El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Subteno de UEA por neŝtataj kolektoj kaj Esperantaj bibliotekoj

| 2014-06-09
Bookmark and Share

 

    Dank' al malavara donaco de la gefiloj de Johano kaj Maria Bachrich, UEA povis denove starigi fondaĵon por subteni la pliriĉigon de la kolektoj de E-bibliotekoj. Ekde la jaro 1997 funkciis la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies kapitalo elĉerpiĝis en la jaro 2011. Lastatempe la gefiloj de ges-roj Bachrich donacis al UEA 20 mil usonajn dolarojn (egalas al ĉ. 14.5 mil eŭroj) kiel kapitalon de la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Maria kaj Johano Bachrich. La estraro de UEA akceptis kun granda dankemo la donacon, kiu laŭ la interkonsento kun la gefiloj Bachrich ebligos subvenciojn Subteno de UEA por neŝtataj kolektoj kaj Esperantaj bibliotekoj dum dek jaroj.

 

    Johano (Juan) Bachrich estis eminenta venezuela esperantisto, kiu naskiĝis en la jaro 1921 en Vieno kaj lernis Esperanton en la jaro 1938 en Zemun (Jugoslavio). Ekde la jaro 1948 li vivis en Venezuelo. Li estis longe la motoro de Venezuela Esperanto-Asocio, kiun li reprezentis en la Komitato de UEA ekde la jaro 1978 ĝis sia forpaso en la jaro 2005. Li estis ankaŭ mecenato de la Movado, kontribuante i. a. al la realigo de la instruaj videoprojektoj Mazi en Gondolando kaj Esperanto: Pasporto al la tuta mondo. En la jaro 2000 li fariĝis honora membro de UEA. Lia edzino Maria, ankaŭ esperantisto, naskiĝis en la jaro 1936 kaj forpasis en la jaro 2011.

 

    La Biblioteka Apogo Bachrich disdonos subvenciojn unuafoje ĉi-jare. Ili estas celitaj al E-bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. Diference de la iama Apogo Thorsen, kiu subvenciis nur akiron de libroj, la subvencioj estas uzeblaj ankaŭ por aliaj varoj aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA.

 

    Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30-a de aŭgusto papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ rete al direktoro@co.uea.org .

 

(Szilvasi Laszlo, LS )

Redaktoro : Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments