El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Kunlaboroj>

Ĉina urbo Lanzhou aliĝis al la Bona-Najbara kaj Amika Komitato de la Ŝanhaja Kunlabora Oraganizo

| 2014-07-09
Bookmark and Share


Jiang Na (maldekstre) kaj Yu Jingdong kune inaŭguras la tabulon.  

 

    La 9-an de aprilo, la ĉina urbo Lanzhou de Gansu-provinco en nordokcidenta parto de la lando aliĝis al la Bona-Najbara kaj Amika Komitato de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kiu kiel popola diplomatia organizo fondiĝis en septembro de 2013, kun la celo disvastigi komunikadon, fortigi kunlaboron kaj profundigi amikecon. Ĝi kontribuas ankaŭ al la stabila disvolviĝo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj al tiu de la eŭropa-azia regiono.

 

    Jiang Na, vicsekretario de la komitato, diris, ke la komitato antaŭenpuŝos interkomunikadon de Lanzhou kun aliaj landoj tra la nova Silka Vojo, fortigos kunlaborojn en la kampoj de ekonomio, kulturo, komerco kaj akademio. Ĝi kunligos aliajn membro-landojn de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kun Lanzhou por pli malferma atmosfero de la urbo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+