El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis la unua transrivera metroo de Ĉinio

| 2014-07-03
Bookmark and Share


Kelkaj pasaĝeretoj en la unua funkcia tago 

 


Oficiale funkciiĝis la 10-a linio de la nankina metroo  

 

    La 1-an de julio oficiale funkciiĝis la 10-a linio de la nankina metroo en Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. La metroa linio mallongigis la trafikan tempon inter la du regionoj ĉe la du bordoj de la rivero Jangzio kaj provizis per granda oportuno la loĝantaro el du milionoj da anoj ĉe la norda bordo. Ĝi, kiel la unua transrivera metroo de Ĉinio, funkciis post 4-jara konstruado, kaj ankaŭ firme kunligis la jenajn du gravajn trafikajn nodojn de la urbo: la suda fervoja stacio kaj la flughaveno Lukou.

 

    Laŭ konigo, ekde la 24-a de junio la metroa kompanio de Nankino jam komencis vendi al la publiko 3 specojn da metroaj biletkartoj: monata, dumonata kaj sezona.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments