La Rozo
de Livia Barth
Serena tago.
La printempo estas alveninta.
Verda ĝardeno havas belajn florojn.
Kun la suno la floroj vekiĝas.
Ankaŭ la bela ruĝa rozo jam vekiĝas.
Ĝi malfermas la okulojn
kaj vidas kolorojn kaj kolorojn
sub la brilanta suno kaj blua ĉielo,
kie ludas ride ĝojaj nuboj.
La ruĝa rozo primiras
la belan ĝardenon kaj sopiras,
sopiras pro la natura vivo,
kiu alvenis de la infinito.
Ĉarma kaj kolora papilio
venas al la rozo.
Ĝi haltas sur la ruĝaj petaloj
kaj kisas ilin.
La rozo kun helpo el la vento
movas sin kaj dancadas al la papilio.
La vento susurante kantas sian ĝojon
kaj la nuboj donas al la rozo akv-gutetojn.
La rozo amas dolĉan akvon en printempo....
Vivo!
La vivo en la akvo....en la vento....
en la nuboj....en la suno....
en la ĉielo....en la ĝardeno....kaj en la homoj!...
La rozo vidas homon kiu venas al ĝi....
li venas kun tondilo kaj alproksimiĝas....
kun tondilo en la mano....
La rozo ploras....kaj la papilio flugas for....
La homo tranĉas la rozon....
La rozo, la bela ruĝa rozo,
ploras kaj doloras....sed ĝi vivas.
La homo portas la ruĝan rozon
al la silenta domo
kaj donas ĝin al la amatino
kiu restas en lito.
La amatino estas malsana....
Ŝi prenas la rozon kaj kisas ĝin....
Ĝi vidas la lastan lumon....
La rozo akompanas la dolĉan amatinon
ĝis la eterneco.
La rozo revenas al la infinito....
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji