El Popola Ĉinio>Konkurso de Verkado EPĈ-2014>Poemoj>

Malĝoja kavaliro

| 2014-06-30
Bookmark and Share

de Jindřiška Drahotová

 

Ekiris kavaliro brava

 

sur ĉevalo blanka

 

en ekipo brila

 

esti heroo preta

 

 

sed li ĉesis strebi al la celo

 

enue distriĝis

 

kanajlojn vizitadis

 

kaj sian tempon malŝparadis

 

 

malaperis la celo

 

nebuliĝis la ĉielo

 

vaporiĝis kuraĝo

 

 

li sur la vojo restis

 

vento lin balancis

 

neĝo lin kovris

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments