El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio manifestis sian starpunkton pri la kolektiva sindefendo de Japanio

| 2014-07-03
Bookmark and Share


Hong Lei 

 


Manifestacio kontraŭ nuligo de la malpermeso en Tokio  

 

    En la regula gazetara konferenco, kiu okazis en la 1-a de julio, Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, manifestis la starpunkton de Ĉinio pri la rezolucio de la japana kabineto nuligi malpermeson de rajto pri la kolektiva memdefendo. Li diris, ke pro historia kialo la politika tendenco de Japanio en milita sekureco delonge estas alte atentata de ĝiaj aziaj najbaroj kaj la internacia komunumo. En la pasintaj kelkaj jaroj unuflanke la japanaj aŭtoritatoj kreis malpacon pri historiaj demandoj; aliflanke ili aplikis senprecedencajn rimedojn en la milita sekureco, tial multe ŝanĝiĝis la japana politiko pri milita sekureco. Oni dubas ĉu Japanio ja ŝanĝos la vojon de paco kaj disvolviĝo, sekvatan de post la Dua Mondmilito. Ĉinio rimarkis, ke ankaŭ en Japanio multaj homoj oponas la rezolucion.

 

    Hong Lei diris, ke la disvolva direkto de Japanio devas esti decidita de la japana popolo. Ĉinio oponas, ke Japanio antaŭenigas enlandan politikan tagordon per "ĉina minaco". Ĉinio urĝas Japanion respekti la justan zorgon de aziaj najbaroj pri la sekureco, diskrete trakti rilatajn demandojn, ne damaĝi la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio nek perturbi la pacon kaj la stabilecon de la regiono.

 

    La japana novaĵ-agentejo Kyodo raportis samtage, ke tiuvespere la portempa kunsido de la japana kabineto adoptis la rezolucion revizii konstitucion por nuligi malpermeson de la rajto pri kolektiva memdefendo. La rezolucio opinias, ke Japanio povus uzi militfortojn por malhelpi atakon kontraŭ aliaj landoj, eĉ kiam ĝi ne estus atakita.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments