Personaj impresoj de la Verda Ekskurso al Beidaihe
de USUI Hiroyuki
Mi jam verkis "oficialan" novaĵon pri la ĉi-jara Verda Ekskurso (http://www.espero.com.cn/2014-06/10/content_32623266.htm). Nun mi skribu pri miaj personaj impresoj de tiu ĉi aranĝo, kaj ankaŭ tiujn pri la vizitita somerumejo Beidaihe.
Ne longe post mia alveno al Pekino en 2012, mi lernis, ke en Beidaihe kutime kunsidas ĉinaj ŝtatgvidantoj dum la somero por diskuti pri politiko. Do mia surprizo estis granda, kiam mi tiujare aŭdis, ke kolegino Chen Ji tutfamilie iros al Beidaihe por pasigi la somerajn feriojn. Mi demandis min: ĉu ŝi estas unu el la pintaj funkciuloj de la ĉina registaro? Evidentiĝis, ke tre multaj homoj, ĉu registaraj altranguloj aŭ ne, vizitas la marbordan feriejon por fuĝi de la sufoka somera varmego de Pekino.
Vilaoj en Beidaihe |
Mi krome eksciis nur reveninte al Pekino, ke tiu ĉi feriejo certe havas diversajn aspektojn, kiujn mi ne sukcesis esplori. Kolegino Wang Lihua diris, ke en Beidaihe ŝi restis en distrikto ĉefe destinita por eksterlandaj fakuloj. Ŝi rakontis al mi, ke tie estas multe da japanstilaj domoj konstruitaj de japanoj antaŭ la dua mondmilito, kaj ke ŝi mem loĝis en unu el tiaj domoj. Do Beidaihe certe meritas denovan viziton iam en estonteco.
Propre spertita Beidaihe
Ĉi-jare okaze de la jam nomita Verda Ekskurso mi finfine havis la okazon propraokule vidi la faman turismejon, kiu administracie estas parto de la urbo Qinhuangdao. La 6-an de junio, en pluvado, ni ekveturis de Pekino al Beidaihe kaj bezonis kvar horojn por atingi la lokon. Ĝis tiam dum la dujara restado en Ĉinio mi neniam vizitis la maron. Do estis tre ĝojige vidi ĝin, eĉ en la pluvo kaj sub la nokta vualo.
Sur la pordego de Shanhaiguang: Han Zuwu, mi, Yu Jiancao kaj Espero |
La sekvantan tagon, la 7-an de junio, daŭris la pluvo almenaŭ dum la antaŭtagmezo. Tiun tempon ni utiligis por esperantlingvaj prelegoj kaj lernado de la lingvo. Estis iom embarase por mi, ke ankaŭ veteranaj esperantistoj, kiuj ne bezonus ĉeesti en mia duhora kurso, ĉeestis ĝin. Sed aliflanke tio fariĝis bona okazo por sciigi al ili kion mi kutime faras en miaj kursoj. Ekzemple YU Jianchao, kiu laboras en la Esperanto-sekcio de la Ĉina Radio Internacia, post la reveno al Pekino ne nur afablis sendi al mi fotojn sed ankaŭ komplimenti, ke ŝi tre aprecis mian instruadon. Mi memfidas almenaŭ, ke mi estas sufiĉe amuza instruisto…
Ho, maro!
Posttagmeze revenis la suno. Ni do denove iris al la marbordo, kaj iuj – inkluzive de mi –iris en la maron, kvankam ni ne naĝis. Mi fakte forgesis naĝkostumon en la tranoktejo, kvankam mi kunportis ĝin en la valizo! Sed estis ankoraŭ iom frue kaj iom malvarme por naĝi, eĉ se ni vidis kelkajn naĝantojn. Kelkaj el ni longe vagadis sur la strando, grimpis grandajn rokojn kaj ĝuis la marbordan pejzaĝon.
De dekstre: Espero, Lisa, Juana, Ĝoja kaj mi |
Malpermeso ankaŭ ruse |
Laolongtou |
Mirigis min, ke la stratoj de Beidaihe estas tre puraj kaj belaj. Nu, feriejoj devas esti tiaj, vi dirus. Interese, krome, en la feriejo estis multe da anoncŝildoj en la rusa lingvo. Nan Youli, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, diris, ke la turismejon vizitas multe da rusoj. Nu, liaj vortoj estas fidindaj, ne nur ĉar li ĉiujare aranĝas la Ekskurson sed ankaŭ ĉar li profesie laboris pri la gvidado de eksterlandaj televidaj teamoj en diversaj lokoj de Ĉinio.
La lastan tagon de la Ekskurso, la 8-an de junio, daŭre estis la suno sur la ĉielo. Ni vizitis la faman trapasejon Shanhaiguang. Ĝi estas tradicie konsiderata kiel la orienta ekstremo de la Granda Muro. Laolongtou aŭ "la Kapo de drako", kie la Granda Muro tuŝas la maron, estas majeste kaj aspektas vere kiel la ekirpunkto de la longega konstruaĵo.
Iom da verda grumblo
Eĉ en la "oficiala" novaĵo pri la Ekskurso mi iom grumblis pri la tre ofta krokodilado dum la aranĝo. Mi jam partoprenas la Ekskurson por la tria fojo, kaj do mi volis klopodi por malmultigi krokodiladon. Ŝajne mi ne tre sukcesis. Tion mi nun faras ne nur pro tio, ke mi ne komprenas la ĉinan lingvon. Pli kaj pli multe, kvankam ne tute, mi komprenas eĉ se oni parolas ĉine. Mi deziras, ke en tia aranĝo regu esperanta etoso, kaj ĉiu, kiu partoprenas ĝin, povu abunde aŭdi la lingvon.
Krome antaŭ la ĉi-jara ekskurso mi insistis, ke devas esti iom pli multe da lingva lernado. Tiam oni replikis al mi, ke la ĉefa celo de la Ekskurso estas amuzo kaj distro... Mi tamen kontentigu min, pensante, ke mia ĉiujara partopreno subtile influas al la partoprenantoj kaj definitive modifas la etoson. Nu, ekzemple ĉi-jare mi venis kun kelkaj gejunuloj, kiuj regule ĉeestas en miaj kursoj. Jen sukceso iomete malaltigi la averaĝan aĝon de la partoprenantoj. Mi ankaŭ povis montri al aliaj esperantistoj mian kutiman instru-metodon. "Eĉ guto malgranda/konstante frapante/traboras la monton granitan", mi esperu.
Laste sed ne balaste: vi povas rigardi eĉ pliajn fotojn, aŭskultante la oficialain raporton verkitan de mi kaj voĉlegatan de kolegino Zhang Xiaotong ĉe: http://www.espero.com.cn/2014-06/12/content_32647779.htm