El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Tokio la azia solidareca kunveno pri la afero de "konsolaj virinoj"

| 2014-06-05
Bookmark and Share


En la azia solidareca kunveno pri la afero de "konsolaj virinoj"  

 

    La 2-an de junio okazis en Tokio de Japanio la azia solidareca kunveno pri la afero de "konsolaj virinoj" de la japanaj trupoj. La kunveno publikigis deklaron, pere de kiu oni postulas, ke la japana registaro en pli klara maniero oficiale prezentu sian pardonpeton pro la perforta varbado de la "konsolaj virinoj" far la japanaj trupoj kaj donu kompenson al la suferintoj surbaze de daŭrigo kaj disvolvo de la "Eldiro de Kono".

 

    La kunvenon ĉeestis suferintoj de "konsolaj virinoj" aŭ iliaj familianoj el Koreio, Indonezio, Fililinoj, Ĉinio kaj aliaj landoj kaj subtenaj grupoj de la "konsolaj virinoj" el Japanio kaj aliaj landoj de Azio. Kelkaj "konsolaj virinoj" per siaj propraj travivaĵoj denuncis la krimagojn de la tiamaj japanaj trupoj.

 

    Post rakontado kaj atestado de suferintoj la kunveno publikigis deklaron, pere de kiu oni postulas, ke la japana registaro klare konfesu la faktojn, ke la japana registaro kaj la japanaj trupoj estis la subjekto de starigo kaj administrado de la "ejoj de la konsolaj virinoj", kaj la suferintoj estis en la statoj de "sekssklavinoj", la japanaj trupoj faris seksan perfortecon en la tiamaj kolonioj de Japanio kaj la okupataj lokoj; perforte varbi konsolajn virinojn estis ago atencanta homajn rajtojn kaj kontraŭ landaj kaj internaciaj leĝoj.

 

    En la kunveno Yoshimi Yoshiaki, japana aŭtoritata klerulo esploranta la aferon de "konsolaj virinoj" kaj profesoro de la Universitato Chuoo de Japanio, montris la materialojn pri "konsolaj virinoj" nove trovitajn en- kaj eksterlande en la lastaj jaroj. Li diris, ke li prezentos 529 dokumentojn el ili al la japana registaro. Li diris, ke la japana registaro pretendas, ke post konfirmo de la "Eldiro de Kono" pri ĝia vero aŭ falso, la japana registaro povos komenci enketi kaj atesti la materialojn nove trovitajn.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments