El Popola Ĉinio>头条新闻>

Merkel lernis prepari la pladon "Kongbao-kokaĵo" en Sichuan, Ĉinio

| 2014-07-07
Bookmark and Share


Angela Merkel en lernado de la preparo de "Kongbao-kokaĵo"  

 

    La 6-an de julio, dum sia oficiala vizito en Ĉinio, germana kanceliero Angela Merkel, iris al la bazaro Shenxianshu en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, kaj mem elektis materialojn por fari kuiradon. Post ĉirkaŭ 20 minutoj, ŝi havis riĉan rikolton: sako da densa sojfaba saŭco, zantoksil-sema pulvoro, okangula fenkolo kaj aliaj.

 

    Tagmeze, ŝi venis al iu restoracio norde de la bazaro kaj lernis prepari la pladon "Kongbao-kokaĵo". La ĉefkuiristo de tiu ĉi restoracio Zhang Wei montris al Merkel la tutan procezon de la preparado de la nomata plaldo, Merkel gustumis la pladon kun plena intereso kaj vizitis la kuirejon.

 

    Farante la kuiradon, Zhang Wei babilis kun Merkel pri futbalo, la temo estas plezuriga kaj ĝojiga. Pro tio, ke Merkel faris viziton al Brazilo por la futbala teamo de Germanio, Zhang Wei sciis ke ankaŭ ŝi estas fano de piedpilko. Do, kiam Zhang Wei vidis merkel, li tuj gratulis ŝin pro la sukceso de la germana teamo en la Monda Pokalo.

 

    La respondeculoj diris, ke antaŭ kelkaj tagoj la restoracio jam donis al la germana flanko la liston de la bezonataj materialoj por kuiri "Kongbao-kokaĵon".

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments