El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Malmultaj aliĝis al la Bonaera UK

| 2014-06-25
Bookmark and Share

    La ĉi-jara Universala Kongreso en Argentino ŝajnas iĝi la plej malgranda UK dum la tuta postmilita epoko. La kvanto de ĝisnunaj aliĝoj indikas, ke la suma nombro de kongresanoj ĉi-jare restos sub 800. La kongreso sekve estos finance deficita por UEA, rakontas la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.

 

    Libera Folio: Lastatempe cirkulas informoj, laŭ kiuj la interesiĝo pri la ĉi-jara Universala Kongreso estas magra. Kiom da homoj ĝis nun jam aliĝis?

 

    Osmo Buller: Ĝis nun estas 610 aliĝintoj. Ne necesas multe teoriumi por klarigi tion. Bonaero situas malproksime de la tradicia bazo de kongresanoj, t.e. Eŭropo kaj Japanio, pro kio la vojaĝkostoj estas tre altaj. La kongreso estos finance deficita, sed tiu risko neeviteble sekvas el la principo, ke pro sia universaleco UK devas foje okazi ankaŭ en lokoj, kiuj ne estus konsidereblaj, se oni farus la elekton nur laŭ financaj kalkuloj.

 

    Kia estis la kvanto de aliĝintoj en la sama periodo de la jaro por aliaj ekstereŭropaj kongresoj? Por eŭropaj?

 

    - Havano kaj Hanojo havis ĉ. 200 aliĝintojn pli je la sama periodo. Kaze de eŭropaj kongresoj la nombro variis inter 1200-1600. La ĉi-jara cifero aŭguras finan nombron de 700-800. Sekve en Bonaero eble okazos la plej malgranda UK post la milito. Ĝis nun la plej malgranda estis la kongreso en Vankuvero en 1984, kun 802 aliĝintoj.

 

    Ĉu multe gravas por la financoj de UEA, ke la kongreso estu granda? Ĉu ĝenerale la grandeco de la kongresoj laŭ vi havas signifon por la prestiĝo de la movado, kaj por la kongresanoj mem?

 

    - Evidente por la financoj de UEA estas des pli bone, ju pli granda la kongreso estas, sed UEA ne povas elekti la kongresurbojn nur laŭ financaj konsideroj. Certe la grandeco havas signifon ankaŭ por la prestiĝo de UK, sed tiurilate plej multaj esperantistoj certe prijuĝas surbaze de longa perspektivo.

 

    Ĉu en 2015 en Francio oni povas atendi grandan kongreson?

 

    - Tute certe, ĉar multaj volas partopreni ĝin aparte pro tio, ke ĝi estos la jubilea 100-a UK, kaj krome Francio estas movade forta lando, kiu ofte, kiam UK okazas en iu alia lando, liveras eĉ pli da kongresanoj ol la kongreslando mem.

 

    Kiel statas la planoj pri la kongreso en 2016? Estis menciitaj Portugalio kaj Slovakio - kiu el tiuj proponoj laŭ via takso logus pli da kongresanoj? Kiujn aliajn argumentojn oni devos konsideri ĉe la decido? Kaj kiam la estraro faros la decidon?

 

    - La estraro akceptis por la "finalo" Lisbonon kaj Nitra. Mi vizitis kun KKS ambaŭ urbojn kaj la estraro ricevis nian raporton. Ambaŭ havas siajn avantaĝojn, pro kio ne estas facile elekti. Nun la afero estas en la manoj de la estraro, kiu decidos jam baldaŭ.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments