El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Turismo>

Speciala trajno por la turismado laŭ la Silka Vojo

| 2014-07-07
Bookmark and Share


Ceremonio por ekfunkciigi la specialan trajnon 

 

    La 17-an de junio okazis ceremonio por ekfunkciigi la specialan trajnon Chang'an por la turismado laŭ la Silka Vojo. La trajno veturas de la urbo Xi'an, tra Dunhuang, al la urbo Urumĉio, kaj de Urumĉio revenas al Xi'an, la totala vojaĝo daŭras 11 tagojn.

 

    La trajna linio ligas multajn vidindaĵojn de la Silka Vojo en la parto de Ĉinio, ekzemple la grotaro Mogao, Sablosona Monteto, Lunarka Fonto, Ĉiela Lago de la monto Tianshan, Kanas, la urbo Turpano kaj aliaj. Turistoj povas sperti la riĉajn kulturojn historiajn, belegan naturon kaj apartajn naciojn morojn laŭ la vojo. La preskaŭ 600 pasaĝeroj de ĉi-foja veturo plejparte estis urbanoj de Xi'an, ili estis bonvenigitaj per ceremonioj ĉe ĉiuj haltejoj de survojaj urboj.

 

    La trajno haltas nur ĉe ĉiuj vidindaĵoj. Kiam la turistoj atingas ĉiun haltejon de la trajno, turismaj aŭtobusoj kondukas ilin al la vidindaĵoj kaj tiam la trajno Chang'an restas en la haltejo atendante ilian revenon. La pago de la bileto de la trajno estas inter 1680 kaj 3480 juanoj, je 20% malpli multa ol tiu de normalaj trajnoj, kaj la aĉetanto povas ricevi donacitan altan asekuron.

 

    Laŭplane, la trajno veturos 8 ĝis 10 fojojn en la kuranta jaro kaj transportos pli ol dek mil pasaĝerojn. En la venonta jaro 2015, ĝi veturos tra la tuta Silka Vojo en kaj ekster Ĉinio. Krom la konduktoroj, la trajno estos ekipita ankaŭ per gvidisto, kuracisto kaj aliaj koncernaj laborantoj. La vagonaro povas enteni 810 pasaĝerojn.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments