El Popola Ĉinio>头条新闻>

Validiĝis la Ĉina-Svislanda Interkonsento pri Liberkomerco

| 2014-07-04
Bookmark and Share


Ĉinaj varoj atingas Svislandon. 

 

    La 1-an de junio la unuaj varoj el Ĉinio atingis Basel, la plej grandan landinternan havenon de Svislando. Samtage validiĝis la artikolo pri redukto kaj nuligo de dogano kadre de la Ĉina-Svislanda Interkonsento pri Liberkomero.

 

    Tio estas la unua liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj evoluinta eŭropa lando, kaj ankaŭ unu el la plej altnivelaj kaj plenampleksaj komercaj interkonsentoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Redukto kaj nuligo de dogano kadre de la interkonsento fariĝos nova mejloŝtono de la ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Svislando kaj donos novan movforton por ekspansiigo de la duflanka komerco kaj grandigo de merkata aliro de la duflanka varkomerco.

 

    La 28an de januaro de 2011, Ĉinio kaj Svislando anoncis komenciĝon de intertraktado pri liberkomerco. Ĉinio kaj Svislando subskribis Komprenigan Memorandon pri Finiĝo de la Liberkomerca Intertraktado en la 24a de majo de 2013 en Berno post naŭ raŭndoj de intertraktado. La du landoj fine subskribis la interkonsenton en la 6a de julio de 2013 en Pekino.

 

    Laŭ antaŭkalkulo de la duflanka komerco en la jaro 2010 Ĉinio laŭpaŝe nuligos doganon al 84.2% da varoj el Svislando, kaj Svislando tuj donos nul-doganan traktadon al 99.7% da varoj el Ĉinio. Laŭ antaŭkalkulo, la kvanto de nul-dogano de Ĉinio por Svislando kaj tiu de Svislando por Ĉinio estas respektive 92% kaj 89%, kaj pli ol 96% de la duflanka varkomerco estas enigitaj en la redukton de dogano.

 

    Svislandaj varoj importitaj de Ĉinio inkluzive de metalaĵoj, hejm-aparatoj, iuj brakhorloĝoj, precizaj instrumentoj, fajnaj kemiaĵoj, kafo, fromaĝo ktp ĝuos nul-doganan traktadon; kaj ĉinaj varoj eksportitaj al Svislando inkluzive de ĉiuj industriaĵoj kaj plejparto da terproduktaĵoj ĝuos nul-doganan traktadon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments