El Popola Ĉinio>头条新闻>

Debutis skanebla poŝtmark-serio

| 2014-06-03
Bookmark and Share


Poŝtmark-serio de simioreĝo  

 

    La 1-an de junio la kompanio Ĉina Poŝto emisiis poŝtmark-serion kun nova tekniko por rigardo de movbildoj Simioreĝo. Ĝi konsistas el ses poŝtmarkoj kun la totala nominala valoro de 6.4 juanoj.

 

    La poŝtmark-serio adoptis la intrigon de la movbildoj Simioreĝo, kaj bildigas la viglan fizionomion kaj bravecon de la simioreĝo. Por ĝi estas aplikita nova tekniko, ke uzantoj de poŝtelefono povas elŝuti kaj instali ĉi-rilatan aplikatan programon, kaj skaninte la poŝtmarkojn, oni povas rigardi la fragmentojn de la movbildoj. La softvaro ankaŭ enhavas la funkcion de intereaga ludo -- fotiĝi kune kun la simioreĝo aŭ havi foton de simioreĝo en diversaj aspektoj. La aldonitaj funkcioj faras la poŝtmarkojn pli interesaj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments