El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La studoj en Poznan estu korafero de ni ĉiuj

| 2014-07-03
Bookmark and Share

    En septembro startos nova kursprogramo de Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Poznan (Pollando). Tre gravas, ke tiu formado restu viva, studu tie novaj studentoj, kiuj poste en sia lando povas labori ekzemple por la oficialigo de Esperanto, ĝia enkonduko en la instrusistemon.

 

    Por pliaj informoj pri la studoj, aliĝkondiĉoj kaj stipendioj, bv legi nian alian novaĵon (http://edukado.net/novajhoj?id=463).

 

    Tiu ĉi kompleksa formado estas unika. Se ni ne sukcesos havi 20 kandidatojn, estas danĝero, ke neniam plu funkcios la fako. Ni devas kunagi por la konservado de tiu unika eblo. Anoncis sin dekkvino da kandidatoj, sed la plimulto povas entrepreni la studojn nur ricevinte financan subtenon, kaj por la studkostoj kaj por siaj vojaĝkostoj, kiuj ekz. por brazilano povas sumi ĉ. 8.000-10.000 eŭrojn dum la studoj.

 

    La lernejoj en niaj landoj funkcias danke al la impostoj de la popolo, financataj de la registaro. La funkciigo de niaj solaj universitataj studoj pri Esperantologio bezonas la helpon de la esperantista popolo. Por tio edukado.net lanĉas kampanjon kaj provas kolekti monon por regule kaj kontrolite monhelpi la kandidatojn, kiuj meritas tion. Eblas ĝenerale helpi, sed eblas ankaŭ "adopti" kelkajn studontojn kaj sekvi iliajn studojn. Vidu, kiuj ili estas, kion ili bezonas. La paĝo por studontoj en Poznan estas ĉi tie (http://edukado.net/helpu/poznan).

 

    Por pli bone kompreni kial gravas tiuj studoj, ni republikigas la prelegon de Katalin Kováts, prezentitan dum la Hispana-Andaluzia Kongreso en majo 2014. En la prelego Oficiala Instruado de Esperanto (http://edukado.net/ensaluti?reen=klerigejo/montri%3Fmdl_id%3D10%26m%3Dsuperrigardo%26lec%3D298) Katalin dediĉas grandan parton por klarigi la gravecon de tio, ke sen diplomitaj esperantologoj ne eblas akirigi prestiĝon por Esperanto, ne eblas enirigi ĝin en la ŝtatan instrusistemon.

 

    Resume, la studoj en Poznan estas unika kaj nemalhavebla formado, kiun nia movado ĉiupreze devas komune konservi kaj subteni. La filmitan prelegon kaj la prezentitajn ilustraĵojn vi povas spekti en nia KLERIGEJO (http://edukado.net/ensaluti?reen=klerigejo/montri%3Fmdl_id%3D10%26m%3Dsuperrigardo%26lec%3D298), kie ankaŭ testo helpas kontroli la bonan komprenon.

 

(el Edukado.net)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments