"Bona konsilo pli bona ol oro"
de Jindřiška Drahotová
Estas nia malnova ĉeĥa proverbo: Bona konsilo pli bona ol oro.
Sed ekzistas homoj, kiuj tamen konsilojn ne akceptas. Ĉu tio estas ilia vojo al infero? Nu, konsiloj povas esti diversaj, ili povas eĉ kaŭzi "ursan servon" - tutan malutilaĵon. Sed en ĉiu kazo pli da konsiloj, pli riĉe por elekto, pli da vojoj al la celo. Sed fine la homo devas ĉiam sin problemon solvi mem.
Helpas bona edukado kaj oni devas esti sinceraj al si mem. Ankaŭ estas bone havi rilatojn kun iu saĝa, kiu havas aŭtoritaton, kiun oni fidas kaj estimas, kiu pensas pri ni sincere. Bone povas konsili bibliaj rakontoj...sed...ili iam kontraŭas...
Al mi – infano de socialismo – fortigis mian memfidon novaj ideoj kaj publikaj konsiloj pri samrajteco de viroj kaj virinoj, pri batalo de pluso kaj minuso. Nunaj virinoj ĉe ni estas aliaj, ol niaj avinoj jam nevivantaj, samtempaj virinoj estas memstaraj, plispertaj, liberaj...simple aliaj. En mia juneco "devis" ĉio esti optimisma, ĝoja, laŭdataj estis manlaboristoj...sed...
Male nuntempaj tiuj publikaj konsiloj frape akompanas nin per reklamoj ĉie kaj ofte eĉ akre ordonas: aĉetu, glutu tablojdojn, legu literaturaĉojn, simiu, drinku, ludu, amuziĝu...tiuj konsiloj naŭzas min, sed ili estas ĉie. Tiaj konsiloj certe ŝanĝos niajn nepinojn...
La konsilojn, kiuj estis la plej utilaj por mi, donis al mi mia avino kaj patrino. Ili tre bone konis min kaj amis min. Certe plaĉus al ili konsiloj de doktoro Max Kašparů, kuracisto, psikiatro, ortodoksa pastro kaj esperantisto. Liaj konsiloj temas pri homa vivo, vojo al feliĉo, al feliĉo kiun ni povas krei mem. La konsilo estas iom pli longa, sed valoras ĝin legi ĝis fino kaj pri ĝi pensi.
"La homo estas kiel kandelo. La stato de la flamo sciigas pri homa bonfarto. Se ni metos la kandelon en ejon konsistantan el ses vandoj (kubo), ĝi trankvile brulas.
La antaŭa vando estas niaj revoj, niaj deziroj, niaj ĝojoj, planoj, perspektivo de nia estonteco. Se mankas tia vando, la kandelo estas danĝerigita, sed ĝi iel brulas plu.
La vando malantaŭ la kandelo estas certeco en nia vivo – gepatroj por infanoj, familio, partnero unu por la alia, ili subtenas nin. Se tio mankas, ve! se ni eĉ devas timi pri trompo de tiu flanko, la kandelo troviĝas en grava danĝero pro aerblovo. La flameto tremas, oni timu ke ĝi baldaŭ estingiĝos.
Ĉe la maldekstra flanko, flanko de la koro estas vando de niaj gefratoj, amikoj. Tiun vandon ni povas fortigi, krei, dependas de ni, ĉu estos bonaj rilatoj, ĉu reciproke ni helpados.
Ĉe la dekstra flanko estas nia okupo, laborkolektivo, vivmedio. Ĉi tie ni povas multe fari, por ke la kandelo estu en bona stato.
Mi iru al la planko. Ne estas bone la kandelon transporti, la flamo tion ne ŝatas. La homo devus elekti la lokon, kie li kreas hejmon al si kaj ne rigardu najbarojn, kiuj havas ion alian, eble pli plaĉan. Nur hejme oni povas trovi trankvilon kaj feliĉon.
Restas la lasta vando – plafono. De supro venas el la ĉielo lumo, amo, beleco, arto, scio, espero kaj kredo. El tiuj ni povas krei belan kupolon, aŭ solidan tegmenton, ĉar kiam mankas la tegmento, poste pluvo, ŝtormo, fulmoj, ventego kaŭzos pereon, la kandelo ne povas rezisti."
Ne, mi ne kopiis tiun ĉi pecon el la reto, mi ĝin nur aŭdis per televido kaj ĝi penetris en mian koron. Kaj mi transdonas ĝin plu, kiel sinceran donacon al vi.
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji