El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Stipendioj por la interlingvistika kursaro en Poznano

| 2014-06-10
Bookmark and Share

    En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano.

 

    Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA kaj ILEI.

 

    Tripersona mastruma teamo estis starigita inter ESF kaj UAM por prizorgi i. a. la administradon de la stipendioj. La komisiono decidos pri la nombro kaj valoro de la asignotaj stipendioj por la studjaro 2014-2015, kun eblo je ŝanĝoj por la postaj jaroj. Oni atendas povi disponigi stipendiojn por la tuta trijara periodo.

 

    Detalaj informoj pri la kursaro troviĝas ĉi tie http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html.

 

    Por informiĝi pri la stipendioj oni klaku la butonon Mi volas partopreni en la suba parto de la paĝo. http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/template-contact.html

 

    La limdato por kandidatiĝi por stipendio estas la 15a de julio 2014. La decidon oni komunikos al la petintoj ĝis la 10a de aŭgusto.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments