El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 1-a Ĉina Xinjiang-a Internacia Arta Bienalo

| 2014-06-27
Bookmark and Share


Ding Wei en parolo en la inaŭguro 

 


Malgranda vizitanto en imito de la statuo Somero en Pamir farita de artisto de Xinjiang  

 

    La 25-an de junio en la Internacia Konferenca Centro de Xinjiang inaŭguriĝis la 1-a Ĉina Xinjiang-a Internacia Arta Bienalo kune aranĝita de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj la Popola Registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

 

    La 1-a Ĉina Xinjiang-a Internacia Arta Bienalo kun la temo "Renkontiĝu sur la Silka Vojo" celas per eksponaĵoj koncentre montri la artan civilizacion sur la Silka Vojo kaj la gravan rolon de la kultura diskonigo en antaŭenpuŝo de la granda disvolvado kaj granda prospero de la kulturo. La bienalo konsistas el kvar partoj -- ĉefa ekspozicio, aparta ekspozicio, ekspozicio pri speciala temo kaj periferia ekspozicio enhavantaj pentraĵojn, videojn, ekipaĵojn, fotojn kaj skulptaĵojn.

 

    En la ĉefa ekspozici-zono de la Internacia Konferenca Centro de Xinjiang estas videblaj 167 valoraj artaĵoj faritaj de 132 artistoj de Ĉinio, Usono, Grekio, Nepalo, Turkio kaj de tiuj el aliaj 13 landoj laŭlonge de la linio de la Silka Vojo.

 

    Ding Wei, ĉina ministro pri kulturo, diris en la inaŭguro de la bienalo, ke de la antikveco Xinjiang estas loko por kultura interŝanĝo inter la Oriento kaj Okcidento. Okazigi en Xinjiang la internacian artan bienalon kun la temo "Renkontiĝu sur la Silka Vojo" celas kolekti avangardajn kulturajn ideojn de diversaj landoj, levi la kulturan pozicion de Xinjiang sur la ekonomia zono de la Silka Vojo. Li esperas, ke diversaj rondoj de la socio kune penados por fari la Ĉinan Xinjiang-an Internacian Artan Bienalon kultura marko kun alta nivelo kaj fari ĝin bona platformo por ke la mondo konu Ĉinion kaj Xinjiang.

 

    La Ĉina Xinjiang-a Internacia Arta Bienalo estas ŝtat-nivela arta festivalo. Ĝi okazas en ĉiu dua jaro. La ĉi-foja bienalo estos fermita en la 20-a de julio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments