El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Novaj ludoj en Esperanto

| 2014-06-04
Bookmark and Share

 

    La Berlina esperantisto Chuck Smith, kiu delonge okupiĝas pri evoluigo de programoj por poŝtelefonoj kaj platkomputiloj, ĵus publikigis novan esperantlingvan ludon kaj fondis firmaon kies ĉiuj ludoj laŭplane havos ankaŭ esperantlingvan version. Libera Folio demandis al li, kial li vidas bezonon de poŝtelefonaj ludoj en Esperanto:

 

    Libera Folio: Kion faras via firmao, Ludisto?

 

    Chuck Smith: Ni kreas amuzajn ludojn por telefonoj, tabulkomputiloj kaj mikrokonzoloj. Ni nun havas ludojn por iPhone, iPad kaj OUYA (Android-mikrokonzolo) kaj pluportas Poker Solitaire al novaj sistemoj kiel Fire TV, Android kaj Windows Phone.

 

    Libera Folio: Kial laŭ vi gravas, ke la ludoj estu haveblaj ankaŭ en Esperanto?

 

    Chuck Smith: Ludoj estas esenca parto de nia kulturo, sed estas tre malmulte da modernaj videoludoj en Esperanto. Ni volas gvidi ĉi tiun ŝanĝon. Ni certas, ke esperantistoj ankaŭ ŝatas ludi en Esperanto!

 

    Libera Folio: En relative simpla kartludo la lingvo de la ludo ne vere tre gravas, ĉu? Ĉu vi planas aliajn ludojn, kie la lingvo havos pli da signifo?

 

    Chuck Smith: La lingvo ja gravas por lerni la ludon, sed kial oni devas ĉiam ludi en la angla? Mi preferus, ke ekzistu pli da ludoj, kiujn oni povu ludi en Esperanto kaj mia firmao helpas al tiu celo. Oni ĉiam parolas pri tio kiom da libroj ekzistas en Esperanto, sed malofte parolas pri ludoj, filmoj ktp. Varia kaj abunda multmedia pejzaĝo estas kerna por lingva komunumo.

 

    Libera Folio: Kian interesiĝon ĝis nun renkontis via lingva ludo Word Race? Ĉu ĝi estis multfoje elŝutita? Ĉu vi gajnis multe da mono per ĝi?

 

    Chuck Smith: Dum tiu tempo, la merkato moviĝis al modelo de senpagaj ludoj kun aĉetebla enhavo, kaj Word Race kiel varo ne tiom taŭgas por tia merkato. Pro la rapidaj ŝanĝoj en poŝtelefonaj merkatoj, ofte malfacilas antaŭvidi tiajn gravajn merkatajn ŝanĝojn dum la komenco de projekto.

 

    Malgraŭ ĉio ĉi, ludantoj tre aprezis ĝin en siaj recenzoj. Kiel mia lernprogramo, Intense Esperanto, Word Race estis elŝutita pli ol 12.500-foje, sed por senpaga ludo, tio ne generas multe da mono. Kiam oni havas senpagan ludon, oni kutime bezonas milionojn da ludantoj por bone enspezi monon.

 

    Cetere, tuj post kiam mi lanĉis Word Race, mi eklaboris en granda ludfirmao. Tio signifas, ke mi ne povis dediĉi tiom da tempo al ĉi tiu ludo kiom mi volis. Mi lernis de tio lecionon kaj mi nun multe strebas por bone disvastigi Poker Solitaire. Kompreneble multe helpas, ke mi vere amas ludi kaj paroli pri la ludo. Ĉiukaze, mi antaŭĝojas aŭdi kion viaj legantoj opinias pri Poker Solitaire!

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments