El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Forta motoro por la rilataj landoj en kuna konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo

| 2014-07-03
Bookmark and Share


Diagramo pri la Silka Vojo  

 


La pagodo Dayan (Sovaĝa Ansero) en printempo  

 


Fresko pri budho en la groto sur la monto Maiji  

 


Pordegoj Dingding en la provinco Henan 

 


La ruino de la pasejo Yumen (Jada Pordo)  

 


 La ruino de la malnova urbo Gaochang

 

    La Silka Vojo: la komenca segmento kaj la projekto pri la reto de la vojoj en la Tianshan-a Galerio kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio estis enskribita en la liston de mondaj heredaĵoj en la 38-a sesio de la komitato pri mondaj heredaĵoj okazinta en Doho de Kataro en la 22-a de junio de 2014. Tio estas la unua fojo por Ĉinio fari peticion pri monda heredaĵo kune kun aliaj landoj.

 

    La transkultura projekto Silka Vojo inkludas 33 arkeologiajn restaĵojn, inter kiuj 22 estas en Ĉinio, 8 en Kazaĥio kaj 3 en Kirgizio.

 

    La komitato pri mondaj heredaĵoj diris ke la Silka Vojo estas la vojo por integriĝo, interŝanĝo kaj dialogo inter la Oriento kaj la Okcidento. En la lastaj ĉ. 2 mil jaroj ĝi faris gravajn kontribuojn por la komuna prospero de la homaro. La Silka Vojo estas atestanto de la disvolvo de interŝanĝoj en ekonomio, kulturo kaj socio, precipe de tiuj inter la civilizacioj nomada kaj kultiva de la 2-a jarcento a. K. ĝis la 16-a jarcento p. K. La Silka Vojo servas kiel modelo en longdistanca komercado, antaŭenigo de la urba disvolvo kaj aliaj. Ĝi profunde reflektas la disvastigon de la budhismo, manikeismo, zaratuŝtrismo kaj ideologioj pri urba planado en la antikva Ĉinio, Centra Azio kaj aliaj regionoj.

 

    Fakuloj kaj erudiciuloj en kaj ekster Ĉinio esprimis ke la sukceso de la enmetigo de la Silka Vojo en la liston de la mondaj heredaĵoj refoje pruvas la konfirmon de la mondo al la Silka Vojo. En la nova epoko, ĝi rekte akcelos la kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj rilataj regionoj, kaj samtempe havas pozitivan signifon por antaŭenpuŝi la regionan ekonomian kunlaboron kaj kunan konstruon de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo.

 

    Ĝuste en la pasinta jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris ke por pliintensigi la ekonomiajn kunligojn inter la eŭropaj kaj aziaj landoj, pliprofundigi la reciproke helpajn kunlaborojn, plilarĝigi la spacon por disvolvo, Ĉinio povas per nova modelo de kunlaboro konstrui kune kun rilataj landoj la "ekonomian zonon laŭ la Silka Vojo", kun la celo laŭgrade formi grandan regionan kunlaboron. Tiu ĉi politiko celas ne nur revivigi la komercan trairejon de la Silka Vojo, sed ankaŭ provizi per forta motoro la ekonomian disvolvon de la landoj en la Centra Azio.

 

    Tong Mingkang, vicdirektoro de la Ĉina Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj, esprimis en sia parolo en la kunveno por peticiado pri heredaĵoj en Doho, ke la plurlanda peticiado pri la Silka Vojo pluapaŝe intimigis la tradician amikecon inter Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio, kaj fariĝis nova ligilo por la paca dialogo kaj kuna disvolvo de Ĉinio kaj diversaj landoj en la Centra Azio en la nova epoko.

 

    Multaj eksterlandaj fakuloj opinias ke la sukceso de la enmetigo de la Silka Vojo en la liston de mondaj heredaĵoj havas gravan signifon en la kampoj ekonomia, kultura, politika kaj multaj aliaj. Ĉinio donas pli kaj pli grandan atenton al la strategio de kunlaboro kun la landoj centraziaj, arabaj kaj eŭropaj. Ĉinio proponis la strategion pri konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, kiu kondukas la Silkan Vojon de la pasinteco al la nuntempo kaj al la estonteco. El la ekonomia vidpunkto, tio estas konfirmo kaj profundigo de la mondo al la koncepto pri konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping en la pasinta jaro. Tio pluapaŝe konfirmis el la historia, kultura kaj aliaj fontoj la komunajn interesojn de ĉiuj landoj laŭ la Silka Vojo, multe fortigis la konfidon de ĉi tiuj landoj en kuna antaŭenpuŝado de la regiona ekonomia kunlaboro kaj favoras al kreo de kunlaboraj manieroj en la regiono kun 3 miliardoj da loĝantoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments