El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Aliĝu al la 47a Konferenco de ILEI

| 2014-06-19
Bookmark and Share


Ambaŭ flagoj ornamos nian solenan inaŭguron! 

 

    Karaj geamikoj:

 

    ni varme invitas vin alveni al Montevideo, okaze de la 47a Konferenco de ILEI (19-25 julio 2014), ĉar ni havas tre belan, kaj bonan programon por festi la 60an datrevenon de la unua Rezolucio de UNESCO pri Esperanto. Ni havos belegan malfermon en la sama konstruaĵo kie okazis tiu historia evento: la Leĝa Palaco, parlamentejo de Urugvajo. Ĉu vi konas tiun imponan konstruaĵon? Impona ekstere, kaj interne eĉ pli..!

 

    Kune kun la esperantistoj, festos ankaŭ la delegitoj de Unesko; Post tia, iom pompa ceremonio, ni promenos tra la Palaco, vizitos ne nur la "Salonon de la Perditaj Paŝoj, kiel nomiĝas la salonego kie kunsidis la 8a Asembleo de Unesko en la jaro 1954, sed ankaŭ ni vizitos la Deputitan kaj Senatan ĉambrojn, la Bibliotekon kaj aliajn ejojn. Post la komuna fotado sur la larĝa enireja ŝtuparo, ni planas planti en la ĝardeno de la Palaco arbon, kiu simbolos la enradikiĝon, restadon kaj estonton de la kunlaboro inter Esperanto kaj Unesko.

 

    Ni poste proponas iri piede 4 – 5 stratojn for, al Agrara Merkato por tagmanĝi, preterpasante la fakultatojn de Medicino kaj Ĥemio, portante niajn flagojn, kaj nian ĝojon. Kunportu viajn verdajn flagojn, viajn esperantajn ĉemizojn, viajn ĉapelojn verdajn! kaj viajn naciajn flagojn!! Por ke ĉiuj sciu ke en Montevideo kuniĝas esperantistoj el ĉiuj mondopartoj!

 

    Por la aliaj tagoj ni havas programerojn tre interesajn: sur la Placo Libereco estos la Lingva Foiro, al kiu ni invitos ĉiujn preterpasantojn en kolorigita, gaja miksaĵo de lingvoj kaj kulturoj. Bela kaj grava momento por konsciigi pri la maljusteco, kiun suferas la minoritataj lingvoj. Ĉu en via lando ekzistas lingvoj subpremitaj, ĉu via ĉefa lingvo estas lingvo kiu suferas la enmiksiĝon de eksteraj influoj? Venu, kaj montru ilin publike. La amaskomunikiloj estos pretaj por diskonigi tion, kion ni faros.

 

    Ĉu vi ŝatus tiun temon trakti pli profesie, pli serioze…? Ankaŭ ni donos tiun eblecon. Por vi kaj por viaj samlandanoj neesperantistoj, kiujn vi povos inviti al nia Simpozio, estos la temo: "Lingva justeco en praktiko…" Sub tiu ombrelo estas grandega kampo por esplori, diskuti kaj prelegi. Ni atendas ekspertojn ankaŭ el via lando. Ĉu vi konas la temojn kaj subtemojn de la Simpozio? Ĉu vi povas diskonigi ĝin inter viaj samlandanoj por altiri ilin partopreni kaj diskonigi siajn vidpunktojn? Demandu nin, ni donos ĉiujn detalojn.

 

    Se vi deziras scii pli pri modernaj metodoj kaj teknologio de lingvoinstruado kaj pri novaĵoj el aliaj mondopartoj de Esperantujo, vi povos aŭskulti tiutemajn prelegojn de fakuloj el ILEI.

 

    Ankaŭ ni havos tempon por turismi… ekzemple promeni tra Montevideo, en busa ĉiĉeronita ekskurso, por konatiĝi kun la urbo, kun ĝiaj pluraj placoj kaj strandoj, ĝiaj larĝaj avenuoj kaj ĝia kulturo.

 

    Alie, ni proponas al vi du ekskursojn tre interesajn tra la lando: la unua, marde la 22an de julio, tuttagan ekskurson orienten al la internacie fama marborda urbo Punta del Este; poste alia marborda urbo Piriapolis; sekve tra kampara ŝoseo ni alvenos al tipa kampara farmbieno kie oni povos tagmanĝi naciajn bongustaĵojn, rajdi surĉevaloj, viziti melkejon ktp, sed precipe ĝui puran liberan aeron. Fine, ni ankoraŭ vizitos alian marbordan urbon, Atlantidon.

 

    La alia tre interesa ekskurso ni proponas por la lasta tago: Vendredo, la 25a de julio, kiam ni jam forveturos al UK. Ni kunvojaĝos okcidenten de la lando, al Kolonio (Colonia), la urugvaja urbo plej proksima al Bonaero. Tie ni promenos en la urbo, la unua urbo de la urugvaja teritorio, nomita de UNESCO Monda Heredaĵo.

 

    Post 3-hora promeno kaj tagmanĝo ni enboatiĝos al Bonaero, tiel finante nian "urugvajan aventuron".

 

    Aliĝu al la 47a konferenco de ILEI. Ĝuu kun ni la feston!! De la 19a ĝis la 25a de julio 2014!

 

Montevideo – Urugvajo - LKK – sonry@adinet.com.uy

(el ILEI)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments