Mark Fettes: UEA estas sur la ĝusta vojo
Laŭ statistiko, nur 6 el la 65 celoj, starigitaj de la Strategia Laborplano por la unua jaro de ĝia validado efektive estis plenumitaj. Kiel vi komentas nian takson?
Mark Fettes diris, ke la kerno de la Laborplano estas la 12 strategiaj prioritatoj. Ne aparte utilas simple nombri celojn kaj rezultojn, ĉar la celoj ne estas ĉiuj samrangaj. Aliflanke multaj aferoj ne progresis tiom, kiom oni celis en la Laborplano.
Ĉu estis dediĉita tro multe da fortoj por la ellaboro de la laborplano, kaj maltro por ĝia realigo?
Li respondis, ke La Laborplano estis verko de la Strategia Komisiono kaj en kiu li investis multajn horojn. Certe li investis trioble aŭ pli da tempo en la prezidanta rolo post Rejkjaviko; kaj havis tre energiajn kunlaborantojn en la mastruma subteamo (S. MacGill kaj M. Schaffer) kiuj investis same aŭ pli da fortoj en siaj gvidaj roloj, por ne paroli pri la kontribuoj de niaj aliaj teamanoj. Sed estas simpla fakto, ke por la verkado de la Strategia Laborplano sufiĉis la laboro de kelkaj homoj, dum por ĝia realigo necesas la laboro de centoj kaj miloj. Ĝuste tiu mobilizado postulas tempon... kaj iom da lernado niaflanke pri la nunaj fortoj kaj malfortoj de niaj strukturoj kaj tradicioj. Oni faris kelkajn erarojn en la unua jaro, kiujn ni plejparte jam korektis (aŭ korektos venontjare), sed kiuj kostis tempon kaj energion.
La strategiaj prioritatoj estas la kerno. Kompreneble ĉe ili estas multaj subceloj, kaj la fokuso en difinita kampo dependas de la haveblaj laborfortoj kaj aperintaj ŝancoj. Kiel oni mem klarigis en la enkonduko al la Laborplano, por ĝia realigo necesas pli detala planado kadre de diversaj organizoj kaj instancoj. Kun kelkaj esceptoj, tia planado – plukonstrue sur la Strategia Laborplano – ankoraŭ ne okazis.
"Oni rajtas respondecigi la Estraron, aŭ min mem, aŭ la Komisionon pri Strategiaj Demandoj, aŭ la Komitaton, ĉar ĉiuj kunrolas en la ellaboro kaj realigado de la strategio. Sed la celo supozeble estas trovi la radikojn de niaj problemoj kaj sekve serĉi solvojn." Li diris.
"Laŭ mi, la ĉefa problemo estas struktura (aŭ, oni povus diri, organiz-kultura)". UEA disponas pri pluraj decidaj plenumaj organoj: la Oficejo, la Estraro, la Komitato, kaj diversaj komisionoj, ekzemple tiuj pri Azio, Afriko, ktp. Ili ankaŭ havas grandan aron de aliĝintaj asocioj, kiuj mem decidas pri sia agado sed principe akceptis kunlabori sub la ŝildo de UEA. Tamen, tra la jaroj tiuj diversaj branĉoj de la Asocio akumulis tradiciojn kaj proprajn laborstilojn, kiuj fakte malfaciligas komunan agadon. Eĉ inter la Estraro kaj la Oficejo, kiuj devus principe kunlabori tre proksime, ne ekzistas tiom da komunaĵoj: la Oficejo havas sian taskaron, al kiu dediĉiĝas granda parto de nia buĝeto, kaj la Estraro sian, ankaŭ tre ampleksan, sed kun nur relative malmultaj financaj rimedoj kaj nur volontula laboro por plenumi ĝin. Kaj ekster la centraj organoj, nur malmultaj homoj, eĉ komitatanoj, faras el UEA sian prioritatan celon, ĉar ĉiu havas jam sian propran agadon en aliaj niveloj kaj kadroj de la movado.
"Nur iom post iom ni povos ŝanĝi tiun situacion. En la preparoj por la elektoj en Rejkjaviko, mi parolis pri la bezono elekti estraranojn 'kun longa spiro', t.e. homojn kiuj ne facile frustriĝos pro komencaj malsukcesoj aŭ pli malrapida progreso, ol oni esperis. "
(el Libera Folio)
Redaktoro: Zhang Xiaotong