El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Granda Kanalo de Ĉinio estis enlistigita en la nomliston de la mondaj heredaĵoj

| 2014-06-23
Bookmark and Share


La river-vojo de la Granda Kanalo en Pekino 

 


La river-vojo de la Granda Kanalo en Suzhou 

 


La river-vojo de la Granda Kanalo en Wuxi  

 

    La 22-an de junio la 38-a Konferenco de Mondaj Heredaĵoj, kiu okazis en Daŭho, ĉefurbo de Kataro, aprobis la peticion de Ĉinio pri enlistigo de la Granda Kanalo en la nomliston de la mondaj heredaĵoj. Sekve de tio la Granda Kanalo fariĝis la 46-a monda heredaĵo de Ĉinio.

 

    La Granda Kanalo estis konstruita en la jaro 486 a. K. Ĝi konsistanta el tri kanaloj Jinghang, Suitang kaj Zhedong estas artefarita kanalo plej frue konstruita en la mondo, uzata ĝis nun kaj plej grandspana. La Granda Kanalo enlistigita kiel monda heredaĵo estas disĵetita en 2 municipoj, 6 provincoj kaj 25 urboj. Ĝi kun longeco de 1 011 kilometroj enhavas 27 river-vojojn kaj 58 vidindejojn.

 

    La Monda Heredaĵa Komitato opinias, ke la Granda Kanalo estas artefarita river-vojo plej longa kaj plej antikva en la mondo, kaj ankaŭ civila inĝenierado plej grandskala kaj plej grandampleksa antaŭ la industria revolucio. Ĝi akcelis materialajn interŝanĝojn inter suda kaj norda Ĉinio kaj administradon de teritorio, reflektis la saĝon, decidon kaj kuraĝon de la ĉina popolo, kaj elstarajn sukcesojn de la orienta civilizacio en akvoutiliga tekniko kaj administra kapablo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments