El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Odo al umefloro

| 2014-06-27
Bookmark and Share

 

    ☆Traduko-1

 

    Lu You (1125~1210):

 

Odo al umefloro

 

Ĉe la pont' dezerta estas vi tutsola,

 

kaj neniu vin demandis pri la sorto.

 

En krepusko vi ĉagrenas senkonsola,

 

kaj singultas la pluv' kaj la vent' sen vorto.

 

-0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ 0=0/ 0=0/ =0/

 

Iĝi reĝin' ne valoras la klopodo.

 

Estu enviata de aliaj floroj!

 

Eĉ vi dispremita ĝis la polv' en koto.

 

Tamen ŝvebas ĉiam viaj bonodoroj.

 

=0/ 0=0/ 0=0/ -0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(Trad. Armand Su)

 

☆Traduko-2

 

Ĉe rompita pont’

 

trista kun ĉagren’

 

vi solecas en krepusk’

 

des pli en pluv-ĝen’

 

-0/ =0/ =

 

=0/ -0/ =

 

-0/ =0/ -0/ =

 

-0/ -0/ =

 

Sen strebem’ al pomp’

 

malgraŭ envi-ĉen’

 

eĉ vi fale kotiĝas

 

samas l’ arom-plen’

 

-0/ =0/ =

 

=0/ -0/ =

 

-0/ =0/ 0=0/

 

=0/ -0/ =

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Sam)

 

    Lu You (1125~1210), kun adoltiĝa nomo Lu Wuguan kaj memtitolo Senbrida Maljunulo, estis lokano de Shanyin (en nuna Shaoxing de Zhejiang-provinco). Lu You estis famkonata kiel patriota poeto en la Suda Song-dinastio (1127~1279). Dum la tuta vivo li verkis pli ol dekmil poemojn.

 

    Umefloro estas temo, pri kiu ĉinaj kleruloj ĉiam ŝatas kanti dum jarmiloj. Lu You tre amis umefloron kaj rigardis ĝin simbolo de morala honesteco de bonvirtulo. Dum sia tuta vivo Lu You verkis pli ol 160 poemojn pri umefloro.

 

    Tiu ĉi poemo kantis pri umefloro. Fakte la poeto montris sian koron kaj aspiron pere de la bonvirteco de umefloro.

 

    La unua strofo pri la situacio de la umefloro. La komencaj du versoj “ĉe la pont' dezerta” montris, ke la umefloro troviĝas en malfavora loko. La sekvaj du versoj “En krepusko vi ĉagrenas senkonsola” rakontis al ni, ke la umefloro suferas turmentojn de pluvo kaj vento, akcentante pri la malfeliĉo de umefloro.

 

    La dua strofo skribis, ke travivinte diversajn turmentojn, la umefloro postlasis sian bonodoron eĉ post sia kotiĝo. El la versoj ni ja povas facile kompreni la aludon pri la vivo kaj personeco de la aŭtoro.

 

    Supozeble tiu poemo estis versita de Lu You en malfruaj jaroj de sia vivo. Per umefloro Lu You esprimis la neŝanceligeblan starpunkton de patrioto kaj sian politikan honestecon.

 

    Tiu poemo kantis pli akcente pri la spirito ol la aspekto de umefloro. Ĝi impresis kiel memportreto de la aŭtoro kaj vere eminenta inter poemoj pri umefloro.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments