El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dek konstruaĵoj en Ĉinio

| 2014-06-11
Bookmark and Share


Efekta desegnaĵo de Ĉina Vinvazo 

 


Efekta desegnaĵo de Centroparka Placo 

 

    La 8an de junio estis publikigitaj dek modernaj konstruaĵoj en Ĉinio. Ili estas Ĉina Vinvazo, Birdnesto -- Ŝtata Stadiono, Placo de Centra Parko, Jinmao-Turo en Ŝanhajo, Ĉina Akademio de Arto en Xiangshan, Domego 101 en Taibei, Televid-Turo de Kantono, Ĉina Monda Komerco-Centra Turo 3, Zhengda-a Himalaja Centro en Ŝanhajo, Centra Domego en Ŝanhajo. La juĝado estis kunorganizita de la Ĉina Societo de Arkitekturo kaj Kulturo sub la Ĉina Kultura Ministerio kaj aliaj organizoj. La ĵurio kolektis opiniojn de aŭtoritatuloj kaj gvidantoj el la kampoj de arkitekturo, kulturo, amaskomunikiloj, bienaĵa industrio kaj socia retservo.

 

    Rimarkinde, ke plejparte de la elektitaj konstruaĵoj estas komerce ikonaj, kaj dezajnitaj de eksterlandaj arkitektoj. Estas ĝojinde, ke estis elektitaj la projektoj de ĉinaj arkitektoj Ma Yansong kaj Wu Chen.

 

    Prezidanto de la ĵurio Wang Mingxian opiniis, ke la rezulto estas fidela noto de la moderna ĉina kulturo. Fronte al la tendenco de modernigo multe ŝanĝiĝis ĉinaj urboj kaj konstruaĵoj, kaj esploristoj ne povas eviti la riĉecon kaj kompleksecon.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments