El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Kanto de Jaspa dum enterigo de falintaj petaloj

| 2014-06-27
Bookmark and Share

 

Ve, floroj velkas, falas, kaj petaloj drivas en l' aer'!

 

Kiu kompatas pri la sven' de juno kaj aroma hel'?

 

Filandroj milde ŝvebas super pavilonoj primaveraj,

 

salikaj flokoj naĝas kise al kurtenbrodaĵoj belaj.

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ = /

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ = /

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/ =0/

 

Knabin' en sia ĉambro nun morozas pri printempa sven';

 

nenio liberigas ŝian povran koron el ĉagren'.

 

Levinte la kurtenon, kun la hoj' enmane ŝi elpaŝas;

 

sed hezite, ĉar treti la falintajn florojn ŝi domaĝas.

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ = /

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/ -0/ = /

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

Paradas la aromon freŝan kaj la ulmo kaj salik',

 

ignore al petala falo de la pruno kaj persik'.

 

Sed venontjare prunaj kaj persikaj floroj ja revenos,

 

tamen la ĉambro kaj la lito de l' knabino jam malplenos!

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ = /

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ = /

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

Finkonstruiĝis nestoj aromaj en la tria monat' —

 

hove, hirundoj, vi turmentis florojn, tute sen kompat'!

 

Ankaŭ venontajare vi bekadon al burĝonoj faros?

 

Sed tiam viaj nestoj super la senhoma ĉambr' disfalos.

 

0-0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/ 0= /

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ = /

 

=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

Ja tricent sesdek tagoj ĉiujare. Sed kia la tag'?

 

Ponard' de vent' kaj glav' de frosto drastas en kuna atak'

 

Ve, kiel longe la petaloj ĉarmaj firme sin retenos?

 

Ĉu ne momenta blovo jam senspure ilin tuj forprenos?

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/ 0= /

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/ 0=0/ 0= /

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

Florad' tre plaĉas, sed post falo netroveblas kolektant';

 

jen kial tristas la florenteriga knabin' ĉe verand'.

 

Senpova ŝi, apoge al la hojo, larmas en soleco;

 

sur ĉiun nudan branĉon kvazaŭ gutus ŝia sang' sen ĉeso.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ = /

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/ 0=0/ 0= /

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

Kukolo ne kukuas, kiam falas krepuska saten';

 

lasinte la fosilon ŝi refermas pordojn post reven'.

 

Surmure lum' el frida lampo palas, la knabin' ekkuŝas;

 

fenestron frosta pluvo frapas, dum kovrila gel' ŝin puŝas.

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/ 0= /

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ = /

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

Ve, kio kaŭzas, ke mi senkonsole en aflikt' suferas?

 

Printempon mi duone amas kaj duone prikoleras

 

pro ĝia subita aper', pro ĝia abrupta forflu';

 

silente ĝi emerĝas, fordrivas ankaŭ tute sen bru'.

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/ 0= /

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/ 0= /

 

Jen morna kanto en la lasta nokto vibris tiel forte.

 

Ĉu tion faris floranim' aŭ birdspirito eksterkorte?

 

Ne reteneblas la animo flora kaj birda spirit';

 

al birdoj mankas vortoj, inter floroj regas nur timid'.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/ 0= /

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/ -0/ = /

 

Ho, kiom mi deziras havi jam flugilojn sub l' akselo,

 

por porti la petalojn al la pleja foro de l' ĉielo!

 

Al la lontano, jen tiel malproksimen sub la ĉiel'!

 

Sed ĉu mi povus trovi tie por ili pecon da ter'?

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/ -0/ 0= /

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/ 0= /

 

Portempe la dolĉajn medolojn en ĉi sakon mi enŝovu,

 

ke l' ĉarmon kaj superbon man' da tero neta ĉiam kovru!

 

Forpasu puraj, se vi naskiĝis kun la sama natur'!

 

Ĉu ne pli bone ol en stinkan akvon fali al malpur'?

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ 0=0/ -0/ =0/ 0= /

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ = /

 

Hodiaŭ enkavigi vin mi venas tuj post via morto.

 

Kaj kiam mi pereos? Ho ve! Ja ne certas mia sorto.

 

Pro l' enterigo de falintaj floroj oni mokos min.

 

Sed kiu entombigos min post la aper' de mia fin'?

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/ = /

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/ =0/ = /

 

La tempo de dissink' petala kaj finiĝo primavera

 

ja markas horon de paliĝo kaj detru' de l' juno bela.

 

Kiam printempon svenan la velkanta ĉarmo sekvos for,

 

jam forgesiĝos la knabin' mortinta kaj falinta flor'!

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ = /

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ = /

 

—el Vol. unua, ĉapitro 27, p.390

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Seimin)

 

    Tiu ĉi poemo estis ĉitita el la ĉapitro 27 de la romano Ruĝdoma Sonĝo. La protagonistino Jaspa (Lin Daiyu) kantis ĝin dum enterigo de falintaj petaloj. La esperantigon faris akademiano Seimin.

 

    Sendube la romano Ruĝdoma Sonĝo verkita de Cao Xueqin (30 jarojn post apero de la romano Ruĝdoma Sonĝo en ĉina socio jam furoris jenaj versoj:

 

    Sen babilo pri la romano,

 

    ĉiom da via dokta legado restas vano.

 

    Ruĝdoma Sonĝo estas granda verko kiel enciklopedio, pri kiu la legado, studado aŭ diskutado neniel fineblas. En Ĉinio ĝi jam estas famkonata al ĉiu familio kaj ĉiu individuo. Nun la studo pri Ruĝdoma Sonĝo jam fariĝis faka scio—“ruĝlogio”.

 

    ĉ. 1715 ~ ĉ.1763) estis mirinda spektaklo en la historio de la ĉina literaturo.

 

    Ruĝdoma Sonĝo naskiĝis en la 49-a jaro de Qianlong-erao (1784), Qing-dinastio, komence cirkulis en formo de mankopiaĵo.

 

    Budho diris: etoso aperas laŭ koro. Kia animstato, tia poemo. Ordinare oni rigardas florojn en printempo belaj kaj feliĉaj.

 

    Sed Jaspa havis sian opinion:

 

  Ja tricent sesdek tagoj ĉiujare. Sed kia la tag'?

 

  Ponard' de vent' kaj glav' de frosto drastas en kuna atak'

 

    Ŝi sentas la sorton malfeliĉa kaj dolora.

 

    Bona verkaĵo ne nur respegulas specifan eventon, sed ankaŭ povas veki eĥojn de legantoj trans limo de tempo kaj spaco.

 

    Homo estas mortema. Sed oni ne povas antaŭscii pri la tempo kaj maniero de morto. Ni ĉiuj ne povas eviti forpason de niaj intimuloj aŭ amikoj. Krom doloro, ĉu ni sentas ankaŭ la efemeron kaj ŝanĝemon de la mondo? Tiam tre nature emerĝas al ni la versoj de Jaspa:

 

Hodiaŭ enkavigi vin mi venas tuj post via morto.

 

Kaj kiam mi pereos? Ho ve! Ja ne certas mia sorto.

 

Pro l' enterigo de falintaj floroj oni mokos min.

 

Sed kiu entombigos min post la aper' de mia fin'.

 

La tempo de dissink' petala kaj finiĝo primavera

 

ja markas horon de paliĝo kaj detru' de l' juno bela.

 

Kiam printempon svenan la velkanta ĉarmo sekvos for,

 

jam forgesiĝos la knabin' mortinta kaj falinta flor'!

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments