El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang faris interparolon kun kuvajta ĉefministro

| 2014-06-05
Bookmark and Share


Li Keqiang kaj Sheikhjaberal Mubarakal Hamadal Sabah en la akcepta ceremonio  

 


Li Keqiang kaj Sheikhjaberal Mubarakal Hamadal Sabah en intervidiĝo 

 

    La 3-an de junio en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang varme akceptis kuvajtan ĉefministron Sheikhjaberal Mubarakal Hamadal Sabah kaj faris intervidiĝon kun li.

 

    Li Keqiang esprimis, ke Kuvajtio havas la plej longan historion de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, kaj la du landoj devas disvastigi kunlaboron en la kampoj de komerco, investo, ekonomio, financo kaj infrastrukturo. La du flankoj devas ankaŭ kunlabori en fuela kampo, multigi kulturan interŝanĝon kaj fortigi komunikadon pri internaciaj kaj regionaj problemoj por konservi pacon kaj stabilecon. Li esperas, ke Kuvajtio daŭre klopodos por restartigi intertraktadon pri la Libera Komerca Zono de Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Konsilio (GKK), por konstrui la forumon inter Ĉinio kaj arabaj landoj kaj por akiri novajn fruktojn de la strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj landoj.

 

    La kuvajta ĉefministro diris, ke Kuvajtio volontas reciproki interviziton de ŝtataj gvidantoj kaj kunlaboron en la kampoj de komerco, investo, fuelo, kulturo, edukado kaj teknologia studo. Ĉinio estas bona amiko de arabaj landoj, kaj Kuvajtio laŭdas la gravan rolon de Ĉinio en internaciaj kaj regionaj aferoj. Kuvajtio ludos aktivan rolon en la inter arabaj landoj kaj Ĉinio, inter GKK kaj Ĉinio. Post la intervidiĝo, ili subskribis kontraktojn de la du flankoj pri kunlaboroj en la kampoj de ekonomio, komerco, financo, fuelo kaj aviado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments