El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 17-a Ŝanhaja Internacia Film-Festivalo en Ĉinio

| 2014-06-16
Bookmark and Share


Membroj de la elekta komitato de la ĉi-foja festivalo, meze estas Gong Li, ĉina aktorino kaj prezidanto de la komitato. 

 


Nicole Kidman salutas la spektantojn post sia premi-ricevo. 

 


Jiang Wen kun Qin Yi (maldekstre), veterana aktorino de Ĉinio kaj la premi-donanto de Jiang Wen

 

    Vespere de la 14-a de junio inaŭguriĝis la 17-a Ŝanhaja Internacia Film-Festivalo en Ŝanhaja Teatrejo, al la inaŭguro ĉeestis la estro de la Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Publikaĵoj de Ĉinio kaj la ŝanhaja urbestro.

 

    John Woo, fama filmisto de Ĉinio, kaj Hugh Grant, fama aktoro de Britio, kune donis la premion pri Elstara Kontribuo al Nicole Kidman, fama aktorino de Usono. Kaj la premio de Elstara Kontribuo al Ĉinlingvaj Filmoj estis donita al Jiang Wen, aktoro kaj reĝisoro de Ĉinio.

 

    Tiuvespere, oni prezentis la klasikan filmon Surscenejaj fratinoj reĝisoritan de Xie Jin, veterana reĝisoro de Ĉinio, kiel la malferman filmon de la festivalo. Xie Fang kaj Cao Yindi, la du aktorinoj kiuj ludis la rolojn en la filmo antaŭ 50 jaroj, rerenkontiĝis en la scenejo de la festivalo.

 

    La festivalo establiĝis en la jaro 1993 kiel la unua A-klasa internacia filmfestivalo de Ĉinio. Lastajare la filma merkato de Ĉinio daŭre prosperas, la totala bileteja enspezo de la pasinta jaro superis 21 700 milionojn da juanoj, kaj la ĉi-jara situacio ŝajnas bona. En la ĉi-foja festivalo oni faros elektadon por premiitoj de "Ora Pokalo", "Nova stelo de Azio" kaj aliaj, kaj okazigos riĉenhavan eksponadon pri en- kaj eksterlandaj filmoj, negocadon de internaciaj filmoj, forumon pri filmo kaj laborejon por la plano "Junulara filmo" kaj tiel plu.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments