Bambuo kaj roko
Zheng Banqiao (1693~1765)
Bambuo kaj roko
Ĝi montajn ŝtonojn firme kaptas per la radikdentoj,
tra ĉiuj penetreblaj vojoj de la rokaj fendoj.
Post dekmil frotoj, dekmil frapoj restas ĝi fortika,
kaj vane provas ĝin ataki ĉiudirektaj ventoj.
0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/
0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Laŭlum)
Zheng Banqiao(1693~1765)origine nomiĝis Zheng Xie,estis lokano de Xinghua (en nuna Jiangsu-provinco). Li havis adoltiĝan nomon Zheng Kerou kaj memtitolon Banqiao (Tabula Ponto). Zheng Banqiao sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en la 1-a jaro de Qianlong-erao (1736), Qing-dinastio. Sed lia kariero kiel ŝtatoficisto estis tiel neglata, ke dum 12 jaroj li havis nenian promociiĝon sur la posteno de guberniestro; vole-nevole li vivtenis sin per pentrado dek jarojn en la urbo Yangzhou.
Tiu ĉi poemo estis skribaĵo sur lia pentraĵo kun profunda alegogio. Doni klerulan poemon kiel surskribaĵon al pentraĵo estas fenomeno specifa en ĉina pentroarto.
Kiel ni scias, ke en la Okcidento estas multe da mondfamaj pentraĵoj, sed neniu el ili estas kun poemo, propramane surskribita de la aŭtoro per belskribo. La ĉinstila pentristo samtempe devas esti ankaŭ poeto kaj kaligrafo.
Tiu ĉi verskvaro nominale skribis pri bambuo (kaj roko), tamen fakte kantis pri homo per la bambuo. En homa vivo ĉu glata aŭ malfavora travivaĵoj estas provoj. Oni diras, ke temperamento egalas sorton. Verkaĵo ofte respegulas temperamenton de la aŭtoro. Kia aŭtoro, tia verkaĵo.
La unuaj du versoj diris, ke la bambuo firme radikiĝas sur la monta ŝtono. La sekvaj du versoj diris, ke ĝi spiteme restas fortika kontraŭ atakoj de ventoj el ĉiuj direktoj.
La aŭtoro prozopopee versis pri la bambuo, tiel pri sia honesta nefleksebla temperamento, pri sia nobla spirito, kiu neniam submetiĝis al perversaj malicaj fortoj. Tio donis al ni emocion pri vivo.
Redaktoro: Hu Guozhu