Memore al la 77-a datreveno de la eksplodo de la Rezistmilito de Ĉinio kontraŭ Japanaj Agresantoj
En la solena kunveno memore al la 77-a datreveno de la eksplodo de la Rezistmilito de Ĉinio kontraŭ Japanaj Agresantoj
Reprezentantoj de la soldatoj en tiu ĉi milito
La 7-a de julio de 2014 estas la 77-a datreveno de la eksplodo de la Rezistmilito de Ĉinio kontraŭ Japanaj Agresantoj. Antaŭ 77 jaroj, okazis la Evento de la 7-a de julio (1937) kiu signifas la eksplodon de la ĉiuflanka agresado fare de la japanaj agresantoj al Ĉinio ĉe la ponto Lugouqiao, sudokcidente de la urbo Pekino je 15 kilometroj.
Antaŭtagmeze de tiu ĉi tago, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, venis al la loko. Li, kaj la reprezentantoj de diversaj rondoj, solene memorigis la eksplodon de la milito, li faris ankaŭ gravan parolon kaj inaŭguris la statuon de la medalo por sendependa liberiĝo.
Xi Jinping diris, ke hodiaŭ ni inaŭguris la statuon ĉi tie ĝuste por memori la martirojn kiuj sin dediĉis al la aferoj de la naciaj sedependiĝo kaj liberiĝo kaj por konsoli la popolanojn kiuj perdis sian vivon dum tiu ĉi milito, ni ĉiam memoras ilin!
Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng