El Popola Ĉinio>头条新闻>

Esploristoj trovis en Vjetnamio kavernon kun pluvarbaro, lago kaj rivero

| 2014-06-26
Bookmark and Share


Pluvarbaro en la kaverno 

 


River-vojo en la kaverno  

 

    Laŭ lastatempa raporto de fremdlanda amaskomunikilo, en la provinco Quang Binh de Vjetnamio estis trovita la kaverno Son Doong kun pluvarbaro kaj river-vojo. Ĝi, konsiderata kiel la plej granda tia kaverno en la mondo, formiĝis antaŭ 2 -- 5 milionoj da jaroj pro eroziado de fluakvo al subteraj kalkoŝtonoj kaj pro malleviĝado de ŝtonoj sur la monto. La kaverno havas longecon de 5.5 mejloj (ĉirkaŭ 8 855 metroj), larĝecon de 650 futoj (ĉ. 198 metroj) kaj altecon de pli ol 150 metroj. Nun ĝi ankoraŭ grandiĝas senĉese. En la kaverno estas almenaŭ 150 apartaj kavernetoj, krome estas ankaŭ lago, rivero kaj arbaro. Ĝi havas la nomon Son Doong kun la signifo "kaverno kun riveroj en monto". Helpe de la hazarda lumigo de la sunbrilo esploristoj feliĉe vidis la kompleksan ŝton-strukturon en la kaverno.

 

    La kaverno Son Doong troviĝas en la fondo de la montaro Annamite en malproksima regiono en la meza parto de Vjetnamio. En la jaro 1991 por ŝirmi sin kontraŭ neĝoventego iu loka kamparano hazarde trovis la kavernon kaj eniris en ĝin. Post tio li neniel povis serĉi la kavernon. En la jaro 2009 dank' al lia helpo britaj esploristoj refoje trovis la kavernon, kiu estis difinita kiel kaverno la plej granda en la mondo.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments