun ĝojo konsentis la boparenciĝon.

 

    Kvankam imperiestro Wudi havis bonrasajn ĉevalojn doncitajn de la regno Wusun, li ankoraǔ deziregis sang-ŝvitajn ĉevalojn kaj sendis aĉeti ilin en Dayuan per alta prezo. Tamen Dayuan-anoj rabis la trezorojn por la aĉeto kaj mortigis la senditon de la Okcidenta Han-dinastio. Imperiestro Wudi eksplodis de kolero kaj decidis milit-ataki Dayuan. Post kvar jaroj Dayuan malvenkis kaj petis armisticon kun bonrasaj ĉevaloj kiel kompenso. La armeo de Han-dinastio havigis 3000 bonrasajn ĉevalojn kaj revenis al sia lando. La ĉina imperiestro ordonis konstruigi multajn ĉeval-restadejojn sur la revenvojo, por ke tiuj ĉevaloj ne tro laciĝu de longdaǔra irado.

 

    Trovinte, ke la ĉevaloj de Dayuan estas pli bonaj ol tiuj de Wusun, la ĉina suvereno donis al la lastaj la nomon Ekstrema Okcidento kaj al la antaǔaj la nomon Ĉielaj Ĉevaloj. Li verkis odon pri ĉieloj ĉevaloj. Wudi opiniis , ke la ĉielaj ĉevaloj estis donacitaj de la Dio kaj sekve ordonis fari "orajn ĉeval-hufojn" por soleni la feliĉon. Tio estas notita en historiaj libroj de Ĉinio. Post 2000 jaroj ĉinaj arkeologoj trovis du orajn ĉevalhufojn en la ruino de Ŝangli-ĉasejo destinita por Wudi. Ĉiu ora hufo pezas 500 gramojn.

 

    La ĉielaj ĉevaloj fiksloĝiĝis en la koridora regiono. Ili ne nur faris gravajn meritojn por defendi la Silkan Vojon, sed ankaǔ pariĝis kun ĉinaj ĉevaloj, tiel ke produktiĝis eminentaj specioj de ĉevaloj, dank' al tio la ĉeval-bredado de Ĉinio rapide disvolviĝis.

 

    Bronza galopanta ĉevalo -- trezoro el antikva tombo

 

    Post kiam imperiestro Wudi havigis al si ĉielajn ĉevalojn, en Ĉinio aperis la legendo "Ĉevaloj galopas sur la ĉielo", kaj plie, oni faris ĝian figuron el bronzo.

 

    Jen bronza ĉevalo. Ĝiaj tri piedoj leviĝas kaj la kvara tretis birdon. La ĉevalo henas kun levita kapo. En antikva tombo de Wuwei ĝi akompanis mortintan generalon pli ol 1700 jarojn. Kamparanoj trovis ĝin en 1969, kiam ili fosis kanalon. En la tombo estis ankaǔ aro da bronzaj ĉaroj kaj argilaj militistoj.

 

    La bronza ĉevalo galopis tiel rapide, ke ĝi facile kuratingis la flugantan birdon. La artisto lerte solvis mekanikan problemon, ke la ĉevalo 34.5 cm alta, 45 cm longa kaj 7.1 kg peza, perdinte graviton en galopado, firme staru sur la birdo.

 

    Elterigite, la bronza galopanta ĉevalo eksponiĝis en dekkelkaj landoj de Europo kaj Norda Ameriko kaj ricevis laǔdon de multaj vizitantoj. Pro tio la loĝantoj de Wuwei sentis grandan fieron. En Ĉinio oni prenis la galopantan ĉevalon kiel emblemon de la ĉina turismo kaj Wuwei-anoj faris pli grandan similan ĉevalon el bronzo, kiu majestas super la urbocentro. Ili diris kun fiero: "Nia ĉevalo estas la plej granda kaj plej bona en Ĉinio!"

 

    Wuwei estis la unua grava el la kvar prefektujoj. Ĝi situas en la orienta parto de la koridora regiono. En la ĉina lingvo la nomo Wuwei simbolas majestecon de imperiestro Wudi. Post kiam okcidentaj Ĉevaloj enkondukiĝis en Ĉinion, tie aperis granda foiro de bonrasaj ĉevaloj. Historiaj libroj diras, ke siatempe la ĉevalfoiro multe prosperis. Oni venis tien el diversaj lokoj de Ĉinio por aĉeti kaj rigardi ĉevalojn. Havigi al si altan bonrasan ĉevalon estis la plej fierinda afero por la tiamaj ĉinoj. Por la generaloj, kiuj servis en la armeo la tutan vivon, ĉevaloj estis plej gravaj. Ili preferis entombiĝi kun artefaritaj ĉevaloj post sia morto, ĉar tio montris ilian militistan rangon. Jen kial en Wuwei-muzeo videblas ne nur elterigita bronza galopanta ĉevalo, sed ankaǔ lignaj kaj argilaj ĉevaloj.

 

    En Wuwei mi hazarde trovis iun butikon de seloj, vipoj kaj jungiloj. La butika mastro tiam hufferis grandan ĉevalon.

 

    Sovaĝaj ĉevaloj sur la dezerto

 

    Sub la arda suno la dezerto Tenger estis morte silente. Ni entrudiĝis tien por rigardi sovaĝajn ĉevalojn. La Esplora Centro de Pereontaj Bestoj nordoriente de Wuwei troviĝas sur ĝi.

 

    "Sovaĝaj ĉevaloj preskaǔ pereis en Ĉinio. La malmultaj bredataj jam perdis kapablon vivi sur dezerto. Ili rapide degeneras," diris s-ro Zhang Guoqi, vicestro de la centro. "Por la homoj la bestoj estas riĉfonto. Pereo de ĉiu ajn sovaĝa besto estas perdo por la homoj. Protekti sovaĝan beston signifas konservi genobankon. Ju pli da tiaj bankoj, des pli da riĉfontoj."

 

   "Ĉu ne estas pli bone, se oni bredas sovaĝajn ĉevalojn en fekunda loko?"

 

    "Ne, nia savado de sovaĝaj bestoj ja celas gardi iliajn trajtojn kaj originajn genojn, por ke ili revenu en la naturon. Ĉi-flanke la homa bredado ne havas grandan signifon, tial nur en la primitivaj ekologiaj medioj ili povas retrovi la vivpovon sub la libera ĉielo. Se ni sukcesos gardi la genojn de sovaĝaj ĉevaloj, ni povos reformi la hejmajn ĉevalojn per ili, Jen sovaĝaj ĉevaloj mongolaj kaj tibetaj. Iliaj prapatroj pariĝis kun bonrasaj ĉevaloj enkondukitaj de eksterlande," diris s-ro Zhang kaj kondukis nin en vastan stalon. Tie mi vidis kelke de terflavaj sovaĝaj ĉevaloj kun mallongaj hirtaj kolharoj. Aspekte ili diferencas de hejmaj ĉevaloj, tamen tute sen sovaĝeco.

 

    "Kiamaniere rehavigi al ili la naturan sovaĝecon?"

 

    "Ni devas fari multon por tio. Nia bredejo estas tre vasta, tamen la bestoj alkutimiĝas nur al bredado en difinitaj horoj kaj lokoj. Ni do ofte ŝanĝas la lokojn por ĉesigi la bredadon post unu aǔ du jaroj kaj lasi ilin vivi en pli vasta bredejo, kie ni kulturas dezertajn plantojn, tamen nesufiĉajn, por ke ili mem serĉu manĝaĵojn. Kiam ili multiĝos je certa kvanto en spontana produktado, ni lasos ilin vivi en la naturo..."

 

    "Ĉu ilin ne formanĝos lupoj?" demandis mi kun maltrankvilo, rigardante la dezerton.

 

    "Alilandaj fakuloj trovis, ke la sovaĝaj bestoj degeneras, se oni mortigas ĉiujn lupojn por protekti ilin, ĉar lupoj manĝas tiujn bestojn kiuj havas malfortan vivpovon. Tio helpas al ni plibonigi ĉeval-rasojn, sed nun ni ne povas lasi ĉiujn sovaĝajn ĉevalojn en la naturon, ĉar ili ankoraǔ ne kapablas gardi sin mem."

 

    Ekventis, tamen en la stalo estis silento. Kiel mi deziris aǔdi henadon de sovaĝaj ĉevaloj!

 

    Paŝtistoj

 

    La ĉeval-paŝtejo Ŝandan inter Wuwei kaj Zhangye areas pli ol 2000 kvadratajn kilometrojn. Ĝi eble estas la plej antikva ŝtata ĉeval-paŝtejo de la mondo. En la Okcidenta Han-dinastio imperiestro Wudi starigis tie garnizonon kaj paŝtigis ĉevalojn kaj de tiam ĝi estis administrata sole de la registaro. En 450 p.K., kiam regis la Norda Wei-dinastio, tie vivis du milionoj da militaj ĉevaloj. Iu paŝtisto ŝerce diris: "Nia paŝtejo jam aĝas pli ol 2000 jarojn kaj ĝia unua estro estis imperiestro Wudi. Mi venis tre malfrue kaj, bedaǔrinde, mi ne vidis lin."

 

    Oni ja ne scias, al kiu generacio apartenas tiu paŝtisto kun longaj vanĝaroj, tamen sur lia bruna vizaĝo mi vidis signojn de la malfacila paŝtista vivo.

 

    Oni prave diras, ke la ĉevaloj ne grasiĝas sen manĝi nokte, tial la paŝtistoj devas labori tage kaj nokte. En la sekvanta tago post nia alveno ekblovis sur la altebenaĵo ventego kun miloj da tunoj da sablo. En palpebruma daǔro malheliĝis la ĉielo. Historia libro diras, ke iam estis la regno Heiŝui, kiu pereis en iu nokto pro tia ventego. Post la silentiĝo de la vento sur la stepo mi renkontis knabon revenintan de nokta paŝtado. Plena de polvo tutkorpe, li diris tamen: "Ja estis bone, ke la vento blovis nur unu tagnokton kaj neniu ĉevalo perdiĝis." Kun miro mi rigardis lin, kaj ĉi tiu ekridetis: "Tio ne gravas, ĉar antaǔ maljunaj paŝtistoj iam devis klopodi tri tagnoktojn en neĝstormo por gardi ĉevalojn."

 

    La 53-jara Qiu Huaihe laboris kiel paŝtisto jam 30 jarojn. Li diris: "Vintre estis ege malvarme. Mi devis kunporti botelon da alkoholaĵo en sino. Kiam mi estis malsata, mi ekbruligis ĉeval-fekaĵon kaj varmigis glaciiĝintan manĝaĵon sur la fajro. Mi manĝis neĝon kaj trinkis alkoholaĵon, kiam mi soifis. Poste mi faris neston en neĝo, en kiu mi iom dormis, envolviĝinte en ŝafpelton..."

 

    "Tamen en pluva tago ni ne kuraĝis deĉevaliĝi, ĉar tiam la feltaĵoj, saturitaj de pluvakvo, pezis pli ol kvindek kilogramojn. Se ni deĉevaliĝus, do ni ne plu povus surĉevaliĝi," daǔrigis alia paŝtisto.

 

    Nia interparolo estis rompita de kruda henado. Nigra ĉevalo, tre malobeema, alte levis siajn antaǔajn hufojn kaj laǔte henis. "Ĝi estas hibridigita Ŝandan-ĉevalo. Ni komencis hibridigi tiuspecajn ĉevalojn en la 50-aj jaroj, kiuj iam marŝis kontinue 16000 km kaj transgrimpis la monton Tanggula 6000 m super la marnivelo," diris Xiao Han de la paŝtejo. Li daǔrigis, ke en la moderna socio por trafiko kaj milito ĉevaloj ja ne estas bezonataj, tamen ni bredas milojn da bonrasaj ĉevaloj en la ĉeval-paŝtejo Ŝangdan por konservi tiun riĉfonton.

 

    En la komenco de julio oni devas konduki la ĉevalojn en profundan monton. Somere la primitiva arbaro sur Qilian-montaro estas paŝtejo riĉa je akvo kaj herboj. Tie la paŝtistoj devas mem starigi tendon kaj fari fornon por prepari manĝaĵojn. Vespere ili trinkas alkoholaĵon kaj manĝas ŝafaĵon sub kerosena lampo. En la profunda montaro ofte neĝas matene, pluvas tagmeze kaj prujnas vespere. Sub la humidaj litkovriloj ili malfacile endormiĝas. La paŝtistoj do faras kampfajron. Junuloj kantas popularajn kantojn kaj maljunuloj Ŝaanxi-ajn kantojn sub la luno.

 

    "Ĉevaloj estas niaj fidelaj amikoj," diris maljuna paŝtisto." Kiam furiozas ventego, rajdĉevaloj povas porti siajn mastrojn por trovi la disigitan ĉeval-gregon. Minacate de lupoj, la ĉevaloj ofte henas, prancas kaj iam kaptas ĉapon de la dormanta mastro por lin veki. En pluva nokto, kiam la mastro falas de sur rajdĉevalo pro ebriiĝo, ĝi do surgenuiĝas kaj lekas lin, por ke ĉi tiu vekiĝu kaj surĉevaliĝu. Se la mastro vundiĝas, ĝi do malĝoje henas, por ke aliaj paŝtistoj savu la vunditon..."

 

    Pro ĉio ĉi tio la paŝtistoj amas ĉevalojn kiel siajn infanojn.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+