El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 66a Internacia Fervojista E-Kongreso okazis en Italio

| 2014-06-16
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 


Programeroj de la 66a Internacia Fervojista E-Kongreso  

 


La aŭtoro Liba Gabalda kune kun sia edzo en la kongreso  

 

    Jam la sesan fojon fervojistoj kongresis en Italio. Ĉi-foje la evento okazis de la 17a ĝis la 24a de majo de 2014 en San Benedetto del Tronto, kiu situas ĉe la Adriatika marbordo proksimume je 300 kilometroj sude de Bolonjo.

 

    La kongresa urbo estas precipe turisma urbo ornamita per palmoj. Ili beligas la urbon laŭlonge de la strandoj. La pasantoj ĝuas ilian agrablan ombron ankaŭ en promenejoj kaj stratoj. Ĉe la havena moleo impresas reliefe skulptitaj kaj pentritaj ŝtonblokoj, kie multaj vizitantoj ŝatas promeni kaj admiri tiujn nekutimajn artaĵojn.

 

    La kongreson partoprenis 135 geesperantistoj el 19 landoj. La plej malproksimaj venis el Ĉinio, Israelo kaj Kubo. La ĉina delegacio venis ĉefe por inviti la partoprenantojn al la venontjara fervojista kongreso okazonta en la urbo Kunming de Ĉinio. Estis prezentata mallonga filmo por montri al ni la medion, en kiu oni kongresos.

 

    La kongreso okazis en la kvarstela hotelo Calabresi, kie ni estis varme akceptitaj kaj bone nutrataj per bongustaj manĝaĵoj. La hotelo estas bone lokita apud la urbocentro kaj tute proksime al la plaĝo, kiu longas je kvar kilometroj. En la kunvensalono de la urbodomo estis instalita ekspozicio de miniatura regiona fervojlinio kun funkciantaj trajnetoj. Vid-al-vidaj paneloj informis pri la okazanta kongreso kaj pri Esperanto. La balustradon de la hotelo ornamis granda banderolo anoncanta la kongreson kaj apude estis fiksita verda E-flago videbla de malproksime. Do multaj preterpasantoj eksciis pri la ekzisto de Esperanto. Grandan intereson pri la evento montris ĵurnalistoj. Okazis pluraj intervjuoj kaj aperis multaj artikoloj en lokaj ĵurnaloj, elsendoj en radio kaj en televido.

 

    Dum la solena inaŭguro bonvenigis nin la prezidanto de LKK Vito Tornilo, la honora prezidanto de IFEF Romano Bolognesi, la vicprezidanto de la itala E-Federacio Renato Corsetti, la posedanto de la hotelo Fausto Calabresi, la skabeno de la urbodomo kaj la lokaj fervojistoj. Nome de UEA salutis kaj bondeziris sukcesan kongreslaboron Barbara Pietrzak. Salutvortojn aldonis ankaŭ Lina Gabrielli, konata itala poetino. Sekvis salutoj de reprezentantoj de la landaj asocioj. LKK-anoj ricevis donacojn de kelkaj salutantoj. Jindřich Tomíšek la ĉefdelegito de IFEF legis alvenintajn salutmesaĝojn. La prezidantino de IFEF Rodica Todor honorigis meritplenajn personojn per diplomo kaj post sia festparolado ŝi malfermis la kongreson. Poste sekvis komuna fotado antaŭ la hotelo.

 

    Dum la kongresa semajno okazis pluraj labor- kaj komitatkunsidoj, prifervojaj fakprelegoj. Kunvenis ankaŭ terminara komisiono por decidi pri kelkaj fervojaj terminoj. Rodica Todor proponis ŝanĝojn kaj reorganizadon de la strukturo en IFEF kaj iniciatis grupan laboron laŭ la modelo de UEA. Oni informis pri movadaj aferoj kaj novaĵoj el la fervoja mondo. Interesis novaĵo el Japanio pri refunkciigita Sanriku-fervojo nur kvin tagojn post la tertremo kaj cunamo en la jaro 2011. Krome estis proponita ILEI baza kurso de Esperanto.

 

    La partoprenantoj ĝuis ĉiutage vesperajn kulturajn programerojn. Kantis por ni Grazia Barboni, Manuel Rovere regalis nin per romantikaj kantoj kaj de la Trio "Malamuzika" ni aŭskultis napolajn melodiojn. Tre agrabla estis vespero ekstere en la apuda parko, kie ni aŭskultis belajn italajn melodiojn el sesdekaj kaj sepdekaj jaroj kaj samtempe ni ĝuis dancprezenton. Ne mankis folklora prezento kaj posta dancado sub stelplena ĉielo. Surprize nia ĉina samideano kantis itale "O Sole Mio".

 

    Dum la ekskursoj estis eble viziti Marmuzeon. Kun loka ĉiĉeronino ni promenis tra la urbo aŭskultante klarigojn pri ĉiuj modernaj kaj novstilaj skulptaĵoj. Tre enhavriĉaj estis kongresaj kaj postkongresaj ekskursoj! Ni vizitis la urbon Asoli Piceno, kie ni estis akceptitaj en la urbodoma kunvenejo. En Loreto ĉarmis la Sankta Domo, en Recanati la palaco Leopardi de la 18-a jarcento, en Castefidardo ni admiris kolekton da akordionoj kaj viglan akordioniston, kiu regalis nin per gajaj muzikaĵoj. En Ancona ni renkontis s-ron Aldo Grassini, kiu en ĉi loko iniciatis taktilan muzeon "Omero". Oni povas tuŝi ĉiujn objektojn. La muzeo estas konceptita ĉefe por blinduloj. La urbo Ripatransone ĝueblas per sia historia centro kaj famas pro la plej mallarĝa strateto en Italio. En la vilaĝo Offida ĉirkaŭata de vinberejoj ni gustumis tieajn vinojn, kiujn ni povis poste aĉeti. Ĝis nun estas en la urbo praktikata tradicia punto-arto.

 

    La postkongresaj ekskursoj gvidis nin unue al Frasassi-kavernoj. Admirinda sceno atendis nin subtere. En la urbeto Civitella del Tronto troviĝas la dua plej granda defenda konstruaĵo en Eŭropo. Ni trapasadis tiun fortikaĵegon de unu ekstrema flanko al alia. Kaj la postkongresan ekskurson ni finis en la urbo Fermo.

 

    La italaj esperantistoj preparis enhavoriĉan kongreson en agrabla ĉe-mara loko. Laŭdinda estas la belaspekta ilustrita kongresbroŝuro kun bonvenigaj paroladoj de diversaj personoj kaj informoj pri ĉiuj okazontaĵoj, pri vizitotaj lokoj dum la ekskursoj. Krome estis eldonitaj tre belaj bildkartoj kaj glumarkoj respegulantaj trafan fervojan simbolon. Ni povis ĝui senpagan tutsemajnan busveturadon tra la tuta urbo. Funkciis ankaŭ libroservo provizita de Petro Chrdle el Ĉeĥio. Ĝuante, ĝojante kaj distriĝante plene ni havis tre bonan impreson pri la ĉi-jara fervojista E-kongreso. Ĝi estos memorinda pro abundaj kaj tre bongustaj manĝoj en la hotela restoracio Calabresi.

 

    Koran dankon meritas niaj italaj kolegoj kaj ĉiuj, kiuj kontribuis al bona disvolviĝo de la evento kaj amplene zorgis pri la bonfarto de ĉiuj partoprenantoj!

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments