El Popola Ĉinio>头条新闻>

Seminario pri granda datumaro por sciencaj programoj

| 2014-06-09
Bookmark and Share


Seminario

 

    La 8an de junio en la Pekina Internacia Konferenca Centro inaŭguriĝis seminario pri granda datumaro por sciencaj programoj, aranĝita de la Komitato pri Datumaro por Scienco kaj Teknologio. Preskaŭ cento da ĉinaj kaj eksterlandaj reprezentantoj el ĉi-rilataj internaciaj organizoj ĉeestis en la inaŭguro. Ĝenerala sekretario de la komitato Sara Graves prezidis la inaŭguron. Prezidanto de la komitato Guo Huadong kaj eksa prezidanto de la Barata Akademio pri Sciencoj Krishan Lal faris parolojn en la inaŭguro.

 

    La Komitato pri Datumaro por Scienco kaj Teknologio estas la plej granda internacia akademia organizo pri datumaro en la mondo. Ĉinio membriĝis al la komitato en la jaro 1984 kaj okazigis ĝiajn 13an kaj 20an seminariojn. En la jaro 2010 en la 22a seminario de la komitato en Kaburbo, Sud-Afriko Guo Huadong estis elektita kiel ĝia prezidanto, kaj tio estis la unua fojo, ke ĉino estis elektita kiel ĝia prezidanto de 40 jaroj post ĝia fondiĝo.

 

    En ĉi tiu seminario Guo prezentis la koncepton de scienca datumaro. Li diris, ke en la pratiko de la koncepto, interreta kaj komerca datumaroj jam estis vaste atentitaj kaj rapide disvolvitaj. Kompare kun tio, teoria esploro pri scienca datumaro kaj praktiko en tiu kampo estas relative malmultaj.

 

    Peter Fox el la Politeknika Instituto Rensselaer, Barbara Ryan el GEO, Mark Stafford Smith el la scienca komitato Futura Terglobo invitite prelegis en la seminario.

 

    La seminario konsistas el 21 raportoj en kvin kunvenejoj. En la fermo oni prezentos proponon kaj agprogramon pri granda datumaro akcelanta sciencan disvolviĝon.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments