El Popola Ĉinio>头条新闻>

Startis en Ĉinio la eksperimentejo nomita de Nobel-premiito Vernon Lomax Smith

| 2014-06-19
Bookmark and Share


En la senvuala ceremonio 

 


Vernon Lomax Smith en parolado 

 

    La 17-an de junio eksperimentejo nomita de Vernon Lomax Smith, kiu ricevis la Nobel-premion pri Ekonomio en la jaro 2002, startis en la universitato Nankai en la urbo Tianjin en orienta Ĉinio.

 

    La eksperimentejo ĉefe celas studi ekonomiajn principojn kaj kondutan ekonomikon, kun Vernon Lomax Smith kiel la honora direktoro kaj Dai Jinping, profesoro pri ekonomiko en la universitato Nankai, kiel direktoro. En la sama tago, la estro de la universitato Nankai kaj tiu de la universitato Alaska de Usono senvualis la eksperimentejon.

 

    Smith, fondanto de la eksperimenta ekonomiko, starigis serion da testaj manieroj kaj formis la aplikan normon. Liaj akademiaj fruktoj helpis la manierojn apliki en la kampoj de ekonomio, politiko, energio kaj natura resurso. Pro tio, li ricevis la Nobel-premion pri Ekonomio en la jaro 2002.

 

    Antaŭ la senvualigo, la universitato Nankai kaj la lernejo Anchorag de la universitato Alaska subskribis kunlaboran kontrakton por edukado de diplomiĝintaj studentoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments