El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino fariĝis kandidata urbo por gastigi la Vintrajn Olimpikojn en 2022

| 2014-07-09
Bookmark and Share


En Laŭzano de Svedio la Internacia Olimpika Komitato anoncas la liston de kandidataj urboj por gastigi la Vintrajn Olimpikojn en 2022.  

 

    La 7-an de julio laŭ la pekina tempo en Laŭzano de Svedio la Internacia Olimpika Komitato anoncis la liston de kandidataj urboj por gastigi la Vintrajn Olimpikojn en 2022. Pekino de Ĉinio, Oslo de Norvegio kaj Alma-Ata de Kazaĥio fariĝis ĝiaj kandidataj urboj.

 

    En julio de 2015 la Internacia Olimpika Komitato difinis la urbon, kiu gastigos la Vintrajn Olimpikojn en 2022. Se Pekino fariĝus la urbo, ĝi estos la urbo sola en la mondo, kiu gastigis la Somerajn Olimpikojn kaj la Vintrajn Olimpikojn.

 

    La tri kandidataj urboj havas siajn proprajn avantaĝojn kaj samtempe ankaŭ ili alfrontas defiojn. Inter la tri ubroj Pekino havas la plej multajn loĝantojn kaj la plej altan subtenon de la publiko (laŭ rilata enketado en januaro de 2014, 91.8% da pekinanoj kaj 96.3% da ĉinoj subtenas Pekinon en gastigo de la Vintraj Olimpikoj), la Oslo havas la plej multajn buĝetojn kaj Alma-Ata -- sportejojn kun la plej mallongaj distancoj inter ili.

 

    Laŭ la plano en la 31-a de julio de 2015 en sia konferenco okazonta en Kuala-Lumpuro de Malajzio la Internacia Olimpika Komitato voĉdone elektos la urbon, kiu gastigos la Vintrajn Olimpikojn en 2022.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

图 说:

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments